Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Koalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elPhascolarctidae)
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koalo

Biologia klasado
Regno:BestojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:MamulojMammalia
Infraklaso:MarsupiulojMarsupialia
Ordo:MalmultedentulojDiprotodontia
Subordo:Vombatiformes
Familio:Phascolarctidae
Genro:Phascolarctos
Specio:P. cinereus
Phascolarctos cinereus
(Goldfuss, 1817)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lakoalo[2] (Phascolarctos cinereus), kiu trankvile surgrimpas la altajneŭkaliptojn por pluki sian nutraĵon kun la ido surdorse, prezentas tre kortuŝan bildon, kiun de kelkaj jaroj oni povas vidi en diversaj reklamoj por alvoki al la protektado de tiu specio endanĝerigita de laaŭstraliaj hakistoj, sed ankaŭ kiel simbolon de senmalica fido miksita kun naivariskemo, ĉar tiuj afablaj bestoj ne timas vertiĝon, kiam ili grimpas ĝis 150 metroj alte, laŭlonge de la eŭkaliptaj trunkoj.

La koalojn oni delonge rigardis kiel ursedojn kvankam ili nepre apartenas al la marsupiuloj, kiel la kanguruoj. Fakte ankaŭ la koalinoj posedas ventran poŝon, sed ĝi malfermiĝas inverse al tiu de la aliaj marsupiuloj.

Kiel lakanguruino, la koalino post 35 tagoj naskas idon, kiu longas19 mm kaj pezas5,5 gramojn. Dum 6 monatoj la koalido kreskas en tiu rifuĝejo, el kiu ĝi eliras nur kíam ĝi akiris taŭgan felan veston.

Kvankam nuntempe estas strikte malpermesite ĉasi koalojn, granda danĝero fare de la aŭstraliaj terkultivistoj minacas la beston per la detruado de la eŭkaliptaj arboj, kie vivas la koaloj kaj de kies folioj plene dependas la koaloj por sin nutri. Kvankam tiuj folioj entenas cianidan acidon, kiu estas fortegaveneno por ĉiuj vivestaĵoj, ili estas sendanĝeraj por la koalo, kiu kiel perfekta "kemiisto" kapablas elekti laŭ la sezonoj la foliojn en kiuj la denseco de veneno estas malpli granda. Ili plie posedas propran kuracan laborejon, kiu troviĝas en ĝia longacekumo, ĉirkaŭ 8 metrojn longa, kiu fariĝas ideala fermentujo, danke al la malrapida trairado de la folioj.Specialajbakterioj, kiuj vivas en tiu poŝo, detruas grandan parton de la nocivaĵoj entenataj en la manĝaĵo.

Tuj kiam la koalido ne plu bezonas mamsuĉi, ĝia patrino mem preparas la unuajn foliajn kaĉojn, al kiuj ĝi aldonas etan kvanton de sia propra fekaĵo. Tiuj specialaj manĝoj, kiuj entenas malgrandajn kvantojn da veneno, agas kiel vakcinoj, kiuj imunigas la bebon kontraŭ diversaj malsanoj.

Estas nepre necese, ke la aŭstralia aŭtoritatularo protektu la koalojn kontraŭ la krimuloj, kiuj ĉasas ilin pro ilia felo kaj detruas la eŭkaliptajn arbarojn, kiuj balzamas kaj sanigas la atmosferon.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Australasian Marsupial & Monotreme Specialist Group (1996).Phascolarctos cinereus.Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006.IUCN 2006. Elŝutita la9-a de majo2006.
  2. koalo en vortaro.net
Portala ikonoPortalo pri Biologio
Portala ikonoPortalo pri Aŭstralio

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Ĝermo pri mamulo
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo primamulo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Koalo&oldid=8270445"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp