Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Paul Verlaine

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Paul Verlaine
Persona informo
Paul Verlaine
Naskiĝo30-an de marto1844 (1844-03-30)
en Metz, Moselle
Morto8-an de januaro1896 (1896-01-08) (51-jaraĝa)
en Parizo
Mortis proNaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perPneŭmonitoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboTombejo Batignolles, 20 (anc. 11)Redakti la valoron en Wikidatavd
Religioateismovd
EtnoFrancojvd
Lingvojfrancavd
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materLycée CondorcetRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboPaul Verlaine
Familio
PatroNicolas Verlaine(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoÉlisa Verlaine(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oMathilde Mauté(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
AmkunuloArthur RimbaudRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojGeorges Verlaine(en)Traduki
 (Mathilde Mauté(en)Traduki)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Alia nomoPauvre Lelian • Pablo de Herlagnèzvd
Okupopoeto
libretisto
verkisto
eseisto
tradukistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoLiteratura aktiveco,poezio kajSimbolismoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1858–vd
 
Honorigoj
Honorigojvd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Paul Marie VERLAINE nomitaPaul Verlaine, esperanteVerleno[1] (naskiĝinta enMetz je la30-a de marto1844 kaj mortinta enParizo je la8-a de januaro1896) estisfrancapoeto, estro de lasimbolisma poezio kaj ladekadenca movado. Li estas konsiderata unu el la plej grandaj reprezentantoj de laFin de siècle en internacia kaj franca poezio.

La familio de Verlaine apartenas al laetburĝaro : lia patro same kiel tiu deRimbaud, estis armea kapitano. Li studis en Parizo kaj fariĝis dungito de la Urbodomo. Li frekventas la parizajnkafejojn kaj salonojn kaj en 1866 kunlaboras en la unuaParnasse contemporain (viduParnasa skolo) kaj publikigas laPoèmes saturniens. Oni tie sentas influon deCharles Baudelaire, dum jam anonciĝas "la strebo al Esprimado, al redonita Sento" (laŭ letero alMallarmé skribita la 22-an de novembro 1866) kiuj karakterizas lian plej bonan poezion. En1869, laFêtes galantes (Galantaj festoj), fantaziaĵoj elvokante la 18-an jarcenton deWatteau, konfirmas ĉi orientiĝon. En 1870 Verlaine edziĝas al Mathilde Mauté por kiu li estas ĵus publikigintaLa Bonne Chanson.

En 1871Arthur Rimbaud aperas en lia vivo kaj perturbas la burĝan komforton en kiu li estis instaliĝinta. Verlaine forlasas sian edzinon kaj sekvas Rimbaud enAnglio kajBelgio. Dum tiu vojaĝo li verkasRomances sans paroles. En 1873 dum disputo inter ambaŭ amantoj li vundas Rimbaud per du kugloj kaj estas kondamnita por dujara mallibero kiun li pasigas enBruselo kajMons. Tie li ekscias ke lia edzino petis kaj atingis ke ili estu "korpe disigitaj". Verlaine tiam konvertiĝas alkatolikismo : el tio fontas lia verkoSagesse (Saĝo). Elkarceriĝinte li denove iras al Anglio kaj sekve alRethel kaj tie instruas.

En1884, li publikigas eseon pri tri « malbenitaj poetoj » (Stéphane Mallarmé,Tristan Corbière,Arthur Rimbaud) kiu kontribuas famigi lin. Kun Mallarmé, li estas konsiderata kiel majstro kaj antaŭulo de lasimbolistaj poetoj kaj de la dekadentoj. De1887, dum li pli kaj pli famiĝas, li enfalas en la plej aĉan mizeron. Liaj lastaj literaturaj verkoj estas pure enspezigaj. En tiu tempo li pasigas sian tempon ĉu en kafejoj ĉu en hospitalo. En1894, li estas kronita« Prince des Poètes » (Princo de la poetoj) kaj ekricevasstipendion. Frue elĉerpita li mortis en Parizo en1896 52-jara. La tagon post lia entombigo, pluraj ĵurnaloj raportas strangan eventon : en la nokto post la entombigo, la statuo de la Poezio je la pinto de laOpero perdis brakon kiu falis kun laliro kiun ĝi tenis precize en la loko kie la funebra veturilo de Verlaine estis ĵus pasinta ...

Chanson d'automneAŭtuna kanto
Les sanglots longs

des violons

de l’automne

blessent mon cœur

d’une langueur

monotone.

Tout suffocant

et blême, quand

sonne l’heure,

je me souviens

des jours anciens

et je pleure.

Et je m’en vais

au vent mauvais

qui m’emporte

deçà, delà,

pareil à la

feuille morte.

Dum ĝeme-sona,

La violona

aŭtuna spir',

Premiĝas koro

De monotona

Sopir'.

Iĝante pala

Ĉe la metala

Horo-sonor',

De l' rememoro

Iras kun ploro

Mi for.

La vento blovas

Kaj for min ŝovas,

Kaj estas mi,

Kiel falinta

Kaj flaviĝinta

Foli'.

Verkoj

[redakti |redakti fonton]

Poezioj

[redakti |redakti fonton]
  • Poèmes saturniens (1866)
  • Les Amies (1867)
  • Fêtes galantes (1869)
  • La Bonne chanson (1870)
  • Romances sans paroles (1874)
  • Sagesse (1880)
  • Jadis et naguère (1884)
  • Amour (1888)
  • Parallèlement (1889)
  • Dédicaces (1890)
  • Femmes (1890)
  • Hombres (1891)
  • Bonheur (1891)
  • Chansons pour elle (1891)
  • Liturgies intimes (1892)
  • Élégies (1893)
  • Odes en son honneur (1893)
  • Dans les limbes (1894)
  • Épigrammes (1894)
  • Chair (1896)
  • Invectives (1896)
  • Biblio-sonnets (1913)
  • Oeuvres oubliées (1926-1929)

Prozaĵo

[redakti |redakti fonton]
  • Les Poètes maudits (1884)
  • Louise Leclercq (1886)
  • Les mémoires d'un veuf (1886)
  • Mes hôpitaux (1891)
  • Mes prisons (1893)
  • Quinze jours en Hollande (1893)
  • Vingt-sept biographies de poètes et littérateurs (aperintaj en "Les Hommes d'aujourd'hui")
  • Confessions (1895)
  • Romances sans paroles, sekvata deCellulairement, Le Livre de poche (2001)ISBN 2-253-16075-X

En Esperanto aperis

[redakti |redakti fonton]

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Paul Verlaine,Correspondance générale : [Tome] I, 1857-1885 (kolektita, prezentita kaj anotita de Michael Packenham).Paris : Fayard,2005. 16 x 24 cm. 1 122 paĝoj.ISBN 2-213-61950-6
  • La samseksemaj erotikaj poemoj de Verlaine estis ĵus reeldonitaj (redaktita kaj alnotita de Steve Murphy, kun pluraj poemoj antaŭe publikigitaj en revuoj sed en neniu kolekto) deHombres, kolekto "Classiques H&O poche", Béziers :H&O, 2005. 10,8 x 17,8 cm. 128 paĝoj.ISBN 2-84547-107-6

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Rete legebas en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. PIV

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Verlaine"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp