



Pietra dura aŭpietre dure (elitala por malmola ŝtono, duakaze plurale), nomitaparĉin kari enSuda Azio, estas termino por la inkrustotekniko uzadi tranĉitajn kaj kongruitajn, tre poluritajn kolorŝtonojn por krei bildojn. Ĝi estas konsiderataornamarto. La ŝtonverko, post la verko estis izole kunigita, estas gluita ŝtono-post-ŝtone sur subtavolo post antaŭe esti "folitranĉita kaj eltranĉita en diversaj formosekcioj; kaj poste kunigita tiom precize ke la kontakto inter ĉiu sekcio estis praktike nevidebla".[1] Stabileco estis plenumiota per kongruigado de la subaj partoj de la ŝtonoj tiele ke ili interkuniĝu. Multaj diverskoloraj ŝtonoj, ĉefe elmarmoro, estas uzataj, kungemoj kaj eĉjuveloj. Ĝi dekomence aperis enRomo en la 16a jarcento, kaj atingis sian plenan maturecon enFlorenco. Aĵoj elpietra dura estas ĝenerale muntitaj sur bazoj de verda, blankaj aŭ nigra marmoro. Tipe la rezulta panelo estas komplete ebena, sed kelkaj ekzemploj kie la bildo estas enbareliefo, metas la verkon plie en la areon deŝtonĉizado.