Pasko estas ankaŭ iafoje uzata por la nomo de la juda festoPesaĥo - vidu ĉepentekosto. Fakte, la kristana Pasko devenas de la hebrea festo (kvankam kun malsama signifo) kaj eĉ la vorto Pasko, en Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj, devenas de la hebrea vortopesaĥ (pasa'aramee).
Pesaĥo komenciĝas la vesperon de la 14-a tago deNisano, unu el monatoj de lahebrea kalendaro. Ĉar Nisano komenciĝas pernovluno enmarto, la 14-a tago estasplenluno. Do la kristanoj festas Paskon la unuan dimanĉon post la unua printempa plenluno. Tiu elekto estis oficiale sankciita dum launua koncilio de Niceo (325).
Antikve, parto de la kristanoj festis Paskon en la sama tago de la komenco de Pesaĥo (ne ĉiam dimanĉe), sed tiu kutimo malaperis en la 4-a jarcento (kelkajn jardekojn post la unua koncilio de Niceo).
Ĉe la okcidentaj eklezioj, la plej frua dato por Pasko estas la22a de marto kaj la plej malfrua la25a de aprilo; ĉe la ortodoksaj eklezioj Pasko povas okazi eĉ en majo.
La kalkulado de Pasko instigis la inventon de lakristana erao kaj la gregoria kalendaro.
Lakatolika eklezio tradicie festas Paskon dum la nokto inter la sabato kaj la dimanĉo - kvankam la Paska dimanĉo estas ankaŭ granda festo.
La noktameso komenciĝas per la rito de la fajrbeno. Ĉiuj lumoj en la preĝejo estas estingitaj kaj - kutime ekster la preĝejo - la pastro benas grandan lignan fajron. El la fajro oni ekflamigaspaskan kandelegon kaj el la kandelego oni ekflamigas la kandelojn de lafideluloj, kiuj reeniras la malluman preĝejonprocesie. Tuj poste oni kantas aŭ legas la kantonExsultet (Ĝoju).
Preparo de la fajrbeno antaŭ la pordo de pola preĝejo
La meso enhavas plurajn legaĵojn el la Biblio. Prefere, oni celebrasbaptojn dum la paska nokto, sed, se ne estas baptoj, minimume oni renovigas la baptajn promesojn. La nokta meso de Pasko estas la unua okazo post laSankta Ĵaŭdo por lakonsekro de lahostio.
Ankaŭ multaj el laprotestantaj eklezioj celebras similan diservon dum la nokto antaŭ la Paska dimanĉo. Tiu diservo ofte komenciĝas per la fajrrito kaj la kantoExsultet kaj eĉ pli ofte enhavas plurajn legaĵoin el laBiblio; la detaloj tamen estas malsamaj.
En la plimulto de laortodoksaj eklezioj aparta diservo estas celebrata antaŭ la fajrrito. Dum la "sankta fajro" estas kunpartigata inter la fideluloj, en la malluma preĝejo, oni kantas laTroparion.
La tradicio manĝi ŝafidon dum la paska tagmanĝo devenas de la hebrea tradicio. Por la kristanoj ĝi estas nur nedeviga tradicio kaj memorigas alJesuo, kiel Ŝafido de Dio (VdAgnus Dei.
LaPaska leporo en tradicia kutimaro de pluraj eŭropaj kaj nordamerikaj kulturoj estas fikcialeporo, kiu antaŭpasko kolorigas kokinajnovojn kaj kaŝas ilin en ĝardenoj.
Donaciovojn estas tre antikva tradicio. Ekzemple, ĝi estas atestata ĉe la antikvajPersoj kajEgiptoj. EnAfriko troviĝis strutaj dekoraciitaj ovoj faritaj antaŭ 60mil jaroj[1].
La kristanoj (eble ekde la unuaj jarcentoj, eble ekde laMezepoko) vidis la ovon kiel simbolon de Jesuo reviviĝonta en la tombo, ĉar la ovo aspektas senviva ŝtono sed enhavas vivantan kokidon, kaj komencis donaci ĝin paske.
Sendube dum la Mezepoko komenciĝis la tradicio dekoracii ovojn. La riĉuloj dekoraciis ilin per oro aŭ arĝento; la malriĉuloj simple boligante ilin kune kun herboj aŭ floroj. Baldaŭ ekis eĉ tute artefaritaj, grandvaloraj ovoj.
En la orienta Eŭropo aperis (dum la 16-a jarcento?) la tradicio kolorigi la ovojn per ruĝa farbo, celanta la sangon de Kristo. Ovoj kolorigitaj per pluraj farboj estas kutimaj en multaj landoj.
Nuntempe, la plej kutimaj ovoj ne plu estas kokaj, sed ĉokoladaj, kaj kutime enhavas "surprizon".
Por aūdi la papojn Johano Paūlon la 2-an, Benedikton la 16-an, Franciskon bondeziri al la mondo okaze de la paskaj kaj kristnaskaj festojhttp://www.ikue.org/menuo_urbietorbi.html[rompita ligilo]