Pasteĉo estas la responda termino enEsperanto al la internacia francdevena vortopâté, kiu aludas al pastaĵo farita plej ofte elviando kajhepato aŭ elfiŝo (kvankam estas versiojvegetaranaj el, ekzemple,olivoj aŭ legomoj), kiu serviĝas surtoastoj kielantaŭmanĝo.
Kutime oni prilaboras miksaĵon de viandaĵoj aŭ hepataĵoj fajne aŭ malfajne hakitan, al kio oni kutime aldonasgrason,legomojn,herbojn,spicojn,vinon kaj aliajn ingrediencojn.
En la gastronomiojfranca kajbelga, la pasteĉo povas esti kuirita kun krusto kielkuko aŭpano, kaj tiam oni nomas ĝinpâté en croûte. Fakte, tio estas farĉita kuko. PIV difinas pasteĉon nur tiel kaj identigas ĝin kunpirogo.
Pasteĉo (laŭ PIV) kun ŝinko kaj fromaĝo.
La plej fama pasteĉo estas probablegrashepataĵo (enfrancafoie gras), kiun oni prilaboras el la hepatoj de dikigitajanseroj. La manĝofakuloj kutime preferasfoie gras entier (kompleta grashepato), kiu estas simple grashepato boligita kaj tranĉita, kio teknike ne estas fakte pasteĉo.
EnNederlando,Germanio kajAŭstrio, la pasteĉon de hepato kutime oni prilaboras kielkolbaso boligita, nomataleverworst (nederlande) aŭLeberwurst (germane). Variaĵo estasBraunschweiger (nomata laŭ la urboBraunschweig). Kelkaj el tiuj produktoj havas fine teksturon de viandaĵo malfacile ŝmirebla, kaj ofte oni manĝas ilin en pecoj aŭ rondaĵoj por la interno desandviĉoj. Tiuj variantoj iĝis gravaj produktoj enOrienta Eŭropo kiujn oni bone eksportas.
EnSkandinavio,leverpostej estas variaĵo de la francapâté en terrine prilaborita el porkohepato. Temas pri unu el la malvarmaj pladoj plej popularaj de la regiono, kiun oni konsumas sur pano.
EnRusio kajUkrainio la pladon oni preparas kutime el hepato kaj ĝi estas konata kielпеченочный паштет ["pjeĉjenoĉnij paŝtet"], kvankam oni uzas ankaŭ aliajn viandaĵojn.