Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pierre-Joseph Proudhon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elPierre Proudhon)
Pierre-Joseph Proudhon
Persona informo
Pierre-Joseph Proudhon
Naskiĝo15-an de januaro1809 (1809-01-15)
en Besançon
Morto19-an de januaro1865 (1865-01-19) (56-jaraĝa)
en Passy
TomboTombejo de MontparnasseRedakti la valoron en Wikidatavd
Religioateismovd
Lingvojfrancavd
ŜtatanecoFrancio
BelgioRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioThe Mountain (1849–1852)(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboPierre-Joseph Proudhon
Familio
Edz(in)oEuphrasie Proudhon(en)Traduki(1849–nekonata valoro)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojCatherine Henneguy(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoekonomikisto
verkisto
presisto
economist(en)Traduki
revoluciulo
filozofo
politikisto
ĵurnalisto
sociologo
anarĥiistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoFilozofioRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enParizovd
Verkado
VerkojKio estas la Proprieto? ❦
La konfesoj de revoluciulo ❦
La filozofio de la mizero ❦
The General Idea of the Revolution in the Nineteenth Century ❦
social federalismvd
 
Postenoj
Postenojdeputito (parlamentano de Francio)Redakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Pierre-Joseph PROUDHON (en Esperanto ankaŭ nomataPrudono; naskiĝis en1809, mortis en1865)[1] estis francasociologo kajekonomikisto,teoriisto de lasocialismo, konsiderata kiel la unuaanarkiisto. Li naskiĝis en malriĉa katolika familio.

En1840 :Li iĝis tuj fama pro sia libro"Qu'est-ce que la propriété?" ("Kio estasproprieto?")Li respondas tiun demandon per la ege fama frazo :"proprieto estasŝtelo !".

Li estas ankaŭ konata ĉar li estas preskaŭ la unua kiu sin nomis "anarkiisto"."Jes ja mi estas anarkiisto, eĉ se mi multe zorgas kaj ŝatas ordon".

Proudhon poste priskribas laboristajn kaj federalajn tezojn"la Philosophie de la misère" ("Lafilozofio de lamizero",1846) kaj pro tiu libro perdis la estimon kiunKarlo Markso havis por li[2].

Li estisĵurnalisto ĉeLe Peuple ("La popolo") kajLa Voix du peuple ("La popola voĉo").

Prudono kaj la scienca ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Pierre-Joseph Proudhon.

Prudono multe fidas laekonomian sciencon, kiun li konsideras la nura taŭga por ŝanĝi lasocisistemon : « mi persistas kredi ke la demandoj priDio, pri la homaestonto, pri laideoj, pri lacerteco, unuvorte, ĉiuj gravaj filozofiaj temoj plene rolas en la ekonomia scienco, kiu fakte, estas nur ilia konkreta aspekto » (Prudono, letero al Bergmano [Bergmann], 4an de junio1847). KielFuriero [Fourier] aŭSansimono [Saint-Simon], li asertas la unuarangecon deekonomio superpolitiko.

En siaj EkonomiajKontraŭdiroj, Prudono klopodas montri, ke ekonomio baziĝas sur internaj kontraŭdiroj : tiel, lamaŝinigado malpezigas la penon de l’laboristo sedsenlaborigas lin, ladisdivido de la laboro kreskigas la socianriĉecon sed stultigas la laboriston, lakonkurenco instigas alproduktado sed malaltigas lasalajrojn, lakredito povus emancipi la laboriston sed funkcias nur por la riĉuloj, latera proprieto estas ece la fundamento de lalibereco, sed ĝi produktasprivilegiojn fronte al tiuj ĉiamaj kontraŭdiroj,revolucio vanas kaj serĉindas alia maniero konsideri la ekonomiajn rilatojn.

Kvankam tre kritikema kontraŭ lakapitalisma ekonomio, Prudono ne pli favoras alsocialismo.Utopion li ne toleras, ĉar laŭ li, kongrue kun laetimologio, ĝi signifas « loko kiu ne povas esti ». Nu, socialismo estas utopio : « sola, en la nebulo de siaj ideoj, ĝi kontrastas kun la unueco de lahoma specio» ; do, « ne estos taŭga momento por ĝi ; ĝi estas kondamnita al eternaprokrasto ». Dum kapitalismo asertas, ke kio devas esti, tio estas, socialismo asertas, ke kio devas esti, tio ne estas. Dum la ekonomia politiko asertas, ke lalaboro estas organizita, la utopia socialismo asertas, ke ĝi estas organizota. Fidela al lahegeladialektiko, kies adepto li estas, Prudono refutas ambaŭ tiujn konkludojn ; li opinias, ke la laboron oni organizas. Ĉar li ne agnoskas lahipotezon de stagnado : laŭ li, socio evoluas ekde la komenciĝo de la mondo kaj evoluos ĝis ties finiĝo. Konsekvence, li frontas samgrade la klasikajn ekonomiistojn ­kiuj priskribas la tiamajn mondajn realaĵojn sen konsidero al iliaj portempeco kaj evolukapablo ­ kiel la socialistojn, laŭ kiuj la sukcesa estiĝo de ideala socio indikos la finon de laHistorio.

Prudono favoras al iu tria vojo, lascienca socialismo, kiu iĝos pozitiva anarkio aŭ memmastrumadafederaciismo. Tiu lasta, laŭ Prudono, baziĝas sur du paralelaj strukturoj, unu kiu rilatas al la ekonomia aktivado, la alia al la politika flanko. Tiuj du strukturoj estu aparte difinitaj sed kunlaboru. Rilate produktadon, temas pri « demokrata ekonomio mutuala » : La terkulturistoj posedas terpecon, kiun ili ekspluatas, kaj ili partneriĝas inter si, sine de kooperativaj unuiĝoj, mem membroj de terkultura federacio. La industria produktsistemo, siaflanke, konsistu el multaj kolektivaj proprietoj, inter si konkurencaj, sed partneraj en komuna industria federacio. La konsumantoj grupiĝu laŭ « konsuma kaj produkta sindikato », kiu mastrumu la sistemon sendepende de la Ŝtato. Prudono eĉ imagas mondskalan konfederacion.

Sur la politika flanko, la « federala demokrata politiko » fontu el regionoj, kiuj sin memmastrumu -­ en Francio, dekduo da -­ kaj partneriĝu por konsistigi federalan respublikon. La federala ŝtupo zorgu nur pri fondado, kreado, instalado, sed kiel eble malplej pri plenumado. Estu du asembleoj : la regiona kaj la profesia. Tiel la universala baloto baziĝu sur regiona kaj sociprofesia divido. Nacioj konsistigu kune konfederaciojn.

Jen kiel Prudono, en 1863, imagas konfederacian Eŭropon provizitan perbuĝeto, diversajagentejoj,justica instanco, kaj organizantankomunan merkaton. Tiun organizadon oni povas efektivigi nur danke al volo de la laboristo kaj tio postulas sufiĉan tempon. Volo ĉefas : la prudona idearo baziĝas sur la nocio dekontrakto.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. De Prudono ĝis la enreta financo. Le Monde diplomatique en Esperanto (1a de Aprilo 2016). Alirita 13a de Aprilo 2016 .
  2. Markso uzis sian kritikon al tiu libro por prezenti, por la unua fojo, siajn ekonomiajn kaj filozofiajn analizojn en "La mizero de la filozofio" (en Esperanta traduko: Karlo Markso: "La mizero de la filozofio. Respondo al Prudono: „La filozofio de la mizero”. Kun antaŭparoloj deFrederiko Engelso kaj de Henri Mougin. Pri J. P. Prudono [Letero al J. B. v. Schweitzer],Tradukitaj deVilhelmo Lutermano,Monda Asembleo Socia [MAS], 2009,ISBN 978-2-918300-08-3).

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pierre-Joseph_Proudhon&oldid=9006833"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp