Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Perioda tabelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simple Periodic Table Chart-en.svg
Simpla Perioda Tabelo-Diagramo

Laperioda tabelo de kemiaj elementoj estastabela prezento de ĉiuj konatajkemiaj elementoj. Kvankam variantoj de la tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al larusakemiistoDmitrij Mendelejev, kiu proponis tiun tabelon en1869. Mendelejev proponis la tabelon por ilustri la ripetiĝantajn („periodajn“) ecojn de kemiaj elementoj. La ĝusta strukturo de la tabelo estis plurfoje precizigata okaze de malkovro de pliaj kemiaj elementoj kaj dum oni evoluigis pliajn teoriajn modelojn por klarigi la eco-ŝanĝojn de jam ekzistantaj elementoj.[1]

La perioda tabelo nun estas universala en ĉiuj branĉoj dekemio, ĝi donas ekstreme utilan referencon por klasi, sistemigi kaj kompari diversajn formojn dekemiaj ecoj. La tabelo trovas vastan aplikon ankaŭ enfiziko,biologio,inĝenierado kajindustrio. La nuntempa norma tabelo, laŭ sia versio de februaro2010, enhavas 118 elementojn (elementoj1H ĝis118Og).

Strukturo de la tabelo

[redakti |redakti fonton]
Germanlingva varianto de la perioda tabelo:Vieno,1885.Universitato St. Andrews.
Kvankam variantoj de la perioda tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al larusakemiistoDmitrij Mendelejev, kiu proponis tiun tabelon en1869.

La strukturo de la tabelo ilustras la ripetiĝantajn („periodajn“) kemiajn ecojn. La elementoj estas listigitaj laŭ pligrandiĝanta sinsekvo de iliajatomnumeroj (t.e. la kvanto deprotonoj en laatoma kerno). La vicoj estas aranĝitaj tiel, ke elementoj kun similaj ecoj formu vertikalajn kolumnojn („grupoj“). Laŭ la teorioj dekvantuma mekaniko deelektrona distribuo de la atomoj, ĉiu horizontala vico („periodo“) en la tabelo rilatas al la plenigo de certa kvantuma ŝelo per elektronoj. La iam pligrandiĝantaj periodoj dum oni alproksimiĝas al la fundo de la tabelo grupigas elementojn en las-,p-,d- kajf-blokojn, kiuj respegulas ilian elektronan konfiguraĵon.

Sur printitaj tabeloj ĉiu elemento kutime aperas per siaelementa simbolo kajatomnumero; multaj versioj de la tabelo ankaŭ listigasatomajn masojn kaj alian informon, ekzemple akronimitaelektrona distribuo,elektronegativeco kaj la plej oftavalento.

Laŭ la stato de2010 la tabelo enhavas 118 kemiajn elementojn, kies malkovro estis konfirmita. 94 nature troveblas sur la Tero kaj la resto estas sintezitaj elementoj, kiuj estis produktitaj enpartiklaj akceliloj. Elementoj 43 (teknecio), 61 (prometio), 93 (neptunio) kaj 94 (plutonio) ne havas stabilajnizotopojn kaj estis unue malkovritaj per sintezo; tamen, kiel oni poste eltrovis, ili troviĝas en spuraj kvantoj kiel produktoj de disfalo de naturaj radioaktivaj elementoj.

Perioda tabelo en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Perioda tabelo, kun ligiloj al la elementoj

[redakti |redakti fonton]
1                18
1
H
2          1314151617
He
2
Li

Be
          
B

C

N

O

F

Ne
3
Na

Mg
3456789101112
Al

Si

P

S

Cl

Ar
4
K

Ca

Sc

Ti

V

Cr

Mn

Fe

Co

Ni

Cu

Zn

Ga

Ge

As

Se

Br

Kr
5
Rb

Sr

Y

Zr

Nb

Mo

Tc

Ru

Rh

Pd

Ag

Cd

In

Sn

Sb

Te

I

Xe
6
Cs

Ba

(La)

Hf

Ta

W

Re

Os

Ir

Pt

Au

Hg

Tl

Pb

Bi

Po

At

Rn
7
Fr

Ra

(Ac)

Rf

Db

Sg

Bh

Hs

Mt

Ds

Rg

Cn

Nh

Fl

Mc

Lv

Ts

Og
 
Lantanoida serio
La

Ce

Pr

Nd

Pm

Sm

Eu

Gd

Tb

Dy

Ho

Er

Tm

Yb

Lu
Aktinoida serio
Ac

Th

Pa

U

Np

Pu

Am

Cm

Bk

Cf

Es

Fm

Md

No

Lr
Kemiaj serioj de la perioda tabelo
Alkalaj metalojTeralkalaj metalojTransirmetalojPosttransiraj metalojMetaloidoj
NemetalojHalogenojNoblaj gasojLantanoidojAktinoidoj

Variantoj de la tabelo

[redakti |redakti fonton]
Spirala perioda tabelo fare deOtto Theodor Benfey, en1960.
Tabelo centrita alsilicio fare deJames Franklin Hyde, en1975.
Ampleksa perioda tabelo por difini la proprecon de lalantanoidoj,aktinoidoj,itrioj,skandioj,aluminioj,boroj,hidrogenoj

LaAmpleksa perioda tabelo montras ĉiujnkemiajn elementojn, laŭ iliajorbitalaj kvantumaj nombroj kaj iliajelektronaj ŝeloj (ĝis 9 !). Ĝi estis kreita deGlenn T. Seaborg [glen siborg] en1969, laŭ la principoj deDmitrij Mendelejev. Ĝi inkluzivigas kemiajn elementojn ankoraŭ ne malkovritajn (eĉ ne malkovrotajn).

Unu el la publikaĵoj deOtto Theodor Benfey en la gazetoChemistry estis modelo deampleksa perioda tabelo, foje referencata kiel la "perioda heliko". Unuafoje publikigita en1964, ĝi klare montras la lokon delantanidoj kajaktiniidoj. La elementoj formas du-dimensian spiralon, starte elhidrogeno, kaj faldante sian vojon ĉirkaŭ du duoninsuloj, nome la transiraj metaloj, kaj la lantanidoj kaj aktiniidoj. Superaktiniida insulo estas jam izoligita.[2]

2019: Internacia Jaro de la Perioda Tabelo

[redakti |redakti fonton]

LaUnuiĝintaj Nacioj (UN) deklaris la jahron 2019 esti la "Internacia Jaro de la Perioda Tabelo de la Kemiaj Elementoj" (IYPT,International Year of the Periodic Table, 2019), celante altigi tutmondan konscion de kielĥemiadaŭrigebla evoluo kaj provizas solvojn al tutmondaj defioj enenergio,edukado,agrikulturosano. Tiel la lastatempaj eltrovoj kaj nomado de kvar "pezegaj" elementoj de la perioda sistemo kun laatoma numero 113 (Nihonio), 115 (Moskovio), 116 (Livermorio), 117 (Teneso) kaj 118 (Oganesono). La dediĉo koincidas kun la 150-a datreveno de la disvolviĝo de la perioda tabelo.[3]. Eventoj enParizo,Murcio kajTokio estas por memorigi la eventon[4].

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Artikolo de IUPAC pri perioda tabelo. Arkivita ella originalo je 2008-02-13. Alirita 2008-06-28 .
  2. Benfey, Theodor (2009)."The Biography of a Periodic Spiral: from Chemistry magazine, via Industry, to a Foucault Pendulum" (PDF).Arkivigite je 2022-02-08 per la retarkivoWayback Machine Bulletin for the History of Chemistry. 34 (2): 141–145. Alirita la 8an de Februaro 2022.
  3. 2019 estos Internacia Jaro de la Perioda Tabelo. Kemiaj Asocioj Baden -Württemberg (2018-01-12). Alirita 2019-01-21 .[rompita ligilo]
  4. 'Internacia Jaro de la Perioda Tabelo'

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Alilingve

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Kemia elemento
Perioda tabelo
Famaj kemiistoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Perioda_tabelo&oldid=9173639"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp