Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Peonidino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peonidino
Kemia strukturo
peonidino
Tridimensia kemia strukturo de la Peonidino
La peonidino estas unu el la ĉefaj pigmentoj de la floro
Ipomoea purpurea.
Esplorata de ĉinaj biologoj, kiuj analizis la kunrilaton inter la petalkoloro de laPeonioj kaj ĝia komponado deantocianidinoj en 41 kultivaroj.
La beleco de laIpomoea tricolor konfirmas la ĉeeston de peonidinoj.
Kemia formulo
C16H13O6+
CAS-numero-kodo134-01-0
PubChem-kodo441773
Fizikaj proprecoj
Molmaso301,2708 ± 0,0155 g mol−1
Smiles

COC1=C(C=CC(=C1)C2=C(C=C3C(=CC(=CC3=[O+]2)O)O)O)O

GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema06 – Venena substanco
08 – Risko al sano
GHS SignalvortoDamaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝojH225,H301,H311,H331,H351,H370
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP201,P202,P210,P235,P280,P281,P302,P304,P308+313,P312,P312,P340,P352,P370,P378,P403,P405,P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Peonidinopeonidolo estas organika kombinaĵo kiu apartenas al la familio de laantocianidinoj kaj prezentanta grupon deflavonoidoj. Ĝi estas vegetala pigmento tre grava kiu, asociita al laflavonoflavonoloj, donas ekzemple la rozkoloron al certaj kultivaroj dePaeonia lactiflora enĈinio, el kie fontas ĝia nomo. Peonidino ankaŭ ĉeestas en pluraj blufloroj de certaj specioj deIpomoea tricolor.

Proprecoj

[redakti |redakti fonton]

La peonidino partoprenas en la grupo de ses ĉefajantocianidinoj trovataj en plantoj, kune kuncianidino,delfinidino,pelargonidino,malvidino kajpetunidino. En ĉi-familio, ĝi karakteriziĝas pro la ĉeesto de grupiĝo OH en la pozicio 4 de laaromata ringo krom alia grupiĝo metoksila (R-O-CH3) en la pozicioj 3 de la aromata ringo.

Kaŭze de ĝiaflaviliuma nukleo, kiu posedas fortan reakciemon kun la nukleofilaj substancoj, la peonidino estas molekulo relative malstabila, kaj do malfacile troviĝas en ĝia pura formo en la vegetalaj histoj. La aldono de iu sukero en la karbono-3 donas al ĝia strukturo pli grandan stabilecon kaj solveblecon. Ĝenerale, la heterozidoj[1] estigitaj per kondensiĝo de la peonidino kaj unu aŭ pluraj ozoj (eventuale aciklaj) produktas antocianozidojn multe pli stabilajn.

En laboratorio, la substanco estiĝas en ĝia pura formo kiel solido kies koloroj varias inter flavgriza kaj ruĝo-bruna, solvebla enetanolo kaj akvo. Ĝi devas enstokiĝi for de la lumo.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Heterozidoj estas kemiaj substancoj estigitaj per kuniĝo deglucidomolekuloj kaj alia kombinaĵo neglucida.
Portala ikonoPortalo pri Kemio
Ĝermo pri kemio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prikemio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Peonidino&oldid=8818485"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp