Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pietro Badoglio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro Badoglio
Persona informo
Pietro Badoglio
NaskonomoPietro Badoglio
Naskiĝo28-an de septembro1871 (1871-09-28)
en Grazzano Badoglio
Morto1-an de novembro1956 (1956-11-01) (85-jaraĝa)
en Grazzano Badoglio
Tombocemetery of Grazzano Badoglio(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojitalavd
ŜtatanecoItalio(1946–1956)
Reĝlando Italio(1871–1946)Redakti la valoron en Wikidatavd
PartiosenpartiaRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboPietro Badoglio
Familio
PatroMario Badoglio(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoAntoinetta Pittarelli(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojMario Badoglio(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
ParencojPietro Badoglio(en)Traduki (nepo)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopolitikisto
diplomato
militistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1892–vd
 
Postenoj
Postenojminister of Italian Africa of the Kingdom of Italy(en)Traduki(1944–1944)
minister of Foreign Affairs of the Kingdom of Italy(en)Traduki(1944–1944)
Ĉefministro de la Itala Reĝlando(1943–1944)
ambasadoro
senator of the Kingdom of Italy(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Pietro BADOGLIO [PJEtro baDOLjo] (naskiĝis la28-an de septembro1871 enGraziano Monferrato, mortis la31-an de oktobro1-an de novembro1956 samloke) estisitala oficiro kaj politikisto.

Pietro Badoglio.

Inter la25-a de julio1943 kaj la10-a de junio1944 li estis prezidanto de la Ministra Konsilio deItalio.

Badoglio de1892 servis en la italaarmeo, unue enEritreo kajLibio.Dum launua mondmilito li iĝis generalo.Post la milito li estis elektita kiel senatano.

Komence li ne ŝatisfaŝismon kaj do estis kontraŭulo deBenito Mussolini. Li estis forsendita kiel ambasadoro enBrazilo.Ŝanĝinte sian opinion li estis revokita en la armeon kiel marŝalo kaj stabestro en1925.Inter1929 kaj1933 li estis guberniestro de Libio.

En1935/6 li estris la invadon deAbisenujo. Grava decido lia estis la aprobo de la apliko de venena batalgaso per aviadiloj.Post la konkero deAdis-Abebo li estis farita "Duko de Adis-Abebo" kaj vic-reĝo deEtiopio.Laŭdire li igis transporti la abisenan tron-seĝon al Romo kaj uzis ĝin kiel kuŝejon por hundo.

Dum laDua Mondmilito li forlasis la armeon post la malbonaj sukcesoj en la invado de Grekio. Kiam je la 25-a de julio 1943 aliancaj trupoj albordiĝis enSicilio, la itala reĝoViktoro Emanuelo la 3-a eksigis kaj arestigisBeniton Mussolini kiel ŝtatestron ("gvidanto") kaj nomumismarŝalon Badoglio ŝtatestro.

La3-an de septembro1943 la germana ambasadoro Rudolf Rahn esprimis maltrankvilon pri la fideleco de Italio al Germanio, sed Badoglio donis al li sian honorparolon, ke "ni marŝos kun vi ĝis la fino".

La8-an de septembro1943 Badoglio kaj la reĝo senkondiĉe kapitulacis (sub la titolo "armistico") al la aliancanoj kaj forlasisRomon, kies regadon transprenis lagermana armeo.TraPescara ili iris alBrindisi, de kie ili kelkajn monatojn regis la sudon de Italio.La23-an de septembro Badoglio subskribis la kapitulacon (sur ŝipoNelson).Li nuligis la faŝisman partion kaj la13-an de oktobro deklaris militon al Germanio, per kio li esperis akiri la mildecon de la venkantaj aliancanoj.

La8-an de junio1945 la aliancanoj eksigis Badoglio-n kiel ŝtatestron. Li perdis preskaŭ ĉian influon.Ivanoe Bonomi iĝis nova ŝtatestro.

Post la fino de la Dua Mondmilito lia naskiĝvilaĝoGrazzano Monferrato ŝanĝis sian nomon alGrazzano Badoglio.Multaj italoj tamen konsideras lin oportunisto aŭ eĉ perfidulo.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pietro_Badoglio&oldid=8462356"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp