Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Perkoformaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perkoformaj

Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:AktinopterigojActinopterygii
Ordo:PerkoformajPerciformes

Multaj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Flava perko (Perca flavescens)

Laperkoformaj (Perciformes) estasordo defiŝoj. La termino originas de ilia simileco alperkoj, kiuj aliflanke estas anoj de la ordo.

Tiu ordo konsistas el pli ol 7.000 specioj; tiel ĝi estas kvante la plej vasta ordo devertebruloj enhavantaj 30 elcentojn de ĉiuj specioj deostaj fiŝoj. Ĝi apartenas al la klaso deaktinopterigoj (naĝiloj kun radiaj ostecaj strioj) kaj troveblas en preskaŭ ĉiujakvaj ekosistemoj (salaj kaj nesalaj).

Pilotfiŝoj kunŝarko. La pilotfiŝoj estas perkoformaj.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

Ofte la dorsanaĝilo de perkoforma fiŝo estas dividita en du apartajn naĝilojn, kaj la posta havas striojn pli malfortajn ol la antaŭa. La grasa naĝilo malestas ĉiam. Kutime la ventra naĝilo entenas dornon.

Estas kaj grandaj kaj malgrandaj perkoformaj specioj. La plej granda ekzemplero iam ajn kaptita apartenis al genroMakaira, estis 5m longa kaj pezis pli ol 800kg. Kontraŭe, la plenkreskuloj de la specioSchindleria brevipinguis ne atingas la longon de 1cm, kaj ilia pezo estas ĉirkaŭ 1mg.

Subordoj kaj familioj

[redakti |redakti fonton]

Estas pluraj subordoj, el kiujPercoidei estas la plej granda.

Ĉi sube estas la listo de subordoj, superfamilioj kaj familioj.[mankas fonto] Ne estas tamen plena interkonsento pri tiu ĉi listo.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Perkoformaj&oldid=8399867"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp