Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La pazifaa grupo estas videbla en centro-malalto.Diagramo montranta la inklinaciojn de la anoj de la pazifaa grupo en funkcio de la grandaj duonaksoj. (la ruĝaj cirkloj montras ladiametrojn de la lunoj)
Lapazifaa grupo estas grupo danaturaj satelitoj de Jupitero kiesretrogradaj orbitoj estas similaj. Tiu grupo ricevis sian nomondePazifao, plej granda satelito de la grupo, kiu entenas 87% el ties maso.
Malsame al laananka kaj al lakarmea grupoj, la pazifaa grupoestas tre disa, rilate al la orbitajinklinacioj (144,5° al 158,3°). Eble tiosignifas, ke la grupo estas tre malnova, kaj dispersiĝis dum la tempo;efikoj deorbita resonanco povus esti perturbintaj la orbitojn. Laŭ iaj studoj,Sinopo (luno) ne estus ano de la grupo, kaj estus sendepende kaptita.
La grupo eble formiĝis pro diseriĝo de kaptita asteroido. Tia kapto necesaske kaptota objekto perdu siankinetan energion[1].Oni hipotezis, ke estinte la jupiteraatmosfero multe pli vastaol hodiaŭ, bremsis, kaj eĉ diserigis preterpasantajn asteroidojn.
Malsamecoj de koloro inter objektoj (Pazifao estas griza, dumKaliro kajMegaklito estas pale ruĝaj)[2] pensigas pri deveno pli malsimpla ol simpla diseriĝo pro alfrapo.
Ĉar Pazifao, ĉefa ano de la grupo, konservas almenaŭ 87% el la maso de la tuta grupo, kaj 99% se Sinopo ne estas grupano, oni povas taksi, ke la kaptita asteroido ne multe disireĝis.
La pazifaa grupo anigasretrogradajn lunojn kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 144,5° kaj 158,8° rilate al la jupitera ekvatoro kaj discentrecojn inter 0,25 kaj 0,43.
Ĉefaj orbitaj ecoj de la eblaj anoj de la pazifaa grupo. La orbitoj de tiaj satelitojestante perturbataj de aliaj satelitoj kaj planedoj, ĉi-tiuj valoroj estas por laepoko de: