Pertinakso,latine:Publius HELVIUS PERTINAX (n.1-an de aŭgusto126,Ligurio, nunaItalio -28-an de marto193,Romo) estisromia imperiestro en la jaro192 (decembro ĝis marto 193), en lakvinimperiestra jaro. Lia strikta posteulo estisDidio Juliano, kiu regis samjare de marto ĝis junio.
Li estis filo de liberigita sklavo, li mem komence instruis, poste aliĝis al la armeo. Li gvidis trupojn en Sirio, Britanio kaj en regiono de Danubo kaj Rejno.
Li elstaris dum batalo kontraŭ la ĝermanaj triboj en 169, tiel li ricevis la rangon de senatoro kaj iĝis legiona komandanto. Li estis guberniestro en Moesio, Dacio kaj Sirio.
En lastaj jaroj de regado de imperiestro Commodus (regis 180–192), li estispraefectus urbi (prefekto de la urbo) en Romo. Kiam oni murdisKomodon la 31-an de decembro 192, la senato elektis lin nova imperiestro antaŭ la aŭroro.
Lia regado estis malpopulara pro la ŝparigaj reformoj, kiuj volis malpliigi la armeajn kaj civitajn eldonojn. Post trimonata regado, murdis lin taĉmento de pretorianoj.