Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Penelopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Penelopo
rolulo de helena mitologioRedakti la valoron en Wikidata
VerkoOdiseado
Madness of Odysseus
Heroinoj
Informoj
Seksoina
PatroIkario de Sparto
PatrinoPeriboea
GefratojThoon
Edzo/EdzinoOdiseo
InfanojPoliporthes • Italo (reĝo de la enotroj)Telemaĥo • Arcesilaos
vdr

Penelopo (helene):Πηνελόπη) estas en lagrekamitologio la edzino deOdiseo kaj patrino deTelemaĥo. Ŝiaj gepatroj estasIkario kajPeriboia.

Statuo de Penelopo en laVatikano,Romo

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La nomo devenas verŝajne de lagrekaj vortoj πήνη (pếnê, t.e.teksaĵo) kaj λέπειν (lépein, t.e. disŝiri, senŝeligi).

La rakonto

[redakti |redakti fonton]
Penelopo sursiraorringo el la fino de la5-a jarcento a.K.

Penelopo,spartaprincino, estis vere fidela edzino. Ŝi sciis kiel paciencigi ŝiajn multnombrajn svatiĝantojn dum la foresto de ŝia edzo, dirante, ke unue ŝi devas teksi mortotukon por sia bopatroLaertes. Tamen dumnokte ŝi malteksis ĉion, kion ŝi teksis dumtage. Ŝi faris tion dum tri jaroj, ĝis servistino perfidis ŝin kaj la svatiĝantoj surprizis ŝian noktan adon (Odiseado II 93-110; XIX 134-156).

LaOdiseado finiĝas per la hejmeniro de Odiseo (Penelopo atendadis lin dum 20 jaroj) kaj la punado de la svatiĝantoj. Kiel elturniĝis la geedzoj post tiom longa disesto, oni jam pripensis tion en laantikvo.La Penelopado estas rakonto deMargaret Atwood, kiu el moderna vidpunkto rakontas la vivon de Penelopo (kontraŭe al la Odiseado, kiu rakontas la vivon de Odiseo).

Post la morto de Odiseo Penelopo edziniĝis al lia filoTelegonos, kiun li naskis kun lasorĉistinoCirco dum sia odiseado. Ili kune havis filon,Italos. Penelopo ricevis de Circo la nemorteblecon.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Penelopo&oldid=9081761"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp