Ĉi tiu artikolo pri spiritismocitas neniun fonton. Vi povasplibonigi ĝin, aldonantefidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Septembro 2016) |
Perispirito, laŭSpiritismo, estas ligilo altenanta laanimon al lakorpo; meza principo intermaterio kajspirito; duonmateria envolvaĵo de laspirito. Kiam la animo estas kunigita kun la korpo, dum la vivo, ĝi havas duoblan envolvaĵon: unu estas peza, maldelikata kaj detruebla, kiu estas lakorpo; la dua, fluideca, malpeza, nedetruebla, nomataperispirito. Tiutermino estis kreita deAllan Kardec en lia verkoLa Libro de la Mediumoj.
Estas do en lahomo tri esencaj partoj: 1.e laanimo aŭSpirito, la inteligenta principo, kie loĝas la penso, la volo kaj la morala sento; 2.e lakorpo, materia envolvaĵo, kiu metas laspiriton en rilatoj kun la eksteramondo; 3.e la perispirito, fluideca, malpeza envolvaĵo, kiu funkcias kiel ligilo inter laspirito kaj lakorpo.
Per helpo de sia perispirito laspirito agadas sur sian vivantan korpon; ĝi estas ankoraŭ per tiu samafluido, ke li manifestiĝas kaj agadas sur inertan materion, produktas bruojn, movas tablojn kaj aliajn objektojn, kiujn ili levas, renversas aŭ transportas. Tiu fenomeno havas nenion surprizigan, se oni konsideras, ke inter ni la plej potencaj motoroj troviĝas en la maldensaj kaj eĉ nepeseblaj fluidoj, kiel laaero, lavaporo, laelektro. Ĝi estas ankaŭ per helpo de sia perispirito, ke la Spirito igas lamediumojn skribi, desegni aǔ paroli. Ne havante mem tuŝeblan korpon por materie agi, kiam li volas manifestiĝi, la spirito uzas la korpon demediumo, kies organojn li prunteprenas kaj uzas kvazaŭ ili estus lia propra korpo; ĉi tion li faras per la fluideca emanaĵo, kiun li verŝas sur ĝin.