Perigordo, en la departementoDordogne konsistas el :
norde, laverda Perigordo (ĉirkaŭNontron, kaj direkte al la sudokcidento deChâlus enLimoĝio), kies koloro estas asociita al tiu de la arbaroj el klarajkverkoj kajkaŝtanarboj, kiuj tie kreskas kaj, pro humideco, al herbejoj. Geologie, tio estas la granita parto de Dordonjo, kiu apartenas al lacentra Masivo.
centre kaj nordokcidente, elBlanka Perigordo (ĉirkaŭRibérac kajPérigueux), kies nomo venas de la koloro de la kalka grundo de tiu regiono. La vastaj cerealaj kampoj alinomigis ĝingrenejo de Perigordo.
sudoriente, elnigra Perigordo (ĉirkaŭSarlat-la-Canéda), historie la plej malnova nomo el la kvar, la nigra pro la arbaroj el ileksokverkoj, kiuj estas tre malhelaj.
sudokcidente, elPurpura Perigordo (ĉirkaŭBergerac), tiu nomo estas la plej nova (1970). Ĝi ŝuldigas al turismo, tio elvokas la koloron de la folioj devitoj aŭtune[1]. Antaŭlonge, Bergerakio estis parto de la blanka Perigordo.