| Petar la 2-a Petroviĉ-Njegoŝ | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Петар II Петровић Његош | |||||
| Naskiĝo | 1-an de novembro1813 (1813-11-01) en Njeguši, | ||||
| Morto | 19-an de oktobro1851 (1851-10-19) (37-jaraĝa) en Cetinjo, | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | tuberkulozo | ||||
| Tombo | Mausoleum of Njegoš(en) Cetinje Monastery(en) Lovćen(en) Petar II Petrović-Njegoš former chapel(en) | ||||
| Religio | ortodoksa kristanismovd | ||||
| Lingvoj | serbavd | ||||
| Ŝtataneco | Episkopa Princlando Montenegro | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | House of Petrović-Njegošvd | ||||
| Patro | Tomislav Petrovic-Njegoš(en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto filozofo verkisto ortodoksa sacerdoto | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Petarla 2-a Petroviĉ Njegoŝ (serbe Петар II Петровић Његош) (en Njeguši, hodiaŭa Montenegro, la 13-an de novembro 1813 - en Cetinje, la 31-an de oktobro 1851 ) estis reganto deMontenegro, serba ortodoksa princo kaj poeto. Li devenis de serbo-montenegra familio.
Li verkis, interalie: laMontan Girlandon,La Falsan Caron ,Šćepan la Malgrandan kajLa Radion de la Mikrokosmo. Njegoš metis la administrajn fundamentojn por moderna ŝtato en Montenegro.
Aŭtoro de multaj poemoj kaj versoj. Konsiderata de multaj kiel la plej elstara poeto de la serba literaturo.
En 1851, Petro la 2-a mortis protuberkulozo . Lia preĝejo estis peze difektita perartilerio de laaŭstra-hungara armeo dum laUnua Mondmilito. Post la milito la preĝejon rekonstruis la jugoslava reĝoAleksandro la 1-a Karađorđević . La serba iniciato estis vidita de la montenegranoj kiel insulto al nacia fiereco. Post 1945 ili lanĉis kampanjon por ke la montenegranoj mem rekonstruu la kapelon kaj malkonstruu la tombon.
Laŭ liatestamento, li estis entombigita sur la pinto de Monto Lovcen enkapelo. Dum lasocialisma Jugoslavio, maŭzoleo estis konstruita anstataŭ la kapelo en la fruaj 1970-aj jaroj fare de la kroata arkitekto Ivan Meštrović .
La poezio de Petar la 2-a ludis rolon en laJugoslava Civita Milito. Ĝi estis deklamata de laserboj por pravigi siajn agojn, precipe kontraŭ labosnianoj.
La Serb-Montenegra Federacio establis Ordenon de Njegoš en 1998. Pluraj provoj de serbo-montenegranoj deklari la naskiĝtagon de Petar, la 13-an de novembro,nacia tago malsukcesis pro rezisto de bosnianoj, kiuj konsistigas preskaŭ 20% de la loĝantaro de Montenegro.

