Pedagogio (grekegvidado de infanoj) estis origineedukado de infanoj, nun scienco pri klerigado ĝenerale, do ankaŭ de adoleskuloj kajadoltoj. Ĝi okupiĝas ankaŭ pri edukado de estontajedukistoj.
Pedagogio estas praktika scienco, kiu ne kontentiĝas per observado, sed klopodas aktive ŝanĝi la konstatitajn faktojn. La korpa edukado baziĝas surnatursciencoj (antropologio,biologio,fiziologio), la spirita edukado apogas sin jepsikologio kajsociologio, ĉar homa ido fariĝas vera homo nur per eduko en la homa socio. La homo estas edukata por esti utila al la socio, kiu lin edukis. La psikologio instruas pri la spiritaj kapabloj de homo dum la evoluo laŭ la aĝo kaj laŭ diversaj temperamentoj,intelektoj kajtalentoj, kio necesigas elaste ŝanĝadi lametodojn de la eduko.
La celoj de edukado estas starigitaj per normigaj sciencoj, kielgimnastiko kajhigieno koncerne la korpon, dum la spiriton trejnaslogiko (arto pensi),estetiko (kultivas guston kaj fantazion) kajetiko (instruas la volon kaj moralon). La edukito estu kapabla aktive partopreni enscienco,filozofio,arto,religio,sporto,metio kaj en aliaj sferoj de la homakulturo kaj praktika vivo.
Specialan signifon en la homa edukado havas la parolo kaj kalkulado, sekve ankaŭ lagramatiko kajmatematiko.
Pri la problemoj de edukado okupiĝis jam la antikvaj filozofoj, kielSokrato,Platono kajAristotelo. La verkistoKsenofono postlasis romanonPri la edukiĝo de Kiro, en kiu li priskribis ideale edukitan reganton. En la mezepoko vizitadis lernejon nur knaboj, kiuj intencis fariĝi pastroj, ankaŭ la instruistoj estis klerikoj. La instruado okazis en la latino kaj konsistis ĉefe el studado de klasikuloj.
En labaroko aperis postulo, ke ĉiuj infanoj, knaboj kaj knabinoj, vizitadu lernejon, lernu minimume legi, skribi kaj kalkuli, la instruado okazu en la gepatra lingvo kaj koncernu la naturon kaj la praktikan vivon.Komenio dividis la junaĝon je kvar periodoj po 6 jaroj:
patrina lernejo - beboj (0-6 jaroj) estu instruataj hejme de sia patrino (tial ankaŭ virinoj estu kleraj, ĉar stulta patrino ne povas eduki saĝajn infanojn) pri la bazoj de fiziko (kio estas granda, mola, varma k.s.), astronomio (suno, luno, steloj), gramatiko (kapablo paroli), matematiko (unu, du, multaj) ktp., simple bazon de ĉiuj fakoj, ĉar ĉiuj interrilatas reciproke kaj devas esti instruataj samtempe
elementa lernejo - geknaboj (7-12 jaroj) lernu ĉiujn fakojn je pli alta nivelo, pli detale
mezlernejo - adoleskantoj (13-18 jaroj) lernu ĉion je ankoraŭ pli alta nivelo
altlernejo - junuloj (19-24 jaroj) studu la fakojn je plej alta nivelo por fariĝi majstroj
La deviga instruado almenaŭ en la elementa lernejo estis enkondukita en la 18-a jarcento. Novajn ideojn pri edukado alportis J. J. Rousseau, kiu postulis revenon de la homo al la naturo.