Pergamo[1] (antikve-grekeτό Πέργαμον,to Pergamon "la Pergamo",latinePergamum), la nunaBergama en Turkio, dum laantikva epoko estis urbo enMalgrandazio (la nunaTurkio), kiu post disfalo de la regno deAleksandro la Granda evoluis al riĉa kaj potenca urbo. La nomo eble devenas de antaŭ-Greka vorto kiu signifasfortikaĵon aŭ ion tian. Ankaŭ la citadelo deTrojo siatempe nomiĝisBergama. Ĝi situas je 30 km de la marbordo de laEgea Maro kaj antaŭ la insuloLesbo, en la regiono nomataEolio.
Origine, Pergamo estis eta citadelo enMisio -Mysia; la nord-okcidenta parto deMalgrandazio, kieLizimaĥo post la morto deAleksandro la Granda kaŝis egan trezoron sub ŝirmo de iuAtalo Filetero (Attalos Philetaeros). Ĉi lasta havigis la trezoron al si, post la morto de Lizimaĥo, kaj utiligante la internajn kverelojn de laDiadoĥoj en 283 li fondis la reĝlandon Pergamo - kiun oni ankaŭ nomas la reĝlando de l' Atalidoj, kaj kiu je sia apogeo ampleksis pli malpli la tutan okcidenton de Malgrand-Azio.
La posteulo de Atalo,Eŭmenes la 1-a, (263-241) devis ofte batali kontraŭ laSeleŭkidoj kaj kontraŭ laGalatoj, al kiuj tributon li pagis por ne esti viktimo de iliaj rabadoj. Lia kuzo kaj posteulo Atalo la 2a (241–197) estis la unua, kiu oficiale alprenis la titolonreĝo. Sub lia regado en 230 la Galatoj estis venkitaj. Tiu ĉi venko donis al li la titolonSoter (=Savanto), samtempe al lia regno ĝi donis impulson pri politiko nova, direktita alRomo. Petante intervenon de Romo kontraŭMacedonio, li iom post iom submetis Pergamon sub Roma influo, ja eĉ enigis Romon en laGrekan mondon. Tiel fakte li kontribuis, senintence, al la fino de la memstareco de l'helenismaj diadoĥo-regnoj.
Reĝo Eŭmenes la 2-a (197–159) daŭrigis: Pergamo surloke estis granda potenco, se larĝaskale ĝi estis nura ludilo de Romo. Kiel lojala helpanto de Romo en 190 ankaŭ ĝi venkis kontraŭAntioĥo la 3-a la Granda, kaj per tio akiris novajn teritoriojn ĉe la marbordo. Eŭmenes instigis la Romianojn pri nova milito kontraŭ Macedonio (172-171).Tiel fakte daŭrigis liaj posteuloj, Atalo la 2-a Filadelfo (159-138), Atalo la 3a Filometor Eŭergetes (138-133).Pri la lasta nur famas la fino: pere de sia testamento la Romian Popolon li faris sia heredanto.
Danke al sia riĉo kaj danke al la amo pri artaĵoj de siaj reĝoj, Pergamo fariĝis centro de helenisma kulturo, unu el la plej brilaj urboj de la antikva epoko: multe datemploj, fontanoj,gimnazioj, ktp. La fundamenton por tiu evoluo metis Atalo la 1-a. Li alvenigis multege da artistoj: verkistoj, filozofoj, skulptistoj k.s.
Plej fama estas la grandaAltaro je Zeŭso, kies skulptaĵoj parte konserviĝis. Ĝi estis starigita de Atalo la 1-a memore pri lia venko super la Galatoj (kun bildoj pri la venko de l' Dioj super laGigantoj. La Gigantoj tie ĉi simbolas la Galatojn.
Ankaŭ labiblioteko, kiun fondis Eŭmenes la 2-a, fariĝis famega - rivalo de tiu deAleksandrio.
La granda libro-produktado en Pergamo ankaŭ donis sian nomon al lapergameno, sur kiun multajn librojn oni skribis. Ĉi tie unuafoje oni produktis pergamenon (el besto-haŭto) en tiel larĝa skalo, ke ĝi minacis komplete forpuŝi eĉ lapapiruson.