LaPetri-plado[1] estaslaboratoriaujo, kiu estas malalta vitro aŭ plasto kun formo de cilindra plado. Oni uzas Petri-pladojn ĉefe en biologiaj eksperimentoj kunagaragaro, por kultivado de mikrobiologiaj ĉelkulturoj.
En la modernaj Petri-pladoj havas ringojn, kiuj kunfiksas la supran kaj suban partojn. Multaj Petri-pladoj estas lokigeblaj en specifan plastan ujon.
Modernaj Petri-pladoj tipe konsistas el vitro aŭ plasto. La vitraj Petri-pladoj estas reuzeblaj poststerilizo (ekz. rezervante ĝin dum unu horo en temperaturo de 160 °C). La plastaj Petri-pladoj estas unufoje uzeblaj.
La malplenaj Petri-pladoj estas uzeblaj por ĝermigo de plantoj aŭ por aliaj laboratoriaj taskoj, ekz. sekigo de likvaĵoj aŭ rezervado de ekzemplero.
Petri-plado enhavantaagaragaron kun kolonioj de mikroorganismoj
LabriofitoPhyscomitrella patens kreskanta suragaragaro en Petri-plado
Poste, pro vasta uzado je biologio kaj medicino, la Petri-plado fariĝis fama simbolo de scienco — tiel fama ke, en 2018, oni aldonis piktogramon de la Petri-plado enUnikodon 11.0 (kiel U+1F9EB 🧫).