Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Paulo Silas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paulo Silas
Persona informo
Naskiĝo30-an de julio1990 (1990-07-30)
en Cearao
Morto30-an de septembro2017 (2017-09-30) (27-jaraĝa)
LingvojportugalaEsperanto
ŜtatanecoBraziloRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoesperantisto(2008–2017)
poetoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Paulo SILAS RODRIGUES SENA (naskiĝis la30-an de julio1990 — mortis en oktobro2017) estis juna esperantista poeto elBrazilo.[1]

Li profesie laboris kiel administra asistanto ĉe laUniversidade da Integração Internacional da Lusofonia Afro-Brasileira (UNILAB) enFortalezo, la ĉefurbo de la brazila ŝtatoCeará. Ĉe la sama universitato li instruis Esperanton, kion li mem lernis en 2008. Li estis tre aktiva membro de la internacia esperantista movado, kontribuante al diversaj publikaĵoj. Interalie al la literatura revuoBeletra Almanako, al la feminisma blogoEgalecen kaj al la porjunulara revuoKontakto. Li ankaŭ estis tre aktiva ĉe siaYouTube-kanalo, kie li publikigis diversajn videojn en kaj pri Esperanto. Aldone al Esperanto, li ankaŭ estis defendanto kaj antaŭenpuŝanto de laindiĝenaj lingvoj de Ameriko, kiel lapapiamenta lingvo. Li ankaŭ kontribuis al la Esperanto-traduko deUbuntu.

Li klarigis en sia poemaroSinmortigo kion li faros. Li mortigis sin enoktobro 2017.

Verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • Indiferento. De la universo ĝis la homo (2014)
  • Sinmortigo (2014).
  • Brazilano laŭleĝe. Esperantisto laŭkonvinke (2015)
  • Transgeneraciaj Kulpoj (2016)

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Paulo Silas. (esperante). Originala Literaturo en Esperanto. Alirita la 26-an de oktobro 2017 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Paulo_Silas&oldid=6722940"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp