Laŭ lahelena mitologio,Perimedo (el lagrekaΠεριμήδης,tre ruza), aŭPerimelo, estissorĉistino al kiu larivera dioAĥeloo enamiĝis, sed nur per seks-persekutado li sukcesis plenumi sian deziron. Kiam ŝia patro,Hipodamo, eksciis pri tiu rilato, li ordonis ĵeti sian filinon el klifo. Sed Aĥeloo savis ŝian vivon, kaj flosigis ŝin sur la maro ĝis kiam la mara dioPosejdono, kortuŝite pro la petegoj de la rivera dio, transformiĝis Perimedon en insulo[1].
Kroma versio asertas ke ŝi estis filino de la reĝoEolo kajEnareto, kaj ke post savi ŝin el morto, Aĥeloo edziĝis al Perimedo kaj estis patro kun ŝi de du filoj: Hipodamo kajOresto[2].
, Krom la antaŭa, diversaj roluloj de la helena mitologio nomiĝisPerimedo:
Patro deSkedio, unu el laaĥeoj kiu ankaŭ partoprenis la Trojan militon laŭ laIliado[3].
Filo deEŭristeo kajAntimako[4] kiu ankaŭ partoprenis la Trojan militon. En la milito dePeloponezo kontraŭ Ateno ĉefrolita de laheraklidoj, li estis venkita de laatenanoj, kiuj mortigis lin kaj liajn fratojn. Kroma versio asertas ke kiamHeraklo venis alMikeno portanteKerberon, Eŭristeo estis farinta oferon, sed donis al heroo la plej malnoblan parton de ĝi. Kolere, Heraklo mortigis la tri filojn de Eŭristeo: Perimedon,Eŭribion kajEŭripilon[5].
Laŭ laOdiseado, Perimedo estis unu el la kunvojaĝantoj deOdiseo en lia vojaĝo hejmen elTrojo. Li elstaris pro sia lojaleco al heroo[6]. Tamen li manĝis unu el la sakralaj bovinoj deHelioso, kaj pro tio la dio aŭguris ke li ne sukcesos reveni al Itako. Tiu antaŭdiraĵo plenumiĝis kiam Odiseo kaj lia ŝipanaro preterpasis la kavernon deScilo, teruramonstro kiu prenis kaj voris Perimedon.