Petropolo (portugalePetrópolis "Urbo de Petro"), estas agrabla urbo en ŜtatoRio-de-Ĵanejrio, fondita por esti somera ĉefurbo de Brazilo. Ĝia nomo devenas de la nomo de brazilajimperiestroj,Petro la 1-a kajPetro la 2-a. Ankoraŭ nune vivas tie brazilaj princoj, idoj de imperiestroj, pro tio, Petropolo estas alinomita "Imperia Urbo". Ankaŭ kelkfoje (tre malofte), brazilaj prezidentoj iras al Petropolo estri tie dum somero kaj la urbo iĝis brazila ĉefurbo dum kelkaj tagoj.[1]