| Paul Charles William Davies | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Paul Charles William Davies |
| Naskiĝo | 22-an de aprilo1946 (1946-04-22) (79-jaraĝa) en Londono |
| Lingvoj | angla |
| Loĝloko | Glenning Valley |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando Aŭstralio |
| Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono-doktoro de filozofio (–1970) Universitato de Londono |
| Okupo | |
| Okupo | fizikisto universitata instruisto verkisto kosmologo |
| Verkoj | astrobiologio |
| TTT | |
| Retejo | https://cosmos.asu.edu/ |
Paul Charles William Davies (naskiĝis la 22-an de aprilo1946 enLondono,Unuiĝinta Reĝlando) estas anglafizikisto,eseisto kajscienca vulgariganto, fama ankaŭ pro siaj studoj prikosmologio kajastrobiologio.
Paul Charles William Davies magistriĝis ĉeUniversitato-Kolegio de Londono en 1967 kaj akiris poresploran doktorecon en 1970 esplorante ĉe la astronomiaobservatorio de la sama universitato direktita deFred Hoyle. Li estas titolulo de la katedro prinaturfilozofio ĉe la aŭstralia centro porastrobiologio de laUniversitato Macquarie enSidnejo.
Li estis titolulo de katedroj ĉeUniversitato de Kembriĝo, deLondono, deNewcastle upon Tyne kaj deAdelajdo. Liaj esplorinteresoj etendiĝas el laKosmologio al laKvantuma kampa teorio, al laastrobiologio
Ekde2005 li estas direktoro de laSETI (Post-Detection Science and Technology Taskgroup) de la Internacia Akademio deAstrofiziko. Li estas ankaŭ membro de laMicrobes Mind Forum.
Paul Charles William Davies kosmologiscience alproksimiĝas alRoger Penrose kajJohn David Barrow koncerne la rilatojn inter laUniverso kaj laKonscienco. Li profunde esploris iujn el la plej angulplenaj problemoj de la samtempa kosmologio kontribuante senmitigi diversajn tabuojn ĉe scienculoj ĉi-kampaj: la koncepto prisenfino, lateorio de la naturo, la destino de la universo kaj ĝia origino, la apartaj nombraj rilatoj kiuj staras ĉe la bazo de la kosmo kaj de la homa vivo.
Li esploris pri la rolo de lateologia kredo en la priscienca esploro pensigante, ke la “fido” (konvinko) de la scienculoj pri la neŝanĝebleco de lafizikaj leĝoj devenas el la kristanateologio, kaj ke la konfido pri scienco “libera el ĉiu kredo” estas “malkaŝe falsa”: kio provokis hororajn reagojn ĉe diversaj scienculoj, al kiuj li respondis liverante kromajn precizigojn pri siaj konceptoj.
Davies duelis ankaŭ, pro sia teologia kredo, kunRichard Dawkins kiu vidas en Davies danĝeron, pro tiuj tezoj, por la scienco mem.[1]
En siaj esploroj pri la ebla vivo ekstertera, li proponis aliajn novajn metodojn de esploro inokuligante ke la nunaj ĉi-kaze esploristoj proponas metodojn imagante ke la vivotipo de la tero estas ankaŭ tiu de la eventuala astrobiologia vivo (nova formo deantropocentrismo.[2]
En la naturo li vidas aspektojn decelismo
Sian pensadon li resumis tiel:“Ateistoj deklaras ke le leĝoj (naturaj) 'senracie' ekzistas kaj ke la universo estas 'definitive absurda;' kiel scienculo mi trovas ke tio estas 'malfacile akceptebla,' ĉar ne povas manki tereno 'racia senŝanĝa' en kiun la naturo logika kaj orda alfondas siajn radikojn”. (El liaj verkoj).
Li estas aŭtoro de ĉirkaŭ 30 publikigaĵoj, inter kiuj, diversaj el kiuj emantaj al vulgarigado. Sennombras la lingvoj en kiuj legiĝas liaj verkoj. Inter ili:
La talento de Davies kiel priscienca vulgariganto estis premiita enAŭstralio deAdvance Australia Award kajAustralian Museum Eureka Prizes, dum enUnuiĝinta Reĝlando lin honoris laMedalo Kelvin2001 kaj la premio de la Instituto de Fiziko, kaj en2002 laMichael Faraday Prize de laRoyal Society. Pro sia kontribuo al la plej profundaj implicoj de la scienco, al Davies estis alijuĝita lapremio Templeton en1995.