Perspektivo deCampidoglio (cepokampo), enRomo.Mikelanĝelo desegnis la komponon de tiu malgranda placo; disponis la flankajn konstruaĵojn kunflue al fono por plifortigi la ŝajnon de profundeco.La Lasta Vespermanĝo, pentraĵo deLeonardo da Vinci uzanta geometrian perspektivon kiu kreas senton deprofundo kaj tiras la rigardon al la figuro en la centro de la bildo. La bluaj linioj daŭrigas la paralelajn liniojn en la spaco, kiuj renkontiĝas ĉe la malapera punkto.
LaPerspektivo estas laarto kajtekniko desegni por ŝajnigi laprofundecon kaj la relativansituon de la pentritaj aĵoj. Endesegnaĵo, la perspektivo ŝajnigas la profundecon kaj la efikon de reduktado.
LaŭFrancisko Azorínperspektivo estasArto reprezenti grafike pejzaĝon, objekton, figuron, k. c.[1] Li indikasetimologion el la latinaperspectiva, elperspicere, perspectum (travidi, devidi). Kaj li aldonas la terminojn por diversaj tipoj, nome linia, aera, aksonometria, isometria, paralela kaj panorama.[2]
Krome temas pri la vidailuziiĝo kiu, akirita de la observanto, helpas determini la profundecon kaj situacion de diversaj aĵoj, kiuj estas je diferencajdistancoj.
Analogie, tiu termino uziĝas ankaŭ por la aro de cirkonstancoj kiuj ĉirkaŭas la observanton, kaj kiuj influas sur tiespercepto aŭ sur ties pensado, eĉ pri estonta okazo.