Pasiono estas, enkristanateologio, termino uzata por la eventoj kaj suferoj – fizikaj, spiritaj, kaj mensaj – deJesuo dum la horoj antaŭ kaj dum lia juĝado kaj ekzekutado surkruce. LaKrucumo de Jesuo estas centra evento por la kristana kredaro.
La rakonto de la Pasiono estas en laBiblio, en laEvangelio laŭMateo, ĉapitroj 26 al 27, laŭMarko ĉirkaŭ 14-15, laŭLuko ĉirkaŭ 22-23, kajJohano ĉirkaŭ 13-19.
Laetimologiaj originoj de la vorto estas la greka verbo πάσχω (pasĥō), nome suferi,[1] el libreroj kiel laMateo 17:12 (kaj paralelaj teksteroj ĉeMarko kajLuko) kaj ĉeAgoj, 1:3. Lalatina vortopassio[2] estas uzata alude al la krista morta sufero en laVulgato. La termino unuafoje aperis en tekstoj de la 2a jarcento precize por priskribi la penojn kaj suferojn de Jesuo en tiu kunteksto. La vortopasio ekde tiam prenis pli ĝeneralan aplikon kaj nun priskribas ankaŭ la rakontojn prikristanaj martiroj.
La terminoAgonio de Jesuo estis pli specife aplikata al laAngoro en la Ĝardeno (grekaagon) nome preĝado fare de Jesuo antaŭ sia aresto enGetsemano; simile kiel ĉepasiono, ankaŭ la terminoagonio etendiĝis al stato mensa.