Dum la plejparto de la5-a jarcento a.K. estis rivalado inter Ateno kaj Sparto, kio fine eksplodis en longdaŭran militon. La plej proksima kaŭzo estis la interveno de Ateno en kverelo interKorinto kaj Kerkiro (modernaKorfuo). Dum la unua fazo, Sparto ripete invadisAtikon, la regionon kies ĉefurbo estis Ateno. Ateno, kiu posedis potencan mararmeon, atakis la bordojn de laPeloponezo. La rezulto estis ne decidiga, kaj dum421 a.K. la du urboj signis traktaton - la "paco deNikio".
Dum415 a.K. Ateno sendis mararmeon kontraŭSirakuzo,Sicilio sed la afero fiaskis kaj ege malfortigis Atenon. Tio kondukis al la fina fazo de la milito, dum kiu Sparto, aliancano de la persa imperio, instigis ribelojn de anoj de la Atena imperio. Dum404 a.K., la Atena mararmeo estis katastrofe venkita de la spartanoj en la batalo de Aegospotami, kaj la sekvantan jaron kapitulacis Ateno. La Spartanoj estigis en Ateno tiranan registaron de "la tridek". Tamen la oligarkoj estis forpelataj dum403 a.K., kaj oni restaŭris la demokration. Rezulte de la alianco de Sparto kaj laPersa Imperio, dum la sekvantaj jardekoj la persoj grave influis grekajn aferojn.
Per tiel longa milito multaj grekaj ŝtatoj senriĉiĝis. Ateno mem iom reakiris sian potencon kaj influon, tamen neniam ĝis la antaŭa grado. La malfortigo de Ateno kaj Sparto kreis oportunojn por aliaj grekaj ŝtatoj, inkluzive de Makedonio (v.Antikva Makedonio).
Gravan historion pri la milito verkisTucidido, kiu estis atena generalo dum la unua fazo.