Perua teritorio estis hejmo de kelkaj antikvaj kulturoj. Ĝi estas la loko de lacivilizacio Norte Chico komenciĝante en 3500 A.K.E., la plej malnova civilizacio en Ameriko kaj unu el la kvinluliloj de civilizacio, kaj ankaŭ de laInkaa Imperio, la plej granda ŝtato en laantaŭkolumba Ameriko. La teritorio nun inkluzivanta Peruon havas unu el la plej longaj historioj de civilizacio de iu ajn lando, kun heredaĵo reen al la 10a jarmilo A.K.E.
Lahispana imperio konkeris la regionon en la1500-aj jaroj kaj establis vicreĝujon kiu ampleksis la plejparton de ĝiaj sudamerikaj teritorioj, kun ĉefurbo enLimo. Alta eduko komenciĝis en Ameriko kun la oficiala establo de laNacia Universitato de San Marcos en Limo en 1551. Peruo formale proklamis sendependecon en 1821 kaj post la eksterlandaj militaj kampanjoj deJosé de San Martín kajSimón Bolívar, kaj la decidabatalo de Ayacucho, Peruo finis sian sendependiĝon en 1824. En la sekvantaj jaroj, la lando ĝuis relativan ekonomian kaj politikan stabilecon, kiu finiĝis mallongtempe antaŭ laMilito de Pacifiko (1879–1884) kun Ĉilio. Dum la 1900aj jaroj, Peruo suferis militajn teritoriajn disputojn, puĉojn,socian agitadon, kaj internajn konfliktojn, kaj ankaŭ tempoj de stabileco kaj ekonomia pliboniĝo. En la 1990aj jaroj, la lando efektivigisnovliberalisman ekonomian modelon kiu daŭras ĝis hodiaŭ. Ekde tiu tempo, Peruo spertis konstantan ekonomian kreskon kaj malpliiĝon demalegaleco.
Lasuverena ŝtato de Peruo estasreprezenta demokrata respubliko, baze de la konstitucio de 1993, kaj dividita je 25 regionoj. Peruo havas altan nivelon de homa disvolviĝo[6] kun supra meza enspeza nivelo[7] kun rango de 82-a laŭ laindico de homa disvolviĝo[8] Ĝi estas unu el plej prosperaj ekonomioj de la regiono kun mezuma kreskindico de 5.9%[9] kaj ĝi havas unu el la plej rapidaj industriaj kreskindicoj de la mondo je mezumo de 9.6%.[10] Ĝiaj ĉefaj ekonomiaj agadoj inkluzivasminindustrio,muntado,agrikulturon, kajfiŝkaptadon, kune kun aliaj kreskantaj sektoroj kieltelekomunikado kajbiotehkniko.[11] La landa estas parto de la Pacifikaj Pumoj, politika kaj ekonomia grupo de landoj laŭ la Pacifika marbordo de latinameriko kiu kunhavas komunajn tendencojn de pozitiva kresko, stabilajn makroekonomiajn fundamentojn, plibonigitan administradon, kaj malfermon al tutmonda kuniĝo. Peruo havas altan rangon pri socia libereco.[12] Ĝi estas aktiva membro deAzio-Pacifiko Ekonomia Kunlaboro, la Pacifika Alianco, la Trans-Pacifika Partnereco, laAnda Komunumo, kaj laMonda Organizaĵo pri Komerco. Oni konsideras ĝin meza potenco.[13]
La loĝantaro de Peruo inkluzivasmestizojn, indianojn,eŭropanojn, afrikanojn, kaj azianojn. La ĉefa parolata lingvo estas la hispana, kvankam sufiĉe granda nombro da peruanoj parolaskeĉuajn lingvojn,la ajmaran, aŭ aliajnindiĝenajn lingvojn. Ĉi tiu miksaĵo de kulturaj tradicioj rezultis en larĝa diverseco de esprimoj en kampoj kiel arto, kuirarto, literaturo, kaj muziko.
Lanuevo sol (nova suno) estas ĝiamonunuo ekde 1991, anstataŭiginte laintion.
La nomo de la lando eble deveas deBirú, la nomo de loka reganto kiu loĝis proksime de la Golfeto de San Miguel,Panamurbo, en la komencaj 1500aj jaroj.[14] Hispanajkonkistadoroj, kiu alvenis en 1522, kredis, ke tio ĉi estis la plej suda parto de laNova Mondo.[15] KiamFrancisco Pizarro atakis la regionojn pli sudajn, ili ricevis la nomonBirú aŭPerú.[16]
Alian historion donas la nuntempa verkistoInca Garcilaso de la Vega, filo de Inkaa princino kajkonkistadoro. Li diris, ke la nomonBirú estis ordinara indiano kiu hazarde trovis la skipon de ŝipo dum esplora misio por guberniestro Petro Arias de Ávila, kaj daŭris priskribi pli da okazoj de miskomprenoj pro la manko de komuna lingvo.[17]
Lareĝo de hispanujo donis la nomon laŭleĝa statuso per laCapitulación de Toledo en 1529, kiu nomis la nove renkontitanInkaan Imperion la provinco de Peruo.[18] Kun hispana regado, la lando adoptis la nomonVicreĝlando de Peruo, kiu fariĝis laPerua Respubliko post ĝia sendependiĝo ĝis 1979, adoptante la nunan nomon deRespubliko de Peruo.[19]
Peruo troviĝas en la okcidenta zono deSud-Ameriko komprenita inter laekvatora linio kaj laTropiko de Kaprikorno. Ĝi okupas areon de 1 285 215 km², kio igas ĝin la dudeka lando pli granda laŭ surfaco de laTero kaj la tria deSud-Ameriko. Ĝi limas norde kun Ekvatoro kaj Kolombio, oriente kun Brazilo, sudoriente kun Bolivio, sude kun Ĉilio kaj okcidente kun la Pacifika Oceano ĉe laMaro de Grau. Ĝi posedas grandan variecon de pejzaĝoj pro siaj geografiaj kondiĉoj, kio siavice al li donas grandan diversecon de naturaj rimedoj. La konstitucio esprimas ke la mara regado de Peruo etendiĝas ĝis la 200 maraj mejloj.
Lamontoĉeno de Andoj dividas la landon en tri geografiaj regionoj: marbordo, montaro kaj praarbaro. Lamarbordo estas dezerta kaj ebena strio kiu paralelas je la perua marbordo, ĝia larĝo atingas maksimumon de 180 km en laDezerto de Seĉura. De la latitudo 6°S ĝis la limo kunĈilio etendiĝas la peruan sektoron de laDezerto de la Pacifiko kiu sin trovas trairita de valoj estigitaj de mallongaj riveroj de sezona reĝimo. Laŭlonge de la marbordo oni povas trovi pampojn kovritajn de sablo kiun formas la dezertoj de la lando, tiaj kiel tiuj de Sechura (Piura) kaj de Pisco (Ica). Inter la geografiaj akcidentoj kiujn oni povas trovi en ĉi tiu regiono estas la rifoj, duoninsuloj, golfetoj kaj strandoj.
La montaro estas laŭigita de laAndoj. Ĉi tiuj montoj vidiĝas en paralelaj ĉenoj: tri en la nordo, tri en la centro kaj du en la sudo. La Andoj de la nordo kunfluas kun tiuj de la centro en la nodo de Pasco, dum tiu de la centro kunfluas kun la sudaj en la nodo de Vilcanota.Blanka Montaro aŭ en hispanaCordillera Blanca estas montarĉeno kiu formas parton de la Andoj. Ĝi etendas tra 200 km inter 8°08' kaj 9°58'S kaj 77°00' kaj 77°52'W, en direkto nordokcidente. Estas la tropika montarĉeno neĝokovrita plej etenda kaj enhavas 722 unuopajnglaĉerojn. La plej alta monto de Peruo, nomeHuascarán de 6.768 metroj, troviĝas tie.
LaAmazonia Praarbaro, lokita je la oriento, estas vasta ebena regiono plena jevegetaĵaro. Ĝi konstituas preskaŭ 60% de la surfaco de la lando. Oni konsideras du malsamajn regionojn: alta praarbaro kaj malalta praarbaro. Laalta praarbaro aŭyunga lokiĝas en la tuta orienta flanko de Andoj. Ĝia alteco varias inter la 3.500 kaj 800 m, kaj ĝi ĉirkaŭprenas de la norda landlima zono ĝis la ekstrema sudo de la lando. La reliefo de ĉi tiu zono estas diversa kaj en la areoj en kiuj penetras la montoĉeno de Andoj oni trovas zonojn de fortaj pritraktataj. Lamalalta praarbaro aŭ tropika amazonia arbaro troviĝas inter la 800 kaj la 80 m. La formo de la reliefo estas ebena kaj en ĝi elstaras la montoĉeno de Contamana, lokita en la maldekstra rando de la rivero Yavarí. Ĝia pli alta punkto atingas la 780 m.
Kontraste kun aliaj ekvatoraj landoj, Peruo ne prezentas ekskluzive tropikan klimaton; la influo de la Andoj kaj laMarfluo de Humboldt okazigas grandan klimatan diversecon al la perua teritorio.
La centra marbordo kaj sudo de la lando prezentas subtropikan aridan aŭ dezertan klimaton, kun averaĝa temperaturo de 18 °C kaj jaraj pluvoj de 150 mm, pro la Kurento de Humboldt. Kontraŭe, la norda marbordo posedas aridan tropikan klimaton, pro la tropika maro, kun averaĝa temperaturo super la 24 °C kaj pluvoj dum la somero. Kiam estas okazaĵo de lafenomeno deEl Niño, la averaĝa temperaturo de la tuta marbordo leviĝas (kun maksimumaj temperaturoj de ĝis 40 °C) kaj la pluvoj pliiĝas en signifa maniero en la norda marbordo kaj centro.
La registaro strukturiĝas laŭ la principo dedisiĝo de povoj,[23] Ĉi tiuj estas la Plenuma povo, Leĝdona povo kaj Juĝa povo. Krome, la Konstitucio establas dek instituciojn nomitaj "konstitucie aŭtonomaj", kun specifaj funkcioj sendependaj disde la tri povoj de la ŝtato. Ekzemploj de tiaj institucioj estas laKonstitucia Tribunalo, laPublika Ministerio, la Defendanto de la Popolo, Nacia Konsilio de la Justico, kaj aliaj.
La perua registaro estas rekte elektita, la voĉdonado estas deviga por ĉiuj civitanoj inter la 18 kaj 70 jaroj.[24] La ĝeneralaj elektoj de 2006 rezultis en venko de la prezidanta kandidatoAlan García de laPartio Aprista Peruano (52,6% de la validaj voĉdonoj) kontraŭOllanta Humala deKuniĝo por Peruo (47,4%).[25]
Laŭ la aktualakonstitucio, la prezidanto estas laŝtatestro kaj la estro de laregistaro. Ĝi estas elektita ĉiun kvinan jaron kaj ĝi ne povas esti sinsekve reelektita.[26] La Prezidanto nomumas laĈefministron kaj en interkonsento kun ĉi tiu enoficigas la aliajn membrojn de la Konsilio de Ministroj.[27]
La Konsilio de Ministroj estas la organo komisiita de la direkto kaj la demarŝo de la publikaj servoj de la ŝtato. Ĝi estas prezidita de Prezidanto (ĉefministro) enoficigita de la Prezidanto de la Respubliko. La aktualaĈefministro estasMercedes Aráoz.
La Palaco de Justico en Limo, sidejo de la Supera Kortego de Justeco de Peruo
La justeco estas nominale sendependa,[28] Kvankam la politika interveno en juĝaj aferoj estis kutima laŭlonge de la historio kaj tiu polemiko daŭras ĝis hodiaŭ.[29]
Ĉirkaŭ la 14-a jarcento formiĝis laInkaa imperio, kiu etendiĝis ne nur en la nuna Peruo sed ankaŭ en granda parto de la najbaraj landoj. Ĝia ĉefurbo estisKusko, en la perua montaro.
Komence de la 15-a jarcento alvenis malgrandaj trupoj de hispanajkonkerantoj, estrataj deFrancisco Pizarro, kiuj profitis de la dividoj en la imperio por subigi ĝin.
La sendependeco estis proklamita de la generaloJosé de San Martín en 1821, kaj firmigita deSimón Bolívar en 1824. La decida batalo okazis enAjakuĉo (Ayacucho) je la 9-a de decembro de 1824, kie estis venkita la reĝista armeo de Hispanio.
De tiam komencis la respublika vivo, plejparte malpaca. Fine de la 19-a jarcento okazis laMilito de la Pacifiko, kunĈilio, kiu finiĝis en 1883 per la perdo de parto de la perua teritorio.
La nuntempa periodo karakteriziĝis per sinsekvo de militistaj puĉoj, kun granda malstabileco. Post granda krizo en la 1980-aj jaroj], en la 90-aj komenciĝis periodo pli demokrata, sed kun ankoraŭa malstabileco pro la epizodoj de koruptado (prezidentojAlan García kajAlberto Fujimori).
En jaro 2006 okazis (unua voĉdono la 9-an de aprilo) nova prezidenta baloto. La plej rimarkindaj kandidatoj estis:Lourdes Flores,Ollanta Humala kajAlan García. La du lastaj konfrontiĝis en la dua balotado, la 4-an de junio, en kiu venkis Alan García, kiu ree fariĝis prezidento de la lando post antaŭa oficado en la 1990-aj jaroj.
En la ĝeneralaj elektoj de 2011, la eksmilitistoOllanta Humala kandidatiĝis por prezidanto por la dua fojo, reprezentante la balotan alianconGana Perú, al kiu aliĝis diversaj maldekstraj partioj. Ankaŭ kandidatiĝisKeiko Fujimori, filino de la antaŭa prezidanto Alberto Fujimori, porFuerza 2011; kajPedro Pablo Kuczynski, ekonomikisto kaj liberala kandidato. Ollanta Humala fariĝis prezidento.
En 2016 denove kandidatiĝisKeiko Fujimori kajPedro Pablo Kuczynski, kaj tiu ĉi lasta fariĝis prezidento. Alvenis tamen periodo de forta malstabileco, kaj Kuczynski demisiis en 2018. La malstabileco daŭris plurajn jarojn, kun oftaj ŝanĝoj de prezidenteco. En julio 2021 estis elektitaPedro Castillo, kiu estis anstataŭita en decembro 2022 deDina Boluarte.
Peruo estas dividiĝas je 26 unuoj: 25 departementoj, inkluzive la Konstitucia Provinco de Callao, kaj la Provinco de Limo (LIM) — kiu estas sendependa de ajna departemento kaj servas kiella ĉefurbo de la lando.[30] Laŭ la konstitucio, la 24 departementoj kaj Provinco Callao balotas por "gubernia" registaro kunmetita de la guberniestroj kaj la gubernia konsilio.[31][32] Ladepartementoj de Peruo estas:
La guberniestro estas laplenuma korpo, proponasbuĝetojn, kaj kreas dekretojn, rezoluciojn, kaj guberniajn programojn.[33] La Gubernia Konsilio,leĝdona korpo de la gubernio, debatas kaj voĉdonas pri buĝetoj, kontrolas guberniajn oficialulojn, kaj povas voĉdoni por forigi la guberniestron, vicguberniestron, aŭ iun ajn membron de la konsilio el ties posteno. La Guberniestro kaj la Gubernia Konsilio servas je oficperiodo de kvar jaroj, sen tuja rebalotado. Ĉi tiuj registaroj planas gubernian disvolviĝon, efektivigas publikajn investajn projektojn, antaŭenigas ekonomiajn agadojn, kaj administras publikajn posedaĵojn.[34][35]
Provincoj, kiel la provinco deLimo, estas regata de urba konsilio, gvidita de urbestro.[36] La celo de disigado de povo al regionaj kaj urbaj registaroj estis inter aliaj plibonigi popolan partoprenon. Ne-registaraj organizaĵoj havis gravan rolon en la malcentriga procezo kaj ankoraŭ influas lokan politikon.[37][38]
↑ (2015) “Overview of the different levels of government”,The Distribution of Powers and Responsibilities Affecting Forests, Land Use, and Redd+ Across Levels and Sectors in Peru,p. 1–12. Alirita 2 April 2020..