Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Picejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lignofajrita picoforno en itala picejo
Pica alportado per mopedo

Picejo (itale:Pizzeria, elp. piceria) estas specio derestoraciorapidmanĝejo kie oni ĉefe bakas kaj surtabligaspicojn, sed ankaŭ aliajnitalajn manĝaĵojn. Multaj picejoj havas krom restoracian parton ankaŭ prenirejon kaj alportadan servon.

Tradicie enItalio, pico estis manĝaĵo de malriĉulo kaj enhavis malmultajn kaj malmultekostajn ingrediencojn. Kiam ĝi populariĝis enUsono post la dua mondmilito, ĝi estis ĉefe praktika manĝaĵo, kiu estis rapide kaj facile akirebla, sed ne sammaniere plado por malriĉuloj. Ĝi ne estis nepre multekosta, sed la ingrediencoj fariĝis pli kaj ne nur konsistis el malmultekostaj krudaĵoj. Pico iĝis eĉ pli havebla kiam frostigitaj picoj kaj hejma livero estis lanĉitaj[1].

La plej konata pico tutmonde estas la pico margareta (itale:Pizza Margherita) kiu spegulas la kolorojn de la itala standardo: verda kun bazilio, blanka kun mocarelo kaj ruĝa kun tomato. Aŭtentika napolapico (itale:Pizza Napoletana) estas farita el San Marzano-tomatoj kultivitaj sur la vulkanaj ebenaĵoj sude de la vulkanoVezuvio kajmocarelo (itale:Mozzarelodi bufala Campana) farita el buballakto. Tiu ĉi marko de mocarelo-fromaĝo estas protektita esti de eŭropa geografia origino. Aliaj tradiciaj picoj inkluzivas laPizza alla marinara kun marinara saŭco, kaj kiu kune kun la pico margareta estas la plej baza speco de pico aŭ laPizzacapricciosa, kiu estas tradicia pico farita kun mocarelo-fromaĝo, bakitaŝinko,fungoj,artiŝoko kajtomato[2]. Tre populara estas ankaŭ laPizza 4 stagioni (pico 4 sezonoj) kiu konsistas el kvaringrediencoj laŭsezone plej facile haveblaj.

Prenirado kaj alportado

[redakti |redakti fonton]

Picoj - de origine manĝaĵo por malriĉuloj - estas disvastiĝinta malmultekosta opcio por tiuj kiuj havas malmultan tempon aŭ ne volas kuiri. Ankaŭ pico kutime estas manĝebla senmanĝilaro.

En la plejmultaj urboj oni alportas picojn por eta kompenso, ofte permopedo sur kiu estas muntata keston en kiu la pico restas varma.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (sv) Hultman, Henrik (2013).Liv och arbete i pizzabranschen. Arkiv.ISBN 978-91-7924-260-2. OCLC 940865578.
  2. (en)Rough Guides. Rough Guide Phrasebook, Penguin, 2011-08-01, p. 244.- 266,ISBN 978-1-4053-8646-3.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Usonanovjorkstila pico

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Picejo&oldid=8923070"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp