Pesaro estaskomunumo enItalio. Ĝi apartenas al la regionoMarkio kaj al laprovinco Pesaro kaj Urbino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 95 376 loĝantoj sur areo de126,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de752 loĝantoj/km².
Temas pri havenurbo borde de laAdriatika Maro. Pesaro estas la ĉefurbo kaj administra sidejo de la provinco. Oni skribas la nomon de la urbo senakĉente, sed la intonacio - kontraŭ la ĝenerala regulo en la itala - situas je la unua silabo. Pesaro estas grava turista centro ĉe la itala marbordo de laAdrio. Ekde 1965 en Pesaro okazas laPesaraKinfestivalo, en la itala "Mostra Internazionale del Nuovo Cinema". Ankaŭ en Pesaro estas muzeo de la motorcikla markoMorbidelli.