![]() | Tiu ĉi artikolo temas pri lamuzika signifo de la vorto perkutado. Pri ĝia medicina signifo vidu la artikolonperkutado (medicino) |
Perkutado aŭPerkuto (lat.:frapi) en lamuziko estas arnomo por la ludado de ĉiuj instrumentspecoj el la familio de lafrap- kaj efektinstrumentoj. La perkutado validas kiel plej praa formo de muzikado kaj ege dependas laŭ instrumentado kaj ludmaniero de regionaj apartaĵoj.
En la modernapopmuziko samkiel en lafrapinstrumentaro deklasikaorkestro oni kombinas perkutinstrumentojn sendepende de ilia deveno aŭ kultura signifo. En la ĝenerala lingvaĵo depop- kajrokmuziko oni distingas inter la „klasikadrumo“ kaj la „cetera perkutilaro“ (latinamerika, afrika, orientuma perkutiloj kaj pliaj). Ĉi tiu distingo malhavas objektivan bazon, ĉar drumo estas kombinaĵo devariaj perkutiloj, kiuj ege varias de muzikstilo al muzikstilo. TamenConga,bongoj,timbales kajmarakoj, por nomi kelkajn gravajn perkutilojn, postulas specialajn frap- aŭ ludoteknikojn, kiujn drumisto (laŭ pli malvasta senco) ne ĉiam regas – kaj reciproke.
Perkutaj efektoj ankaŭ estas genereblaj per instrumentoj ne unuavice por tio konceptitaj. Oni aplikas ilin precipe en la muziko ekde la 20-a jarcento kiel specialaj esprimiloj. Ili estas realigeblaj ekzemple per klapoklakoj jeblovinstrumentoj frapoj kun la ligno dearĉo surkorpon dearĉinstrumentoj. Ankaŭgitaristoj produktas ilin en ĵazaj aŭ solokoncertoj per frapoj, batoj aŭ tuŝetoj sur la korpon (por eviti damaĝojn ofte per malgrandaj lignoplatetoj, kiuj same generas perkutan sonon). Ankaŭ preparitapiano generas perkutajn efektojn.
Voĉan imitadon de perkutado en lahiphopo aŭ en modernaakapela-kantado de voĉkantaj ensembloj oni nomas buŝperkuto.