Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Paul Lemcke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul Friedrich LEMCKE (naskiĝinta la16-an de septembro 1850 enNordhausen, mortinta la17-an de majo 1909 enZeulenroda) estisgermana armefunkciulo, verkisto kaj regiona politikisto. Edzigis lin en aŭgusto 1876 enMarburg an der Lahn Therese Emilie Helene Becker naskonta la ĝemelojn Ilse kaj Ulrich.

Estante filo de kuracisto li baptiĝis en laNikolao-kirko de Nordhausen. Post frekvento de la gimnazio inter 1859-1868 li fariĝis armea volontulo por unu jaro. Kiel rezerva oficiro deĵoris li en diversaj sekcioj de la soldatara administrado. En 1874 li ekzameniĝis kiel militprovizada sekretario. Pro elstara laboro oni vokis lin al laReĝolando Virtembergo por esti militministra sekretario kaj bibliotekisto kiel ankaŭ ekonomia konsilisto de la generalstaba medicinisto. Inter 1879-1884 estris li la provizadon de la 27-a divizio (2-a Reĝa virtemberga).

Kiam oni ofertis al Lemcke en 1878, ekdeĵori en la ministerio de eksteraj aferoj de laGermana Imperiestra Regno li preferis fariĝi urbestro enFrankenhausen kie li okupiĝis pri regiona historio (ekz. priKyffhäuser, la Ernst-oj el Nordhausen). En januaro 1888 li elektiĝis dua urbestro de Nordhausen. La sekvintan dekon da jaroj respondecis li pri muzeoj kaj intertempe funkciis kiel ĉefurbestro. Pro kvereloj li petis pensiiĝon en januaro 1899 iĝonte en aprilo 1899 unua urbestro de Zeulenroda, en aprilo 1900 eĉ ties ĉefurbestro.

Ĉe liaj funebraj ceremonoj multis honoroj soldataj kaj nesoldataj.

Verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • Geschichte des Freien Reichsstifts und der Klosterschule Walkenried, Bernhard Franke, Leipzig [1909]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Stadtarchiv Nordhausen (eld.):Nordhäuser Persönlichkeiten aus elf Jahrhunderten, Geiger, Horb am Neckar 2009,ISBN 978-3-86595-336-0, p. 180–182

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Paul_Lemcke&oldid=9201802"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp