Muzikapasiono estas la muzikigo de labibliapasiono-teksto, kiel ĝi estas fiksita en unu el laevangelioj.
La prezentado de la pasionhistorio laŭ la kvar evangelioj okazis en la mezepoka kaj poste romkatolika eklezio dum laSankta Semajno laŭliturgia ordo[1], kiu poste en la evangela tradicio ankaŭ povis esti malkompaktigita kaj pli kaj pli komencis koncentriĝi sur la Sanktan Vendredon:
Tago | Pasiono-evangelio en la mezepoka kaj katolika eklezio[2] | Pasiono-evangelio en ladresdena kastelopreĝejo ĉe Heinrich Schütz[3] | Pasionoj ĉe Johann Sebastian Bach en Lepsiko |
---|---|---|---|
Judica (5-a dimanĉo de la Karesmo) | Evangelio laŭ Mateo -Mateopasiono (1666) | ||
Palmodimanĉo (6-a dimanĉo de la Karesmo) | Evangelio laŭ Mateo | Evangelio laŭ Lukaso -Lukaspasiono (1653) | |
Mardo en la Sankta Semajno | Evangelio laŭ Marko | ||
Merkredo en la Sankta Semajno | Evangelio laŭ Lukaso | ||
Sankta Vendredo | Evangelio laŭ Johano | Evangelio laŭ Johano -Johanopasiono (1666) | Mateopasiono (1729),Markopasiono (1731) kajJohanopasiono (1724) |
La tradicio de prezentado de biblia pasiono estis institucio kadre de la pasionliturgio, kiu komencis kaj estas dokumentita jam en la 5-a jarcento. Komence nur unu kleriko recitis la evangelion sur la pasiontono antaŭvidata por tio. Plej malfrue en la 13-a jarcento oni disdonis la liturgian pasionrecitadon sur pluraj personoj.
Kutime tri klerikoj dividis inter si la recitadon: malalta voĉo prezentis la vortojn de Kristo ("vox christi"), mezalta voĉo la rolon de la rakontanto resp. evangeliisto ("vox evangelista") kaj alta voĉo finfine la ceterajn personojn, kiuj nomiĝas laŭ la latinasolilokventoj (solodeklamantoj). Ankaŭ la ĥoroj de la apostoloj, judoj, ĉefpastroj, servistinoj, malsinceraj atestantoj kaj soldatoj - laŭ la latinaturba (aro, homamaso) - apartenas al tio. Manskribaĵo el Modena de la malfrua 15-a jarcento surmontras je pasionoj la diferencigon en virajn kaj virinajn rolojn[4]:
Voĉregistro | biblia rolo | prezentata far[5] |
---|---|---|
f | Kristo | pastro |
c' | evangeliisto | diakono |
f' | solilokvento /turba | subdiakono |
c - c' - e' | trivoĉaturba-ĥoro (unuan fojon en Füssen, proksimume 1450) | |
f | Judaso (vira voĉregistro, unuafoje Modena, fine de la 15-a jarcento) | |
f' | servistino (virina voĉregistro, unuafoje Modena, fine de la 15-a jarcento)[6] |
En la 15-a jarcento al la komenco de la prezentado paŝas enkonduko (introitus,praefatio), sed ankaŭ finala dankpreĝo (conclusio,gratiarum agimus). Ĉi tiu plej malnova speco de liturgia pasiono konserviĝis ĝis en la 19-a jarcento[7].
Jam en antaŭreformacia tempo estas observeblaj muzikaj pliampleksigoj kaj pliriĉigoj de la liturgia prezentado, kiuj transpaŝas la kutiman pasionotonon kaj ĝiajn formulojn el lagregoria ĉanto. Precipe laturbae estis kompletigitaj per plurvoĉaj realigaĵoj por distingigi ilin de la kantadoj de la unuopaj personoj. Ekde la mezo de la 15-a jarcento la voĉoj de la tri realigantaj pastroj kuntrafiĝis en la kvint-kvart-vespero. La du figuroj de la "malsinceraj atestantoj" komencas kanti duvoĉe.
Ĉi tiun praktikon ankaŭMartin Luther plejparte tiel transprenis en lareformacia epoko por la evangelaj diservoj. Martin Luther tamen volis limigi la prezentadon de ĉiuj kvar pasionoj dumpase de la tempo sur du aŭ unu. Luther ankaŭ admonis, "ke oni ne kantu la pasionojn ne je la labortagoj de la Sankta Semajno, ĉar temas pri labortagoj"[8].
Por atingi pluan striktigon,Johann Bugenhagen kreis en 1526 tiel nomatanpasionharmoniaĵon, do eltiraĵo el tekstkompilaĵo, nomata ankaŭevangeliharmoniaĵo[9]. PosteJohann Walter komisiite far Luther adaptis la tradician kantmanieron al la germana lingvo. Ne individuan komponadon, sed nur la transformadon de la malnova latina pasiono en la germanan lingvon intencis la reformaciaj teologoj kaj muzikistoj.Kurt von Fischer konstatis, ke "ankoraŭ en la 16-a kaj frua 17-a jarcentoj la pasionaj muzikigoj de evangela kaj katolika deveno preskaŭ ne estas dise rigardeblaj kaj kompreneblaj. En la liturgiaj pasionoj de ambaŭ konfesioj ĉiam la komuna - oni hodiaŭ povus diri: la ekumena - havis decidan gravecon"[10].
Sekve de la reformacio ekestis la tipo de protestantaĥoralpasiono per tio, ke ekzemple la ĥoraĵoj de la pasiono de Walter estis nov-priverkataj (ekz. farJakob Meiland 1567, 1568 kaj 1570). Tamen ĉi tiun ĥoralpasionon nun oni prefere nomasresponsoria pasiono. Pluaj nomoj estasdrama pasiono, sed ankaŭscena pasiono[11].
Rigarde la pasionojn de Heinrich SchützOtto Brodde diras ankaŭ pri la tipo derecitativa pasiono[12]: La pasionoj de Schütz estas "ne nur kulmino de la recitativa pasiono, sed samtempe fina punkto de ĝia historio. La recitativaj pasionoj ekestintaj post Schütz estas tiel klare kopiecaj, ke ili ne estas komparebla kun liaj".
Por diferencigi: La responsoria pasiono kaj la recitativa pasiono malsamas en tio, ke la unu tipo estas ligita al la gregoria ĉanto, al la tiel nomatapasiontono, dum kiam la tipo kreita far Heinrich Schütz jam plejparte liberiĝis de la devigoj de la gregoria ĉanto kaj formis liberajnrecitativojn[13]. "Entute, la unuvoĉeco de Schütz estas organika sintezo el ĥoralaj elementoj kaj libere inventita recitativa melodiaro, absolutediatona unuvoĉeco, kiu kontraŭas al ĉiu modeleca kaj formula konduto, finfine muzike transformita metamorfozo de la parolmelodio"[14].
Kutime oni tiam distingas inter responsoriaj resp.motetaj pasionoj, kiuj nure muzikigas la netan biblian tekston, kaj "oratoriaj", de Günter Massenkeil iom pli akre nomata "koncerta", kiuj povas enhavi parentezojn de aliaj tekstoj (ĥoraloj k.a.) aŭ instrumentajn partojn.
La responsoriaj pasionoj de Johann Walter estis disvastigitaj en la mezgermana spaco tamen dum la tuta 17-a jarcento kaj foje eĉ multe pli poste. Ekzemple lia pasiono estas menciita en Lepsiko en 1716, en Merseburg eĉ ankoraŭ en 1741[15].
El la ĥoralpasiono evoluis la tipo detrakomponita pasiono, en kiu la tuta teksto de la pasiono estas plurvoĉe, kvazaŭ motetece trakomponita[16]. Tio signifas: ankaŭ la voĉo de Kristo kaj de la evangeliisto eksonas plurvoĉe. Escepte enkondukon kaj finalan kantaĵon tamen nur la biblia teksto estas aŭdebla. La unua pruvo de ĉi tiu formo devenas deLongeval.
Aliaj aŭtoroj diras je ĉi tiu tipo prifigura pasiono, kiu ankaŭ proksimas alpasionomoteto[17]. Krome enkondukiĝis la nociomoteta pasiono[18]. La florepoko de la trakomponita pasiono tamen daŭris nur mallonge kaj troviĝas fakte nur en la epoko de lakontraŭreformacio.
Germanaj protestantaj pasionoj tiatipaj devenas de Joachim a Burck, Leonhard Lechner kaj Christoph Demantius.
El la koncerta pasiono evoluis laoratoria pasiono, dooratorio, kiu laŭkomponas la biblian pasionhistorion, sed je tio ankaŭ interplektas eksterbibliajn tekstelementojn aŭ sakralan lirikon. Tio jam estas observebla ekz. ĉe Thomas Selle en 1642. Selle enigis en sian Johano-pasionon interludojn, kiuj havas kontemplan funkcion. Krome li aldonas instrumentojn. Johann Sebastiani siaflanke aldonas "por veki pli grandan devotecon variajn versojn el la kutimaj ekleziaj himnoj" en la Mateo-pasionon, kiun li komponis en 1672, nome plurvoĉajn movimentojn deJohann Eccard[19]. Lernanto de Schütz Johann Theile enmetis je 1673 en sian Mateo-pasionon instrumentajnritornelojn kaj kantariojn[20].
La oratoria pasiono do entute distingiĝas per liberaj enigaĵoj, kiuj interrompas la fluon de la biblia teksto. distingiloj estas lasekorecitativo por la evangeliisto kaj la solilokventoj, aliras la kontinuo-orgeno (plejofte portebla orgeno) kaj la arĉbaso[21]. En la akompanrecitativo tamen la vortoj de Kristo ekz. en la Mateo-pasiono de Bach, sed ankaŭ jam ĉe Johann Theile kaj en la Mateo-pasiono de Johann Valentin Meder, ricevas por distingado arĉakompanaĵon. Kontemplaj dakapo-arioj, sed ankaŭ ariozo same kiel ĥoraĵoj kaj ĥoraloj baziĝantaj sur libera poeziaĵo pliriĉigas la verkon.
Tiu ĉi tipo estas ĉefe alordigebla al la epoko de la lutera ortodoksismo.
Lapasiona oratorio tamen jam etendiĝas en la epokon de lapietismo. Kutime en la pasiona oratorio ne plu aperas biblia teksto, sed ankoraŭ nur libera poeziaĵo pri la pasiono de Jesuo[22]. Kiel tekstopoeto elpaŝisBarthold Heinrich Brockes, kiu inspiris multajn komponistojn al pasionaj oratorioj.Carl Heinrich Graun unuafoje en 1755 prezentis sian pasionan oratorionDer Tod Jesu ĉeKantakademio je Berlino. La verko daŭre konserviĝis en la koncertprogramoj. La Kantakademio dum jardekoj prezentis la verkon kiel sanktvendreda muziko, ĝis kiam ĝi post la remalkovro de la pasionoj de Bach estis anstataŭata per tiuj.
Inter ĉiuj grupoj tamen ekzistas limaj kaj transiraj formoj[23]. Ankaŭ ne ĉiam estas facile transigi la diferencigojn de la muzikscienco, kiu ĉefe servis por la klarigo kaj enordigo de verkoj el la 15-a ĝis 18-a jarcentoj, sur la verkojn de la 20-a kaj 21-a jarcentoj.
Heinrich Schütz distingiĝas per tio, ke li verkispasiono-historiojn, kiuj escepte enkondukon kaj finalon ne toleras interrompon de la biblia teksto.
La pasiono estas ankaŭ prezentebla per la stilrimedoj deduonopero:
Plej ofte el religio-pedagogia intereso muzika priverkado de la pasionotemo okazas ankaŭ en infantaŭga formo: