Pertusa | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22132 | ||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 136 (2024)[+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 0′ N,0° 8′ U(mapo)42.001944444444-0.1275Koordinatoj:42° 0′ N,0° 8′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 375 m[+] | ||
Areo | 29,365749 km² ( 293 6.5 749 ha)[+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Pertusa [perTUsa] estas loĝloko kaj municipo deHispanio, en la sudoriento de la komarkoHoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nomeŬesko) apartenanta al la okcidenta parto de laProvinco Huesko (regionoAragono).
Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarkoHoya de Huesca. Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Alcanadre sudoriente de la provinca kaj komarka ĉefurbo. La municipa teritorio limas kun tiuj de Antillón, Barbuñales, Torres de Alcanadre, Salillas, Angües, Laperdiguera kaj Lacuadrada.
La loĝloko Pertusa mem (420 msm) estas je 35 km sudoriente de Huesca interSalillas okcidente kajPeraltilla nordoriente.
Estis jam antaŭromia setlejo uzita por la romiaItinero de Antonino, kies restaĵoj de ŝoseo kaj ponto restis ĝis nun.
Plej frua mezepoka mencio estas de 1106.[1] Ĉirkaŭ 1100 la reĝo Petro la 1-a de Aragono konkeris Pertusa, kiu iĝis ĉefurbo de areo de La Perdiguera, Lalauenga, Barbuñales kaj La Almunia Cuadrada (Lacuadrada). La Grafo de Aytone en 1380, ricevis donacon de la kasteloj kaj loĝlokoj de Pertusa, Bolea kaj Biel fare de la Infanto Don Martín. La reĝoFilipo la 2-a de Hispanio, danke al bona traktado fare de la lokanoj de Pertusa survoje al Katalunio, sendis al ili la arkitekton kiu estis konstruanta la monaĥejon deSan Lorenzo de El Escorial por la konstruo de la sonorilturo de la preĝejo.[2]
LaEnlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Pertusa akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 666 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 125 loĝantoj (2022).
La lokaekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj kunikloj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kajrura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, Akvedukto de la Kanalo de Cinca, kaj ekstere naturaj lokoj. Estas gastejo por pilgrimantoj.