Tiu ĉi artikolo temas pri protestantaj pastroj. Pri la birdo nomita pastoro ekzistas aparta artikoloPastoro (birdo).
jen kiel ekzemplo la estonapastoro Jakob Hurt (1839 – 1907)
Pastoro laŭPIV estaspastro de unu el laprotestantaj eklezioj. La vortoradiko "pastor" venas el lalatina lingvo kaj tie havas la signifon "paŝtisto". Kutime kaj viro kaj virino, post sufiĉa studado kaj specifa trejniĝo, povas fariĝi pastoro.
Multaj eklezioj postulasuniversitatan studon priteologio plus, krom tio, specifan eklezian trejniĝon koncerne la praktikan-teologian flanko de la laboro. Tamen kelkaj protestantaj eklezioj, plej ofte el la pli novtempaj movadoj, postulas nur la propran eklezian trejniĝon.
prizorgi edukadon (precipe koncerne religiajn kaj etikajn temojn) de la membroj de l' loka komunumo
serĉi kie nur eblas jeekumenaj kaj interreligiaj kontaktoj
laŭ loka bezono, prezidi diversajn grupojn aŭ organizaĵojn, ofte ankaŭ ekster eklezia rondo
kunlabori en ĝeneralaj tutlandaj agadoj de etika aŭ religia enhavo
kunlabori ĉe sinoda aŭ alia organiza eklezia laboro
En Protestantismo, la pastoro, estante la plej alta ofico en la eklezio, havas la rajton, interkonsente kun ĉu tutlanda eklezia organizo ĉu la regiona sinodo, ordini novajn pastorojn. Ankaŭ tiusence, la pastoro en protestantaj eklezioj do estas funkcie komparebla je la episkopo en la katolika eklezio.
La du aliaj oficoj en la plimulto de l' protestantaj eklezioj estas kutime:diakono kajpresbitero (kvankam ofte nomatapliaĝulo); tute principe -teologie - ne ekzistas inter ilihierarkio, kvankam laŭfakte, ĉar li havas pli vastan taskaron, la pastoro funkcias kiel la ĉefa el la tri.