Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Passau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Passau
universitata urbo
limurbo
eksterdistrikta urbo de Bavario
urba komunumo de Germanio
Drei-Flüsse-Stadt(en)Traduki
ĉefurbo de distrikto en GermanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
 
Ĝemelurboj
Akita(1984–)
České Budějovice
Montecchio Maggiore
Ljuĝou
Faro
Veszprém
Scurcola Marsicana
Krems
Dumfries
Colonia Tovar(en)Traduki
Cagnes-sur-Mer
Malago
Hackensack(en)Traduki
EferdingRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Poŝtkodoj
94032 • 94034 • 94036 • 94001vd
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro54 401  (2023)[+]
Loĝdenso782 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo48° 34′ N,13° 28′ O(mapo)48.574822913.4609744Koordinatoj:48° 34′ N,13° 28′ O(mapo)[+]
Alto312 m[+]
Areo69,56 km² (6 956 ha)[+]
Passau (Germanio)
Passau (Germanio)
DEC
Situo de Passau

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoPassau[+]
vdr

Passau estas urbo en orientaBavario,Germanio, konata ankaŭ kiella urbo de tri riveroj, ĉar la riveroDanubo ligiĝas tie kun la riveroInn el la sudo, kaj la riveroIlz el la bavaria arbaro en la nordo. La rivero Inn estas pli granda (akvohava) ol la Danubo, sed Danubo estas la pli larĝa kaj donis sian nomon al la rezultanta rivero. Laeksterdistrikta urbo situas en ladistriktaroMalsupra Bavario de lafederacia landoBavario, kaj estas la administra centro de la samnomadistrikto Passau, al kiu la urba teritorio mem tamen ne apartenas. Fine de decembro 2022 la urbo havis 53 907 loĝantojn.

La loĝantaro de Passau estas ĉirkaŭ 50.000. Proksimume 8.000 estas lernantoj ĉe launiversitato de Passau. La universitato estis fondita en la malfruaj1970-aj jaroj. Ĝi estas la posteulo de la antikvaInstituto por Katolika Studado. Ĝi estas konata en Germanio por siaj institutoj deekonomiko,juro,komputiko kaj kultura scienco.

Turismo en Passau fokusas pleje sur la tri riveroj, la malnova katedralo (nomata "La Kupolo de Passau") kaj "La Malnova Urbo". Multaj riveraj krozadoj sur la Danubo komenciĝas ĉe Passau. Estas ankaŭ biciklada vojeto laŭ la tuta vojo alVieno. Passau estas ankaŭ notinda por siagotika kajbaroka arkitekturo.

En laTraktato de Passau (1552), reĝoFerdinando la 1-a, reprezentante la imperiestronKarlo la 5-a, sekuris la konsenton de la protestantaj princoj meti la demandon pri religio aldieto. Ĉi tio kondukis al laPaco de Augsburg en1555.

Passau estis antikvaRoma kolonio nomataBatavis,latine "por laBatavi". LaBatavi estis antikva ĝermana tribo menciata ofte de klasikaj verkistoj. Ili estis regule ligataj kun la Suebiaj marodantoj, laHeruli.

Famuloj

[redakti |redakti fonton]

En Passau mortis hungarasubministroÖdön Miklós.Petrus Passaviensis, episkopo, konstruigis la unuan ponton transDanubo. Inter 1233 kaj 1250 episkopisRüdiger von Bergheim. Naskiĝis en la kvartalo Hals la fama eldonistoFriedrich Pustet.Anna Elisabeth Rosmus helpis esploradi la rolon de multaj samurbanoj dumnacisocialismo. Naskiĝis en Passau la historiisto kaj benediktanoMichael Filz.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Passau&oldid=8667276"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp