Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pekino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon:Pekino (apartigilo)
Koordinatoj:39° 54′ 20″ N116° 23′ 29″ O / 39.90556 °N, 116.39139 °O /39.90556; 116.39139(mapo)
Pekino
ĉine 北京,pinjineBěijīng
Ĉefurbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: 北京
LandoĈinio Ĉina Popola Respubliko
Historiaj regionoj
MetrooMetroo de Pekino
Konataj lokoj
SituoPekino
 - alteco43,5 m s. m.
 - koordinatoj39° 54′ 20″ N116° 23′ 29″ O / 39.90556 °N, 116.39139 °O /39.90556; 116.39139(mapo)
Areo16 808 km² (1 680 800 ha)
Loĝantaro21 893 095 (2020)
Denseco1 302,54 loĝ./km²
ParkojBeihai Parko,Zoologia ĝardeno
Estiĝo3-a jarmilo a.K.
UrbestroYin Yong

(ekde 28-a de oktobro 2022)

ĈefsekretarioYin Li (尹力)
(ekde la 13an de novembro 2022)
HorzonoGMT (UTC+8)
Poŝtkodo100000 -102600
Telefona antaŭkodo+86/10
Aŭtokodoj京A, C, E, F, H, J, K, L, M, N, P
京B (taksio)

京G, Y (antaŭurbe)
京O (polico kaj aŭtoritatoj)
京V (en ruĝa koloro) (milita stabejo, centra registaro)

IHD0.891 —tre alta
ISO 3166-2:CNCN-BJ
Floroj de urboĈina rozo,Krizantemo
Somera olimpikoSomera Olimpiko 2008
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Ĉinio
Situo enkadre de Ĉinio
Situo enkadre de Ĉinio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Beijing
Retpaĝo: www.beijing.gov.cn
Map

Pekino[1][2] (aŭBejĝingo[3][4] aŭ laŭla pinjina metodo de EPĈ -Bejĝjingo;ĉine 北京,pinjine:Běijīng,/pèi.tɕíŋ/ [pejĉing]Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la ĉefurbo de laPopola Respubliko Ĉinio, kaj la politika, diplomatia, financa, ekonomia, eduksistema, esplora, turisma, sporta, trafika kaj kultura centro de la lando, kaj unu el la plej grandaj metropoloj kun internacia influhavo deĈinio.[5] Pekino estas la 15-a laŭ la Listo deMondaj Ĉefurboj.[6]

Laŭ la stato de 2020, ĝi estas la plej loĝata ŝtata ĉefurbo en la mondo kun21,9 milionoj da loĝantoj sur areo de16,4 miloj da kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1 334 loĝantoj/km²[7]. Estante grandurbego, Pekino estas la dua plej granda ĉina urbo laŭ loka loĝantaro postŜanhajo.

Ĝi situas en la nordorienta parto de la ŝtato, malantaŭ la montaroj YànShan (燕山) kaj TàiHángShan (太行山) en la oriento, estas ĉirkaŭita deHebei-provinco kaj najbare deTianjin.

La historio de la urbo havas 3400 jarojn proksimume kaj ankaŭ estis la ĉefurbo dum la dinastiojYuan (元朝),Ming (明朝) kajQing (清朝). Tial ĝi estas unu el la plej antikvaj grandurboj de la mondo, kun historio de pli ol tri jarmiloj. Ĝi ĝuis de strategia loko kiel rezidejo de la imperiestro kaj disponis deurbomuregoj kaj fortikaĵoj. La urbo estas fama pro siaj luksaj palacoj, temploj, parkoj, ĝardenoj, tomboj, muregoj kaj pordegoj.[8] Ĝi havas sep lokojn kielMondajn heredaĵojn de Unesko — nome laMalpermesita Urbo,Ĉiela Altaro,Somera Palaco,Mingaj tomboj,Zhoukoudian, kaj partoj de laGranda Ĉina Muro kaj de laGranda Kanalo de Ĉinio — ĉiuj el kiuj estas popularaj turismaj altiraĵoj.[9] Siheĝŭanoj (kortohejmoj), nome la tradicia domostilo, kaj lahutongoj, nome mallarĝajstratetoj inter siheĝŭanoj, estas gravaj turismaj altiraĵoj kaj estas abundaj en urba Pekino.

Nomo

[redakti |redakti fonton]

北京 (pinjine: Beijing; EPĈ-a metodo: Bejĝjing) signifas "ĉefurbo de la nordo". Tio ankaŭ estas konata kiel mallongigite:, antikv-nome:燕京, aŭ北平 "paco en la nordo"). Esperanta "Pekino" estiĝis laŭ la 15-a regulo el la pola "Pekin", la rusa "Пекин" [Pekin], la germana "Peking", hispana "Pekín" kaj la franca "Pékin", kiuj estas el la prononco de la malnova ĉinlingvo ĝis la komenco de la 18a jarcento.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Antikva epoko

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de Pekino.
Zhoukoudian

La historio de la urbo estas tre antikva, image reiri ĝis pli ol 3000 jaroj malantaŭ. Dum laPeriodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj de labatalantaj reĝlandoj (770 a.K. - 221 a.K.) la reĝado de Ji (蓟国) havis ĝian ĉefurbon kie hodiaŭ troviĝas Pekino.

Dum la dinastiojQin (),Han () kaj dum laperiodo de la tri reĝlandoj, Pekino estis en la norda limo de la imperio. La urbo ŝanĝis la nomon multaj fojoj: Jichéng (蓟城), Yànduo (燕都), Yànjùn (燕郡), Youzhou (幽州) aŭ (涿郡). Dum laDinastio de Tang () nomiĝis Youzhou (幽州).

DumYuan-dinastio (元朝), Pekino fariĝis la ĉefurbo de la granda imperio, nome Dadu (大都).

En la komenco deMing-dinastio (明朝), ekestis la nomo Beiping -北平, kaj tiama ĉefurbo estisNankino. Baldaŭ Yan-reĝo Zhu Di (朱棣) ekkapte fariĝis imperiestro kaj igis Beiping-n kiel ĉefurbon – Pekino. Je la komenco de la jaro 1421, Ming-dinastio ektranslokis sian ĉefurbon de Nankino al Pekino.

Imperiestro Shunzhi deQing-dinastio (清朝) ekestis en Pekino per la sama urbnomo. Tiammanĉuroj rajte loĝis en la interna urbo kajhanoj devige loĝis en la ekstera urbo.

Moderna epoko

[redakti |redakti fonton]

Post 1911,Respubliko de Ĉinio prenisNankinon kiel ĉefurbo, signife: ĉefurbo en la sudo. SamjareĜuan Ŝikai translokis la ĉefurbon en Pekinon. Dum la Beiyang registaro,tramo ekestis en Pekino, ankaŭĈinghŭa Universitato kaj Pekina Universitato.

Je la jaro 1937, Beiping estis okupita deJapana armeo. Ĝi ŝanĝis la nomon kiel Pekino-n. Renomiĝis Beiping post lakapitulaco de Japanio.

Je la 31-a de januaro 1949, generalo deKuomintango Fu Zuoyi kunĈina Komunisma Partio faris la pacan interkonsenton, kaj volonte kapitulacis al la komunisma partio. SekveĈina Liberiga Armeo pace eniris la urbon Beiping. Estis decidita samjare, ke ŝanĝu Beiping-n enPekinon, kiu ekfariĝis la ĉefurbo. Je la 1-a de oktobro 1949,Mao Zedong proklamis la fondon de laĈina Popola Respubliko.

Geografio kaj klimato

[redakti |redakti fonton]

Pekino situas en la nordokcidento deNord-Ĉina Altebenaĵo, najbare deTaihang Montaro kajĜan Montaro. Pekino najbaras kunTianjin, kaj estas kune ĉirkaŭitaj deHebei-provinco, Averaĝa alto super la marnivelo estas je 43.5 m. La riveroĜongdingo fluas tra la urbo en la sudokcidento.

Klimato de Pekino estasmusono de Mezvarma Zono, varmega kaj pluvofta ensomero, frosta kaj seka envintro. Averaĝa temperaturo estas11.5°C. Plej malvarma monato estasNovembro, ekstrema malvarma temperaturo estas ĝis−33.1°C (je la23-a de februaro 1966), ekstrema varmega je43.8°C (je la 15-a de junio 1942).

MonatoJanFebMarAprMajJunJulAŭgSepOctNovDecJaro
Avĝ alta temperaturo [[Celsius|°C]] ([[Fahrenheit|]])1.6 (35)4.0 (39)11.3 (52)19.9 (68)26.4 (80)30.3 (87)30.8 (87)29.5 (85)25.8 (78)19.0 (66)10.1 (50)3.3 (38)17.7 (64)
Avĝ malalta temperaturo [[Celsius|°C]] ([[Fahrenheit|]])-9.4 (15)-6.9 (20)-0.6 (31)7.2 (45)13.2 (56)18.2 (65)21.6 (71)20.4 (69)14.2 (58)7.3 (45)-0.4 (31)-6.9 (20)6.5 (44)
Precipitaĵo mm (colo)2.6 (0.1)5.9 (0.23)9.0 (0.35)26.4 (1.04)28.7 (1.13)70.7 (2.78)175.6 (6.91)182.2 (7.17)48.7 (1.92)18.8 (0.74)6.0 (0.24)2.3 (0.09)576.9 (22.71)
Sunbrilaj horoj204.7198.5237.7251.3290.6276.2230.4230.3215.1229.6193.0192.32,780.2
% Humideco43474948536176797064584958
Fonto:Nacia Meteocentro de ĈinioArkivigite je 2011-09-02 per la retarkivoWayback Machine
Gvata Turo.

Medio

[redakti |redakti fonton]

Pekina medio ofte estas kritikita, ĉefe pro lapoluado elindustrio kaj veturilaj gasoj. Estas oftenebuleto kajpolvo en aero, eĉpolvoŝtormo je la komenco de somero ĉiujare. Laŭ la statistiko deMediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, la ĉina registaro elspezis super 1700 cent milionoj da usonaj dolaroj regi medion de Pekino, inkluzive fermiĝon kaj translokiĝon de entreprenoj kun tro polua rezulto kontraŭ medio; la uzadon deaŭtobusoj funkciigitaj per pura energio denatura gaso kajelektra energio; la barigon por registaraj kaj privataj aŭtoj; malmultekostigon deaŭtobusaj kajmetroaj biletoj; plantadon de arboj ĉirkaŭ Pekino ktp. DumSomera Olimpiko 2008, 20% da sportejoj estis uzintaelektron per utiligebla kajrenoviĝa energio. Per kelkjara klopodo, aerpolua regado de Pekino grande sukcesis.Polva ŝtormo jam ne plu aperas preskaŭ.

Administraj distriktoj

[redakti |redakti fonton]

Striktsence Pekino estas Pekinakvartalo, nome ok distriktoj de Pekina interna urbo inkluzive deĉirkaŭurboj, tamen larĝsence Pekino estas unumunicipo (rekte sub la centra registaro) inkluzive de ĉirkaŭurboj kaj apartenitaj gubernioj.

Nuna Pekino administras dek ses distriktojn kaj du guberniojn.

Antaŭa Pekino enhavis nur Distrikton Dongcheng, Distrikton Xicheng (interna urbo) kaj Distrikton Chongwen, Distrikto Xuanwu (ekstera urbo) en la interno de la dua ĉirkaŭŝoseo. La kvar distriktoj oriente, okcidente, norde kaj sude estis tradiciaj urbaj kvartaloj. Nun ili estas nomite urbocentraj kvartaloj. Sekvante la grandigon de la urbo, multiĝon de loĝantoj kaj rapidan urbigon, multaj gubernioj ĉirkaŭ la urbo jam distriktiĝis, Haidian, Chaoyang kaj iuj ĉirkaŭurbaj regionoj de Pekino fariĝis la urbaj kvartaloj iom post iom, formiĝis tiel nomate 8 distriktoj. Fakte Pekinanoj ankoraŭ opinias, ke Haidian kaj Chaoyang estas ne-interna kvartalo, sed ekstera kvartalo de Pekino. La Pekina kvartalo laŭ la projekto estas en la interno de kvina ĉirkaŭŝoseo

En la 1-a de Julio 2010, Distrikto Dongcheng (东城区) kaj Distrikto Congwen (崇文区) unuiĝas kiel nova Distrikto Dongcheng, Distrikto Xicheng (西城区) kaj Distrikto Xuanwu Distrikto (宣武区) unuiĝas kiel nova Distrikto Xicheng. La urbaj distriktoj ŝanĝis de 8 ĝis 6.

Administraj Distriktoj
Distriktoj de Pekino
antaŭa Distrikto Xicheng -西城区urba distrikto
antaŭa Distrikto Dongcheng -东城区urba distrikto
antaŭa Distrikto chongwen -崇文区urba distrikto
antaŭa Distrikto Xuanwu -宣武区urba distrikto
Distrikto Shijingshan -石景山区urba distrikto
Distrikto Chaoyang -朝阳区urba distrikto
Distrikto Haidian -海淀区urba distrikto
Distrikto Fengtai -丰台区urba distrikto
Distrikto Changping -昌平区
Distrikto Shunyi -顺义区
Distrikto Tongzhou -通州区
Distrikto Daxing -大兴区
Distrikto Fangshan -房山区
Distrikto Mentougou -门头沟区
Gubernio Yanqing -延庆县
Distrikto Huairou -怀柔区
Gubernio Miyun -密云县
Distrikto Pinggu -平谷区

En ĉiu distrikto estas diversajkvartaloj, kielNiujie, kie estas diversajetnoj.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

Laŭ la statistiko de polico, loĝantaro de Pekino estas 1695 milionoj ĝis la fino de 2008, registre je 1204 milionoj, migrante je 491 milionoj. Averaĝa denso estas 1033 km kaj urbe: 22210, proksime antaŭurbe: 5862, malproksime antaŭurbe: 389. Loĝantara naskokvanto de 2005 estas 6.3‰ mortokvanto estas 5.2‰, loĝantara kresko estas 1.1‰.

En Pekino, 56 nacioj estas,Hanoj estas 95.7%, nome 1322.9 milionoj (2000).Hui,manĉuroj kajmongoloj super dek mil.

Beihai Parko
Area kaj Loĝantara Statistikoj en ĉiu distrikto de Pekino (Jarfine de 2007)
Distrikt-nomoAero(km²)LoĝantareRegistre
Urbo Pekino16,410.5416,330,00012,162,468
Distrikto Dongcheng25.34552,000618,118
Distrikto Xicheng31.62665,000773,639
Distrikto Chongwen16.52299,000336,776
Distrikto Xuanwu18.91553,000534,598
Distrikto Chaoyang455.083,001,0001,790,766
Distrikto Fengtai305.801,693,0001,017,894
Distrikto Shijingshan84.32546,000353,676
Distrikto Haidian430.732,814,0002,052,947
Distrikto Mentougou1,450.70270,000240,313
Distrikto Fangshan1,989.54887,000763,593
Distrikto Tongzhou906.28965,000643,348
Distrikto Shunyi1,019.89736,000568,148
Distrikto Changping1,343.54896,000504,341
Distrikto Daxing1,036.32978,000582,626
Distrikto Huairou2,122.62316,000276,296
Distrikto Pinggu950.13424,000396,564
Gubernio Miyun2,229.45449,000429,291
Gubernio Yanqing1,993.75286,000279,534

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Bicikloj

[redakti |redakti fonton]

Pekino delonge estas konata pro la granda nombro dabicikloj sur siaj stratoj. Kvankam la pliiĝo de motortrafiko kreis grandan kvanton da obstrukciĝo kaj biciklouzo malkreskis, bicikloj daŭre estas grava formo de loka transportado. Multaj biciklantoj povas esti viditaj sur la plej multaj vojoj en la grandurbo, kaj la plej multaj el la ĉefŝoseoj havas diligentajn biciklovojojn. Pekino estas relative plata, kio igas bicikladon oportuna.

La pliiĝo deelektraj bicikloj kajelektraj skoteroj, kiuj havas similajn rapidecojn kaj uzas la samajn biciklovojojn, eble kaŭzis reviviĝon en rapida durada transporto. Eblas bicikli al plej multaj partoj de la urbo. Pro la kreskantatrafikŝtopiĝo, la aŭtoritatoj indikis pli ol unu fojon, ke ili volas instigi bicikladon, sed ne estas klare, ĉu ekzistas sufiĉa volo traduki tion en agadon en signifa skalo. La 30an de marto 2019, 6.5 km porbicikla leno estis malfermita, trankviligante la trafikŝtopiĝon interHuilongguan kajShangdi kie ekzistas multaj altteknologiaj kompanioj. Biciklado vidis revigliĝon en populareco spronita per la apero de granda nombro da apo-bazitajpruntbiciklo kiel ekzempleMobike,Bluegogo kajOfo ekde 2016.

Aŭtoj

[redakti |redakti fonton]

Trafiko en Pekino estas disvolviĝinta. Pekino estas la plej granda centro porfervojo,aŭtoŝoseo kajaviado. La urba trafika reto estas relative bonega. La urbaj stratoj svarmas pro la multiĝo de personaj aŭtoj proksime ekde 2000 jaro. Laŭ la statistiko, aŭtoj en Pekino superas 3 milionojn, kaj multiĝas super 10% jare.

Fervojo

[redakti |redakti fonton]
Pekina Stacidomo

Historio pri pekina fervojo longas ĝisQing-dinastio. La plejfrua fervojo estis konstruita de inĝeniero Zhan Tianyou nomeFervojo Pekin-zhangjiakou en 1909. Tiu ĉi estas la unua fervojo konstruita de ĉino mem. Nun en Pekino troviĝas naciaj fervojoj je pli ol 1000 km.

Pekino estas la centro de nacia fervoja reto de Ĉinio. Ĉi-tie renkontiĝasLinio Pekino-Qinhuangdao,Linio Pekino-Harbin,Linio Pekino-Ŝanhajo,Linio Pekino-Kaŭluno,Linio Pekino-Guangzhou,Linio Pekino-Baotou,Linio Pekino-Ĉengde ktp. Ankaŭ interurbafervojoPekino-Tianjin kaj ekspresa fervojoPekino-Ŝanhajo (konstruata). La plejrapida rapideco de plur-unua ekspresa trajno atingas 200–250 km. Ekspresa trajno je 160 km, ordinara rapida trajno je 14–160 km.

Pekino jam fariĝas plej rapida kaj avantaĝa trafika urbo. Nun troviĝas:

  • Pekina Stacidomo
  • Okcidenta Stacidomo de Pekino
  • Suda Stacidomo de Pekino
  • Norda Stacidomo de Pekino.
Metroo de Pekino.

Ankaŭ en la antaŭurbo troviĝas:

  • Changping Stacidomo
  • Huairou Stacidomo
  • Miyun Stacidomo
  • Tongzhou Stacidomo
  • Fengtai Stacidomo
  • Yanqing Stacidomo
  • Huangchun Stacidomo
  • Yizhuang Stacidomo.

Metroo

[redakti |redakti fonton]

Pekino estas la unua urbo kunmetroo en Ĉinio je la 1-a de julio de 1965. Nun estas 9 linioj kaj 228 km longe. Ĝi havas 19 liniojn kaj 561 km longe je 2015 jaroj.

Aviado

[redakti |redakti fonton]
Ĉefurba Internacia Flughaveno de Pekino.

En Pekino estas 5 flughavenoj:Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno,Pekina Daksinga Internacia Flughaveno (civila),[10] Okcidenta Antaŭurba Flughaveno, Nanyuan Flughaveno kaj Lianĝiang Flughaveno (militista).

La ĉefa flughaveno estas Ĉefurba Internacia Flughaveno, kiu estas la unua civila flughaveno post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, kaj kiu havas la plej grandan avidstacian domegon kun viglaj linioj kaj enlandaj kaj internaciaj.

Ŝoseo

[redakti |redakti fonton]

Tutlanda ŝosea reto formas kiel radia formo de Pekino. Multe da naciaj vojoj startas de Pekino.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Pekina financa strato.

Pekino estas unu el la evolu-rapidaj municipaj urbegoj de ĉina ekonomio, ankaŭ la plej evoluinta urbo en Ĉinio por la terciara sektoro. Dum 2007~2008, lamalneta enlanda produkto (MEP-GDP) de Pekino estas la 13-a tutlande. Dum 29 jaroj de 1979 ĝis 2007, MEP de 2007 estas 82,75 obloj kontraŭ la jaro 1978 laŭ absolut-numera komparo; la averaĝa kreska procento de MEP estas 10,4% laŭ komparebla prezo (averaĝa nivelo de tutlanda prezo), superas same tiun de la tuta lando je 9,8%, estas la 9-a tutlande. Ekde 1999, danke al la stimuligo deSomera Olimpiko 2008, MEP de Pekino restis kontinuige 10% da kreska procento, tiu de 1994 je cent miliono, tiu de 2003 trarompis 5 cent milionojn, tiu de 2008 trarompis mil cent milionojn. MEP popersone de Pekino trarompis 5 mil dolarojn (RMB) je 1991, dek mil je 1994, dudek mil je 1999, kvardek mil je 2004, kvindek mil je 2005, sesdek mil je 2008. La totala sumo de MEP de Pekino je 2007 (la fina konfirmita sumo[11])atingis 9 006,23 miliardojn, kreskis je 12,3% kompare kun tiu de lasta jaro, 3,3% por tuta lando.

Pekina CBD Komerca Centro.

La primara sektoro estas je 101,28 miliardoj kaj 1,12%; La sekundara sektoro 2 479,31 miliardoj kaj 27,53%; La terciara sektoro 1 245,68 miliardoj kaj 71,35%; MEP averaĝe de Pekino popersone je 56 044 dolaroj (RMB), la dua tutlande sekvanteŜanhajon. 10 488 miliardoj kaj 63 029 dolaroj (RMB) averaĝe de MEP popersone por 2008 laŭ unuapaŝa kalkulo[12]

Pekino estas unu el gravaj komercaj kaj financaj centroj, inkluzive de kvin ŝtataj bankoj:Ĉina Industria kaj Komerca Banko,Ĉina Konstrua Banko,Ĉina Banko,Ĉinia Disvolva Banko kajĈina Agrikultura Banko. Kaj ankaŭ de aliaj gravaj bankoj kielPostal Savings Bank of China.

Estas en Pekino ankaŭ la ĉefstabejoj de financaj reguligaj organoj de plej gravaj financaj institucioj, kiel laĈina Popola Banko, la Banka Reguliga Komitato, La Valorpapera Reguliga Komitato kaj la Ĉina Asekura Reguliga Komitato.

Aliaj gravaj ekonomiaj instancoj kun sidejo en Pekino estas laĈinia Naftokemia Korporacio,Sinopec, laĈinia Nacia Nafta-Tergasa Korporacio, laĈinia Fervojara Kompanio,State Grid Corporation of China ktp.

Wangfujing estas la plej vigla strato en Pekino.
Zhongguancun estas teknologia nabo en Distrikto Haidian.

Komercaj centroj

[redakti |redakti fonton]

Entreprenoj

[redakti |redakti fonton]

Politiko

[redakti |redakti fonton]
Listo de Pekinaj estroj

Listo de urbestroj

Listo de ĈKP Sekretarioj

  1. 1948-1966:Peng Zhen (彭真)
  2. 1966-1967:Li Xuefeng (李雪峰)
  3. 1967-1972:Xie Fuzhi (谢富治)
  4. 1972-1978:Wu De (吴德)
  5. 1978-1981:Lin Hujia (林乎加)
  6. 1981-1984:Duan Junyi (段君毅)
  7. 1984-1992:Li Ximing (李锡铭)
  8. 1992-1995:Chen Xitong (陈希同)
  9. 1995-1997:Wei Jianxing (尉健行)
  10. 1997-2002:Jia Qinglin (贾庆林)
  11. 2002-nuna:Liu Qi (刘淇)
 

Kulturo

[redakti |redakti fonton]
Nacia Teatro.

Pekino estas kultura urbo fama pro mil-jara historio, ankaŭ kultura centro de moderna Ĉinio.

La personoj de la urbo parolas la pekinan dialekton, kiu apartenas al la mandarena subdivido. Tiu ĉi dialekto estas la bazo de la normigaĈina normlingvo, oficiala lingvo de la Popola Republiko de Ĉinio. Ekster la urbo la personoj uzas aliajn proprajn dialektojn deHebei-provinco.

LaPalaco de Kulturo de la Naciecoj havas muzeon (50 000 ekspoziciaĵoj, konstanta ekspozicio pri la materia kulturo de la etnaj malplimultoj de Ĉinio), bibliotekon (600 000 volumoj), teatron kaj hotelon.

Ankaŭ estas grava diri, ke en Pekino okazis la 89-aUniversala Kongreso de Esperanto en 2004.

ViduNacia biblioteko de Ĉinio.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Famaj verkistoj en Pekino estas jenaj:

Pekina Opero.

Tradiciaj artoj

[redakti |redakti fonton]

Pekino estas unu el kvar antikvaj ĉefurboj de Ĉinio, kiu havas diversajn specialajn popularajn morojn.

Pekina Opero estas tre grava elemento de laĉina kulturo. Ĝi estas kombino de kanto, muziko, dialogo, pentrarto, grimaco,uŝuo, literaturo kaj akrobataĵo.Pekina Opero estas tre ŝatata de pekinanoj. Surstrate, oni hazarde aŭdeblas kadencan Pekinan Operon. Pekina Opero naskiĝis en 1790, antaŭ jam pli ol 200 jaroj. Ĝi kunfandiĝas kun kelkaj lokaj operoj.

Laozihaoo de Pekino

[redakti |redakti fonton]
Muzika Skulpturo Surstrate

Laozihaoo (malnova komercmarko) de Pekino:

  • 全聚德 --Pekina Rostita Anaso restoracio
  • 东来顺—Hŭogŭoo restoracio
  • 都一处 – Restoracio famiĝas pro siaŝaomajo
  • 馄饨侯 --Huntuno (hundun) restoracio
  • 六必居 — Piklojvendejo
  • 同仁堂 – Tradicia Ĉina Medikamento
  • 张一元 — Teovendejo
  • 瑞蚨祥 – Fulardovendejo
  • 内联升 — Ŝuovendejo
  • 盛锡福 — Ĉapelvendejo

Arto

[redakti |redakti fonton]

Arta prezentado en Pekino estas tre glora. Estas centfoje okazigita koncerto, opero, dramo jare.Ĉefaj prezentejoj:

Ĉina Centra Televido

Komunikado

[redakti |redakti fonton]

Multe da stabejoj komunikilaj estas en Pekino.

Gazetaro

[redakti |redakti fonton]

Televido

[redakti |redakti fonton]

Radio

[redakti |redakti fonton]

Turismo

[redakti |redakti fonton]
Granda Muro.

Troviĝas ĉe Pekino 6Mondaj Heredaĵoj de UNESKO, 2 famaj naciaj pejzaĝoj, 1 nacia historia kultura urbo, 1 historia kultura vilaĝo de Ĉinio, 99 tutlandaj gravaj protektitaj historiejoj (inkluzive deGranda Muro kaj Kanalo Pekino-Hangzhou kaj 326 urbaj gravaj protektitaj historiejoj.

Historiaj restaĵoj (pli malpli proksimaj)

[redakti |redakti fonton]
Tian'anmen Placo.
Malnova Domo enHutongo.

Vizitindejoj

[redakti |redakti fonton]

En Pekino troviĝas multe da vizitindejoj:

Hutongoj

[redakti |redakti fonton]

Hutongo (strateto) estas speciala konstruaĵo de Pekino, kun riĉa historio kaj kulturo.

  • Dongjiao Minxiang, la plej longa hutongo
  • Yichi Dajie, la plej mallonga hutongo
  • Lingjing Hutongo, la plej larĝa hutongo
  • Ksiaolaba Hutongo, la plej mallarĝa hutongo
  • Jiuvan Hutongo, la plej zigzaga hutongo

Religio

[redakti |redakti fonton]

Budaismo

[redakti |redakti fonton]

Islamismo

[redakti |redakti fonton]

Katolikismo

[redakti |redakti fonton]

Aliaj kristanaj eklezioj

[redakti |redakti fonton]
  • Preĝejo Gangwashi
  • Preĝejo Zhushikou
  • Preĝejo Kuanjie
  • Preĝejo Haidian
  • Templo Tanzhe
    Templo Tanzhe
  • Preĝejo Wangfujing
    Preĝejo Wangfujing
  • Katolika Preĝejo Xishiku
    Katolika Preĝejo Xishiku
  • Moskeo Niujie
    Moskeo Niujie

Eduko kaj scienco

[redakti |redakti fonton]
La malnova pordego kiu fariĝis simbolo de laĈinghŭa Universitato

Pekino estas la urbo kun plejmulte da universitatoj de Ĉinio.

Aliaj sciencaj institucioj:

Sporto

[redakti |redakti fonton]
Pekina Guo'an Piedpilka Klubo

Somera Olimpiko 2008(dum la 24-a~ la 8-a de aŭgusto 2008)okazis en Pekino. La 4-an de Februaro 2022 okazis en laNacia stadiono de Pekino la malferma ceremonio de laVintra Olimpiko 2022. Pekino estas la unua urbo en la mondo kiu gastigis kaj Someran kaj Vintran Olimpikojn.

Ĉefa sporto por pekinanoj estaskorbopilko kajpiedpilko.

Piedpilko

[redakti |redakti fonton]
  • Viroj: Pekina Guo'an Piedpilka Klubo
  • Virinoj: Pekina Ĉengjian Virina Piedpilka Klubo

Korbpilko

[redakti |redakti fonton]
  • Pekinanasa Korbopilka Klubo
Sportaj Konstruaĵoj de Pekino

Ĝemelaj urboj

[redakti |redakti fonton]

Ĝemelaj urboj de Pekino estas la jenaj urboj[13] (Parizo kajRomo ligiĝas per ekskluziva kontrakto inter tiuj du urboj):[14]

Eŭropo

Afriko

Oceanio

Azio

Norda Ameriko

Suda Ameriko

Pekino kaj Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas de 1981 laPekina Esperanto-Asocio.

En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome enAzio, elĈina Murego al insuloSrilanko. Jen kiel oni montras Pekinon:

Li akompanis Noan tra l'kontinento Nubronda
kaj sekve ili flugas al la grandurbo Pekino,
dum ĉion al li montras la blankebarba poeto:
-Jen vidu la pordegon de l'Imperia Palaco,
la Taj Miaon kaj ĉefturon de l'Ĥano Kublaja,
l'Altaron de l'ĉielo, tie la Ponto majestas
de Marko Polo kun dekdu marmorblokaj arkaĵoj
kaj pordoj de l'Sanktejo de la Budao Klinita.[15]

Esperantistoj de Pekino

[redakti |redakti fonton]
Listo de Pekinaj esperantistoj
 

Aliaj konataj urbanoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Bildgalerio

[redakti |redakti fonton]
La Ĉiela Altaro al la ĉina dioXuanwu

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. PIV
  2. ĈRI radio ankaŭ uzas la formon ekz:[1]Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivoWayback Machine[2]Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivoWayback Machine
  3. [3]
  4. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2022-04-07. Alirita 2016-03-01 .
  5. (cn)[4]Honkongo,Pekino kajŜanhajo ankoraŭ estas la plejgrandaj urbegoj mondecaj
  6. (cn)Vico en la mondo[rompita ligilo]
  7. "Beijing Municipal Bureau of Statistics and NBS Survey Office in Beijing".Arkivigite je 2019-01-23 per la retarkivoWayback Machine Beijing Municipal Bureau of Statistics. 23a de Januaro 2019. Arkivita el la originalo la 23an de Januaro 2019. Alirita la 24an de Januaro 2019.
  8. "Beijing". World Book Encyclopedia. 2008. Arkivita el la originalo la 19an de Majo 2008. Alirita la 7an de Aŭgusto 2008.
  9. 走进北京七大世界文化遗产 – 千龙网 qianlong.com (en simpligita ĉina). 18a de Aŭgusto 2014. Arkivita el la originalo la 29an de Novembro 2014. Alirita la 8an de Februaro 2022.
  10. Ekfunkciis la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno. Arkivita ella originalo je 2022-01-29. Alirita 2022-01-29 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2022-01-29. Alirita 2022-01-29 .
  11. (cn)MEP de Diversregiono Por 2007 (ekstrakta versio) laŭ la Ŝtata Statistika Datumbazo de Ĉinio[rompita ligilo]
  12. (cn)Statistika Bulteno de Nacia Ekonomio kaj Socia Evoluo de Pekino 2008Arkivigite je 2013-11-21 per la retarkivoWayback Machine
  13. (en) Ĝemelaj urboj. Pekina Municipa Urbdomo. Arkivita ella originalo je 2017-07-16. Alirita 2009-12-06 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2018-08-20. Alirita 2009-12-06 .
  14. (fr)Le jumelage avec Rome (la ĝemeleco Parizo-Romo), arkivigite je stato de majo 2009
  15. Abel Montagut,Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993.ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 113.
  16. Beijing Xiangshan ParkArkivigite je 2010-08-13 per la retarkivoWayback Machine

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Ĝeneralaj materialaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Mapo kaj bildoj el satelito

[redakti |redakti fonton]

Turismo

[redakti |redakti fonton]

Fotoj

[redakti |redakti fonton]

Filmetoj

[redakti |redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloBeijingangle.

v  d  r
Plej grandaj urboj laŭ loĝantaro
v  d  r
Aziajĉefurboj
Azio
Bibliotekoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la15-a de aŭgusto 2022 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la monato enNovembro de la jaro2023.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pekino&oldid=9174543"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp