| Petróleos de Venezuela | ||
|---|---|---|
| naftofirmao • ŝtata entrepreno • ĉeno de benzinejojvd | ||
| Dum | 30-a de aŭgusto 1975 - nekonata/nuntempe | |
| Jura formo | publika entrepreno | |
| Sidejo | Karakaso | |
| Lando | Venezuelo | |
| Agokampo | nafto | |
| Posedata de | registaro de Venezuelovd | |
| filiaj kompanioj | Lagoven • Maraven • Corpovenvd | |
| Posedataj kompanioj | Amuay refinery • La Guajira wind farmvd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Petróleos de Venezuela, SA (mallongigita kielPDVSA) estas la ŝtatposedata nacia petrolkompanio (nafto kajtergasa) deVenezuelo. La kompanio okupiĝas pri malkovro, produktado, rafinado kaj eksportado de nafto-petrolo kaj tergaso. Ekde ĝia establado la 1-an de januaro 1976 kun la ŝtatigo de la naftoindustrio en Venezuelo, PDVSA estas la ĉefa ludanto en la naftoindustrio en lando kiu estas la kvina eksportfirmao de la mondo de nafto.
La naftorezervoj en Venezuelo estas inter la plej grandaj en la mondo, kaj la ŝtata kompanio servas kiel grava buĝeta fonto por la venezuela registaro. La venezuela registaro rigardas la firmaon kiel monlaviston[1], kaj ĝi dungas politikajn subtenantojn de la prezidanto[2]. En 1999 la firmao produktis 3 milionojn da bareloj je tago, kaj en 2012 la produktaĵo falis al 2.4 milionoj da bareloj[2]. Inter 2004 kaj 2010, la firmao donacis 61.4 miliardojn da dolaroj al la sociaj projektoj de la registara.
La ĉefaj naftopumpstacioj en la lando situas ĉirkaŭLago de Marakajbo,la Golfo de Venezuelo kaj proksime de laOrinoko- RiveroBaseno, kie la plej granda naftorezervujo de la lando situas.La Orinoko-strio estas konsiderita la plej granda rezervujo de la monda de tre peza nafto aŭ tre-peza nafto.

La naftoindustrio dominas lamiksan ekonomion en Venezuelo kaj tiele disponigas proksimume trionon de lamalneta enlanda produkto de la lando, proksimume 80% de ĝiaj totalaj eksportaĵoj, kaj proksimume duonon de la enspezo de la registaro. La ĉefaj naftopumpstacioj en la lando situas ĉirkaŭLago de Marakajbo, ĉe laGolfo de Venezuelo kaj proksime de la baseno de la riveroOrinoko, kie la plej granda naftorezervujo de la lando situas. Venezuelo provas diversigi sian ekonomion, kaj redukti sian dependecon de la naftoindustri