Malneta versio
| Pasporta Servo | ||
|---|---|---|
| gastiga servo retejo libera programaro | ||
| Komenco | 1974vd | |
| Fondinto(j) | Rubén Feldman Gonzálezvd | |
| Lingvoj | ||
| Retejo | Oficiala retejo | |

Pasporta Servo estasgastiga servo. Ĝi estas grava Esperanta servo kaj por multaj homoj la kialo por eklerniEsperanton. Ĝi eldonas adresaron de homoj el la tutamondo, kiuj proponas al posedantoj de ekzemplero de tiu listo (kiuj ankaŭ devas scii Esperanton) gasti en iliaj hejmoj senpage. En2008 estas en Pasporta Servo 1225 gastigantoj en 90 landoj. Komparu kun multlingvaBeWelcome (80 000 membroj) kaj anglalingvaCouchSurfing (2 000 000 membroj).

La gastigantoj elektas, kiom da tranoktadoj kaj kiom da gastoj ili akceptas, kaj povas enmeti diversajn komentojn pri siaj interesoj, deziroj kaj apartaj kondiĉoj (ekz. "neniuj fumantoj", "junuloj bonvenas" k.s.).
La gastigantoj ĝuas akcepti homojn de diversaj landoj, kaj la gastoj ĝuas resti senpage. Krome, gastoj sentas sin bone ĉar la gastigantoj povas helpi ilin pri transportado, ekkoni la lokon k.t.p. Plej bone, gastoj kaj gastigantoj povos interkomunikiĝi facile per Esperanto.
La adreslibro Pasporta Servo estas eldonaĵo deTutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La unua ideo pri la tiel nomata "Programo Pasporto" aperis en 1966, kaj estis propono deRubén Feldman González elArgentino. Pasporta Servo laŭ la nuna sistemo aperis unuafoje en1974, kun 40 gastigantoj, sub gvido deJeanne-Marie Cash elFrancio. Ambaŭ pionirojdaŭre estas gastigantoj de Pasporta Servo. Inter1995 kaj2008 ĝia kompilanto estisDerk Ederveen.
En2008, la estraro de TEJO anoncis lanĉon de novainterreta versio de Pasporta Servo[1] kiu sekvu la evoluon de similaj servoj kielCouchSurfing aŭHospitality Club (ankaŭ la papera libro tamen pluekzistos). Ĉe CouchSurfing, kvankam servo ĉefe anglalingva, preskaŭ 500 membroj indikas almenaŭ komencan scion de Esperanto. La nova Pasporta Servo estis programita kaj dezajnita deJoan Català,valencia esperantisto, kiu sekve dum mallonga tempo ankaŭ administris la paĝaron, kiu ekfunkciis en marto 2009 sub la nomoPasporta Servo 2.0 kaj estis oficiale inaŭgurita dum la65-a IJK enLiberec'. Post periodo de serĉado de nova respondeculo, finfineAlexandre Baudry,volontulo de TEJO en2009-2010, dum kaj post sia volontula periodo iom post iom transprenis la taskon de la ĉefa kompilanto de la libra formo de Pasporta Servo kaj prizorganto de ties nova interreta formo. Estis li kiu estris aperigon de la papera adreslibro de la jaro2011, aperinta maljam en aŭgusto. Tamen, en2012 papera adreslibro ne aperis entute, kaj estraranoSergeo Tyrin ne sukcesis evoluigi la projekton. En marto2013 laestraro de TEJO nomumis sian ĝeneralan sekretarionPaweł Fischer-Kotowski la nova respondeculo pri Pasporta Servo kaj antaŭvidis aperon de plia adreslibro, sed denove ne pli frue ol en aŭgusto.[2]
La ĉi-sekvaj datumoj iom varias, ĉar en kelkaj jaroj oni transprenis la antaŭajn gastigantojn sen ŝanĝoj, en aliaj oni forigis tiujn, kiuj ne respondis.

| Jaro | Gastigantoj sume | Landoj | Fonto |
|---|---|---|---|
| 1974 | 39 | 19 | [3] |
| 1975 | 98 | 33 | [4] |
| 1976 | 180 | 40 | [5] |
| 1977 | 240 | 40 | [6] |
| 1978 | 297 | 41 | [7] |
| 1979 | 320 | 44 | [8] |
| 1980 | 360 | 48 | [9] |
| 1981 | 412 | 48 | [10] |
| 1982 | 477 | 48 | [11] |
| 1983 | 561 | 50 | [12] |
| 1984 | 689 | 51 | [13] |
| 1985 | 600 | 53 | [14] |
| 1986 | 700 | 53 | [15] |
| 1987 | 796 | 53 | [16] |
| 1988 | 900 | 58 | [17] |
| 1989 | 904 | 53 | [18] |
| 1991 | —[klarigu] | 59 | [19] |
| 1992 | 891 | 60 | [20] |
| 1993 | 906 | 72 | [21] |
| 1995 | 812 | 71 | [22] |
| 1996 | 784 | 68 | [23] |
| 1998 | 871 | 75 | [24] |
| 1999 | 945 | 76 | [25] |
| 2000 | 1075 | 76 | [26] |
| 2001 | 1161 | 80 | [27] |
| 2002 | 1231 | 83 | [28] |
| 2003 | 1286 | 80 | [29] |
| 2004 | 1227 | 79 | [30] |
| 2005 | 1364 | 89 | [31] |
| 2006 | 1320 | 92 | [32] |
| 2007 | 1294 | 89 | [33] |
| 2008 | 1225 | 90 | [34] |
| 2010 | 1450 | 91 | [35] |
| 2011 | 1089 | 90 | [36] |
| 2017 | 974 | 81 | [37] |
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priesperanto. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
: