Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Paseroformaj birdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Paseroformaj birdoj
Ekde la supra dekstra angulo laŭ la direkto de la horloĝo: Ploceus velatus, Cinnyris osea, Blua garolo, Dompasero, Granda paruo, Griza korniko.
Ekde la supra dekstra angulo laŭ la direkto de la horloĝo:Ploceus velatus,Cinnyris osea,Blua garolo,Dompasero,Granda paruo,Griza korniko.
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Subklaso:NeornitojNeornithes
Passeriformes
Linnaeus, 1758
Subordoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Passer domesticus

Paseroformaj estasordo debirdoj, kiu inkludas pli ol duonon de ĉiuj birdospecioj. Foje konataj kielripozbirdoj aŭ, eĉ, malpli taŭge, kielkantobirdoj, la paseroformaj formas unu el la plej diversaj teraj ordoj devertebruloj: kun ĉirkaŭ 5,093specioj[1], ĝi estas preskaŭ duoble tiom varia, kiom la plej granda ordo demamuloj, laRonĝuloj.

La nomo "paseroformaj" devenas dePasser domesticus, lascienca nomo de latipa specioPasero – kaj de lalatina terminopasser por laPaseroj kaj similaj etaj birdoj.

Origino kaj evoluo

[redakti |redakti fonton]

La evolua historio kaj rilatoj inter la paseroformaj familioj restis sufiĉe misteraj ĝis ĉirkaŭ la fino de la20-a jarcento. Multaj paseroformaj familioj estis grupigitaj kune surbaze de morfologiaj similaĵoj kiuj, kiel oni supozas lastatempe, estas la rezulto dekonverĝa evoluo, kaj ne de proksima genetika rilato. Ekzemple, latrogloditedoj de norda hemisfero, tiuj deAŭstralio, kaj tiuj deNovzelando aspektas tre similaj kaj kondutas ankaŭ simile, kaj tamen apartenas al tri apartaj branĉoj de la familiarbo de la paseroformaj; ili estas tiom nerilataj kiom eblas ene de la Paseroformaj.

Multe da priserĉado restas nefarita, sed antaŭeniro enmolekula biologio kaj plibonigitapaleobiogeografio montras pli kaj pli klaran bildon de la originoj kaj evoluo de la paserinoj. Nuntempe oni supozas, ke la unuaj paseroformaj evoluis enGondvano iam en laPaleogeno, eble ĉirkaŭ laMalfrua Paleoceno antaŭ ĉirkaŭ 60–55milionoj da jaroj (mya). La komenca disiĝo okazis inter laTyranni, laPasseri, laEurylaimides kaj laAkantisitedoj, kiuj eble evoluis dum mallonga periodo (kelkaj milionoj da jaroj). La Paseroformaj ŝajne forevoluis el tre proksimaklado de "preskaŭpaseroformaj" kiuj enhavus birdojn kiel laPegoformaj kaj laKoracioformaj.[2]

Iom poste, granda disradiado de formoj okazis for de laAŭstralia kontinento: laPasseri aŭ kantobirdoj. Plej granda branĉo de la Passeri, "paseredoj", aperis ĉu kiel frata grupo de la bazaj stirpoj kaj korvedoj ("Corvida"), aŭ pli verŝajne kiel subgrupo de tiu, kaj profunde etendiĝis alEŭrazio kajAfriko, kie estis pli posta eksploda disradiado de novaj stirpoj. Tio verŝajne estigis tri plej grandajn stirpojn de paseroformaj enhavantajn ĉirkaŭ 4,000 speciojn, kiuj aldone al la klado de korvedoj kaj al multnombraj malgrandaj stirpoj formas la nuntempan diversecon de kantobirdoj. Okazis vastabiogeografio miksado, kun nordaj formoj revenantaj suden, sudaj formoj translokiĝantaj norden ktp.

Fosiliaj trovaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Plej fruaj paseroformaj
Osteologio de ripozbirdoj, ĉefe de ostoj de membroj, estas tre diagnoza.[3] Tamen, la informo pri fruaj fosilioj estas malmulta, ĉar la unuaj Paseroformaj estis ŝajne de la eta grando de nuntempo kaj ties delikataj ostoj ne konserviĝis bone. Estas specimenoj F20688 kaj F24685 de la Kvinslanda Muzeo elMurgon,Kvinslando klare rekoneblaj kiel paseroformaj; ili reprezentas du speciojn ĉirkaŭ 10 kaj 20 cm longajn kaj de ĉirkaŭ 55 mdj, ĉeFrua Eoceno.[4] Tre simila grupo, laZigodaktiledoj (nomitaj tiele pro siazigodaktila alproksimiĝo al ripozbirdoj) sendepende disvolviĝis je la sama tempo – kaj eble el tre parencaj prauloj – en teritorioj borde deNorda Atlantiko, kiu tiam havis nur du trionojn de la nuna amplekso.

Ĝis la malkovro de la aŭstraliaj fosilioj, oni supozis, kePalaeospiza bella elpriaboniaj kuŝejoj deFlorissant (Malfrua Eoceno, ĉirkaŭ 35 mdj) estis la plej antikva konata paseroforma. Tamen, ĝi estas nune konsiderata nepaseroformapreskaŭpaseroformaj.

ElBathans ĉe la riveroManuherikia enOtago,Novzelando,MNZ S42815tarsometatarso de birdo similgranda alTuio kaj kelkaj ostoj de almenaŭ unu specio de birdo similgranda alTiekeo estis ĵus priskribita. Tiuj datiĝas el Frua alMeza Mioceno (19-16milionoj da jaroj).[5]

Masklo desuperba menuro (Menura novaehollandiae). Tiu tre primitivakantobirdo montras fortanseksan dimorfismon, kun partikularaapomorfa ceremonia plumomontrado ĉe maskloj.

Moderna kono pri la interrilatoj inter vivantaj paseroformaj (vidu lalisto de familioj sube) sugestas, ke la lasta komuna praulo de ĉiuj vivantaj Paseroformaj estis eta arbarbirdo, probable kun fortika vosto[6] kaj ĝeneralan grizecan koloron, sed eble kun markitaseksa dimorfismo. La lasta trajto ŝajne perdiĝis kaj reevoluis multfoje ĉe kantobirda evoluado sole, se konsideri ties distribuon inter la nunaj stirpoj: la komuna praulo de la paseredoj ekzemple estis preskaŭ certe ne markite dimorfa se konsideri ke tiu trajto estas tre rara inter la stirpoj en baza evoluo de tiuj, sed tre komuna inter la plej junaj kladoj de paseredoj, laPasseroidea; aliflanke inter la plej bazaj Passeri estas konsiderinda nombro de stirpoj forte dimorfaj kiel la tre antikvajMenuredoj kiel ĉe multaj inter laMeliphagoidea kajCorvoidea. Seksa dimorfismo estas ankaŭ nekomuna en laAkantisitedoj kaj elstara ĉe kelkaj suboscinoj kiel laPipredoj kaj laKotingedoj.

Fruaj eŭropaj paseroformaj
En Eŭropo, ripozbirdoj ne estas tro nekomunaj en la fosiliaj trovaĵoj de laOligoceno antaŭen, sed plej parto estas tro fragmentecaj por pli certa klasigo:

  • Wieslochia (Frua Oligoceno de Frauenweiler, Germanio)
  • Paseroforma gen. kaj sp. nedet. (Frua Oligoceno de Luberon, Francio) – suboscino aŭ baza[7]
  • Paseroformaj gen. kaj spp. nedet. (Malfrua Oligoceno de Francio) – kelkaj taksonoj de suboscino kaj oscino[8]
  • Paseroformaj gen. kaj spp. nedet. (Meza Mioceno de Francio kaj Germanio) – bazaj?[9]
  • Paseroformaj gen. kaj spp. nedet. (Sajóvölgyi Meza Mioceno de Mátraszõlõs, Hungario) – almenaŭ 2 taksonoj, eble 3; almenaŭ 1 probable de Oscinoj[10]

Wieslochia estis eble ne membro de iu nuna subordo. La fakto ke ne nur la Passeri etendiĝis multe pli trans la regiono de origino pruviĝas de nedeterminitaEŭrilaimedoj el FruaMioceno (apenaŭ 20 mdj) deWintershof,Germanio, kaj la subsocino nedeterminita de Malfrua Oligoceno el Francio listita supre. La moderna diverseco de la genroj de paseredoj estas konata ĉefe el la Malfrua Mioceno antaŭen kaj eĉ en laPlioceno (ĉirkaŭ 10–2 mdj).

Amerikaj fosilioj
EnAmeriko, la informo pri fosilioj estas eĉ pli malmulta antaŭ la Pleistoceno, el kiuj kelkaj ankoraŭ vivantaj familioj de suboscinoj estas dokumentitaj. Krom la nedeterminebla MACN-SC-1411 (Frua/Meza Mioceno de Santa Cruz Provinco,Argentino),[11] formortintaj stirpon de ripozbirdoj oni priskribis el la Malfrua Mioceno de Kalifornio, Usono: laPalaeoscinedoj kun la ununura genroPaleoscinis."Palaeostruthus" eurius (Plioceno de Florido) probable apartenas al nuna familio, plej verŝajne kielpaseroidea.

Sistematiko kaj taksonomio

[redakti |redakti fonton]
Barboparuo,Panurus biarmicus, verŝajne estas la plej enigma inter la paseroformaj birdoj: neniuj ĝiaj vere proksimaj parencoj estas identigitaj.

Dekomence, laKorvedoj kaj laPaseredoj estis klasitaj kiel "parvordoj" en lasubordoPasseri; laŭ la kutima praktiko detaksonomio, ili, probable, povus esti difinitaj kielinfraordoj. Kiel oni origine supozis en lataksonomio de Sibley-Ahlquist, ili enhavis, respektive, la plej grandansuperfamiliojn nomeCorvoidea kajMeliphagoidea kaj malgrandaj stirpoj, kaj la superfamiliojnSylvioidea,Muscicapoidea kajPasseroidea.

Tiun aranĝon oni konsideris ege simpligita de multe pli ĵusa reserĉado. Ekde la mezaj 2000-aj jaroj, estis publikitaj dekoj da studoj, kiuj klopodas sukcese solvi lafilogenezon de ladisbranĉiĝo de la paseroformaj. Ekzemple,Corvida en la tradicia senco estis tre hazarda kunigo de fruaj aŭ malgrandaj stirpoj de paseroformaj birdoj de laMalnova Mondo, ĝenerale el la regiono deAŭstralio,Novzelando kajWallacea. La Passeri aliflanke povas iĝi monofiletika per movo de kelkaj ĉirkaŭaj familioj, sed la "pura" aranĝo kun tri superfamilioj iĝis tiom pli kompleksa, ke estas necerte, ĉu en la estonteco la fakuloj subtenos ĝin.

Grandaj familioj "rubotaksonaj" kiel lasilviedoj kaj latimaliedoj iĝisparafiletikaj kaj oni rearanĝas ilin. Kelkaj taksonoj rezultis reprezenti tre diferencajn stirpojn kun malmultaj specioj kaj sekve oni formis novajn familiojn, kelkaj el ili – kiel laHihibirdo deNovzelando kaj laBarboparuo deEŭraziomonotipaj kun ununura vivanta specio.[12]. Ŝajnas probabla, ke nur en laPasseri, nombro de etaj stirpoj estos eventuale agnoskita kiel distingaj superfamilioj. Ekzemple, laregoledoj konsistigas ununuran genron kun malpli ol 10 specioj nuntempaj, sed ŝajne estis inter la unuaj stirpoj de ripozbirdoj kiuj diverĝis kiel grupo disvastigita traEŭrazio. Oni ne trovis partikularajn proksimajn parencojn laŭ la studioj de la vivantajPasseri, kvankam oni supozas, ke ili povus esti proksimaj de kelkaj grupoj de tropika Azio malbone studitaj. Traktado de lasitedoj,trogloditedoj, kaj ties proksimaj parencoj kiel distinga subfamilio nomeCertioidea estas pli kaj pli konsiderata ĝusta; same oni povus eventuale apliki al laParida familio kaj ties proksimaj parencoj.

Tiu procezo daŭras kaj la aranĝo povas ankoraŭ ŝanĝiĝi. Tamen, estus precedenco ĉe nereferencitaj konfliktaj traktadoj en artikoloj pri familioj, genroj kaj specioj.

Naturaj kladoj

[redakti |redakti fonton]

La subordojTyranni kajPasseri estas frataj kladoj. La subordoAcanthisitti estas la pli praa.[13][14][15].

Passeriformes

Acanthisitti




Tyranni



Passeri




Taksonomia listo de la familioj de paseroformaj

[redakti |redakti fonton]
Ino (maldekstre) kaj masklo deRiflobirdotītitipounamu (Acanthisitta chloris), unu el la 2 survivantaj specioj deAkantisitedoj.

Tiu listo estas en taksonomia ordo, lokigante rilatajn speciojn aŭ grupojn apude unu de alia. La subdividoj dePasserida ankoraŭ bezonas aktualigon de la libroHandbook of the Birds of the World,[16] bazita sur plej modernaj kaj komprenigaj studoj.[17] Oni faru aktualigon se necese.

Pri aranĝo de familioj

[redakti |redakti fonton]

La familioj estas lokitaj laŭ nekutima sekvenco. Ĉar multaj relokigoj okazis ekde ĉirkaŭ 2005 kaj ankoraŭ ne okazis definitiva aranĝo. La nuna sekvenco estas klopodo konservi multe de la tradicia sekvenco dum oni donas prioritaton al taŭgaj rilatoj inter la diversaj familioj.

SubordoAcanthisitti

[redakti |redakti fonton]
Ĉielarka pito (Pitta iris), tre malhela grundovivanta birdo kun brilaj kolormakuloj, kiel plej parto dePitedoj.

SubordoTyranni

[redakti |redakti fonton]

Suboscines

  • Infraordo Eurylaimides – Malnovmondajsuboscines (aŭ Larĝbekajsuboscines). Probable separata subordo.
Orkapa manakino (Pipra erythrocephala)
Bruatrikorno (Atrichornis clamosus), unu el la plejpleziomorfajPasseri.

SubordoPasseri

[redakti |redakti fonton]

Kantobirdoj aŭoscines

  • Bazaj Passeri – la plej antikvaj veraj kantobirdoj, endemismaj enAŭstralio. Foje konsiderataj superfamilio "Menuroidea".
  • Superfamilio Meliphagoidea – ĉefe insektomanĝantoj kaj nektarovoraj, distribuo centrita ĉe Aŭstralo-Melanezia mondoregiono etendiĝanta al ĉirkaŭaĵoj, ĉefe la Pacifiko.
Novholanda mielmanĝulo (Phylidonyris novaehollandiae)
    • Maluredoj: fetrogloditoj, emutrogloditoj kaj herbotrogloditoj
    • Dasiornitedoj: bridobirdoj. Iam en Akantizedoj.
    • Akantizedoj: makistrogloditoj, akantizoj kaj gerigonoj
    • Melifagedoj: mielmanĝantoj
    • Meliphagoideaincertae sedis (necerte)
      • Pardalotedoj: pardalotoj. Iam en Akantizedoj, povus esti inkludataj en Melifagedoj.
      • Acanthorhynchus: . Kutime inkluditaj en Melifagedoj; povus esti konsiderataj kielmonotipa familio se ankaŭ Pardalotedoj estas konsiderataj validaj.
  • SuperfamilioCorvoidea – tre diversa grupo de tutmonda distribuo, sed ĉefe en la Aŭstralazia mondoregiono kaj ĉirkaŭaĵoj. La plej malnova vere tutmonde sukcesa grupo de paserinoj, ili inkludas inter ili tiujn kiuj ŝajne estas la plej inteligentaj kaj spektaklaj de la ordo.
Masklo dehihibirdo (Notiomystis cincta) montrantekonverĝan evoluon kun mielmanĝantoj.
Flavkrona gonoleko (Laniarius barbarus:Malakonotedoj)
LaHavaja korvoʻalala (Corvus hawaiiensis) estas preskaŭformortinta; nur kelkaj dekduoj da birdoj survivas en kaptiveco.
    • Corvoideaincertae sedis (necerte)
      • Vireolanius:laniovireoj. Kutime inkluditaj en Vireedoj, eble monotipa familio,
      • Erpornis:Erpornizo. Iam enYuhina (Passerida:Timaliedoj); eble monotipa familio, eble enVireedoj.
      • Koluricinkledoj: laniturdoj. Ofte inkluditaj en Pakicefaledoj sed eble agnoskeblaj kiel subfamilio almenaŭ.
      • Cinklosomatedoj: vipobirdoj kaj aliaj. Enhavas la birdojn de laPsofodedoj sed povus esti parafiletika. Almenaŭ kelkaj specioj apartenas al Pakicefaledoj se Falkunkulenoj ne estas konsiderataj kiel diferenca familio.
      • Falkunkuledoj: Falkunkulo kaj aliaj. Kutime inkluditaj en Pakicefaledoj; povas esti diferenca familio aŭ merĝintaj en Cinklosomatedoj aŭ Psofodedoj.
      • "Pitohuedoj":pitohuoj. Kutime inkluditaj en Pakicefaledoj sed ŝajnas pli proksimaj al la Orioledoj kaj plej taŭge konsiderataj diferenca familio inkludanteOreoica kaj eble aliajn Pakicefaledojn amplekse konsiderate.
      • Melampitta: melampitoj. Du tre strangaj birdoj de neklara sistematiko; la monofilio de la genro estis longe disputita. Eble baza posteulo de la Monarkedoj, eble propra familio.
Masklo deOrkapa serikulo (Sericulus chrysocephalus,Ptilonorinkedoj)
  • Passeri (ĉefe "Corvida")incertae sedis (necerte)
La etajRegoloj (Regulus regulus) apartenas al malgranda sed tre distinga stirpo dePasseri.

InfraordoPasserida

[redakti |redakti fonton]

[18]

Abisena hirundo (Cecropis abyssinica), montranteapomorfon de ties antikva sed tre progresa stirpo.
Ermita turdeto (Catharus guttatus), kiel multajMuscicapoidea fortika kajkripta birdo kun kompleksa voĉo.
  • SuperfamilioCerthioidea - trogloditoj kaj aliaj. Foje inkluditaj en Muscicapoidea.
Brunkapa sito (Sitta pusilla).Sitoj povas grimpi malsupren kapantaŭen.
    • Trogloditedoj: trogloditoj, 88 specioj
    • Polioptiledoj: polioptiloj, 20 specioj
    • Sitedoj: sitoj, 28 specioj
    • Tikodromedoj: Tikodromo (1 specio): Tradicie lokitaj kiel subfamilio de la sitoj kaj pli rare de la certioj, sen certiga studo ĝis nun. Plej bone konsiderata monotipa familio, almenaŭ por tuje.
    • Certiedoj: Certioj, 11 specioj, inkluzive Salporno.
    • Salpornitedoj: Salporno. Provizore lokitaj ĉi tie. Ofte konsiderataj subfamilio de la Certedoj.
  • SuperfamilioMuscicapoidea – ĉefe insektovoroj, preskaŭ tutmonda distribuo centrita en Malnovmondaj tropikoj. Unu familio estasendemia de Ameriko. Preskaŭ malesta (escepte enmetoj) el la aŭstralia mondoregiono. Kutime sufiĉe fortika konsiderinte sian grandon, estas tre malhelaj kaj senkoloraj, kvankamSturnedoj estas komune irizaj aŭ koloraj. Seksa dimorfismo ofte malesta, foje tre markita.
    • Mimedoj: mokbirdoj,Katbirdo kaj toksostomoj, 34 specioj
    • Sturnedoj:Sturnoj kaj ebleRabdornitedoj. 123 specioj. Lokigo de la lasta en Muscicapoidea ŝajnas bone, sed inkludo en Sturnedoj bezonas konfirmon; eble distinga familio Rabdornitedoj.
    • Bufagedoj: bovoplukuloj. 2 specioj. Iam kutime inkludita en Sturnedoj.
    • Turdedoj:turdoj kaj aliaj. 172 specioj. Monofilio bezonas konfirmon.
    • Muŝkaptuledoj: Muŝkaptuloj kaj ruĝgorĝuloj. 332 specioj. Monofilio bezonas konfirmon.
    • Cinkledoj:cinkloj, 5 specioj.
  • SuperfamilioPasseroidea – ĉefe herbomanĝantoj, inkludante multajn semomanĝantojn, kun preskaŭ tutmonda distribuo centrita en laPalearkto kaj Ameriko. Tre alta proporcio de koloraj kaj tre alte posedantoj de seksa dimorfismo.
Tiu masklo (dekstre) kaj ino deGuldia fringo (Erythrura gouldiae), ...
... kaj tiuOrverda tanagro (Tangara schrankii), multajPasseroidea estas tre koloraj.
    • Passeroideaincertae sedis (necerte)
  • Passeridaincertae sedis (necerte) - Sufiĉe bazaj Passerida, plej ol kiuj ŝajne konsistigas kelkajn etajn sed distingajn stirpojn kiuj povus esti konsiderataj superfamilioj. Plej partoj loĝas en Azio, Afriko kajNordameriko.
    • Panurus: Barboparuo. Rilato enigma. Iam en "Paradoksornitedoj", povus esti inkludita en Sylvioidea kiel monotipa familio Panuredoj aŭ eĉ konsistigi la plej etan superfamilion de paserinoj.
    • Eble superfamilio Paroidea – titmice and allies. Povus esti inkluditaj en Sylvioidea.
      LaBlua paruo (Cyanistes caeruleus) kaj siaj parencoj restas for de laSylvioideasensu lato.
    • Eble superfamilio Bombycilloidea – bombiciloj kaj aliaj. Inkluditaj en Muscicapoidea se Sittoidea/Certhioidea ne estas konsiderataj distinga superfamilio.
    • Eble superfamilio "Dicaeoidea" – sunbirdoj kaj florplukuloj. Povus esti inkluditaj en Passeroidea.
    • Eble monotipa superfamilio N.N.
      • Promeropedoj: sugarbirdoj. Povus esti inkluditaj en Passeroidea.

Familioj laŭ alfabeta ordo

[redakti |redakti fonton]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  • Alström, Per; Ericson, Per G.P.; Olsson, Urban & Sundberg, Per (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea.Mol. Phylogenet. Evol.38(2): 381–397.COI:10.1016/j.ympev.2005.05.015
  • Barker, F. Keith; Barrowclough, George F. & Groth, Jeff G. (2002): A phylogenetic hypothesis for passerine birds: taxonomic and biogeographic implications of an analysis of nuclear DNA sequence data.Proceedings of the Royal Society269(1488): 295-308.COI:10.1098/rspb.2001.1883PDF plena tekstoArkivigite je 2008-05-11 per la retarkivoWayback Machine
  • Barker, F. Keith; Cibois, Alice; Schikler, Peter A.; Feinstein, Julie & Cracraft, Joel (2004): Phylogeny and diversification of the largest avian radiation.Proceedings of the National Academy of Sciences101(30): 11040-11045.COI:10.1073/pnas.0401892101PDF plena tekstoArkivigite je 2008-03-09 per la retarkivoWayback MachineSupporting informationArkivigite je 2008-06-25 per la retarkivoWayback Machine
  • Beresford, P.; Barker, F.K.; Ryan, P.G. & Crowe, T.M. (2005): African endemics span the tree of songbirds (Passeri): molecular systematics of several evolutionary 'enigmas'.Proceedings of the Royal Society272(1565): 849–858.COI:10.1098/rspb.2004.2997PDF plena tekstoArkivigite je 2017-05-06 per la retarkivoWayback MachineElektronika apendico[rompita ligilo]
  • Boles, Walter E. (1997): Fossil Songbirds (Passeriformes) from the Early Eocene of Australia.Emu97(1): 43-50.COI:10.1071/MU97004
  • Cibois, Alice; Slikas, Beth; Schulenberg, Thomas S. & Pasquet, Eric (2001): An endemic radiation of Malagasy songbirds is revealed by mitochondrial DNA sequence data.Evolution55(6): 1198-1206.DOI:10.1554/0014-3820(2001)055[1198:AEROMS]2.0.CO;2PDF plena tekstoArkivigite je 2006-05-21 per la retarkivoWayback Machine
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie, D. (eds.) (2003):Handbook of the Birds of the World (Vol. 8: Broadbills to Tapaculos). Lynx Edicions.ISBN 84-87334-50-4
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie, D. (eds.) (2004):Handbook of the Birds of the World (Vol. 9: Cotingas to Pipits and Wagtails. Lynx Edicions).ISBN 84-87334-69-5
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie, D. (eds.) (2005):Handbook of the Birds of the World (Vol. 10: Cuckoo-Shrikes to Thrushes. Lynx Edicions).ISBN 84-87334-72-5
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie, D. (eds.) (2006):Handbook of the Birds of the World (Vol. 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers). Lynx Edicions.ISBN 84-96553-06-X
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie, D. (eds.) (2007):Handbook of the Birds of the World (Vol. 12: Picathartes to Tits and Chickadees). Lynx Edicions.ISBN 978-84-96553-42-2
  • Dickinson, E.C. (ed.) (2003):The Howard and Moore complete checklist of the birds of the World (3a eldono). Christopher Helm, London.ISBN 0-7136-6536-X
  • Ericson, Per G.P. & Johansson, Ulf S. (2003): Phylogeny of Passerida (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial sequence data.Molecular Phylogenetics and Evolution29(1): 126–138COI:10.1016/S1055-7903(03)00067-8PDF plena tekstoArkivigite je 2016-04-12 per la retarkivoWayback Machine
  • Gál, Erika; Hír, János; Kessler, Eugén & Kókay, József (1998-99): Középsõ-miocén õsmaradványok, a Mátraszõlõs, Rákóczi-kápolna alatti útbevágásból. I. A Mátraszõlõs 1. lelõhely [Middle Miocene fossils from the sections at the Rákóczi chapel at Mátraszőlős. Locality Mátraszõlõs I.].Folia Historico Naturalia Musei Matraensis23: 33-78. [Hungara kun angla resumo]PDF plena teksto
  • Gál, Erika; Hír, János; Kessler, Eugén, Kókay, József & Márton, Venczel (2000): Középsõ-miocén õsmaradványok a Mátraszõlõs, Rákóczi-kápolna alatti útbevágásból II. A Mátraszõlõs 2. lelõhely [Middle Miocene fossils from the section of the road at the Rákóczi Chapel, Mátraszõlõs. II. Locality Mátraszõlõs 2].Folia Historico Naturalia Musei Matraensis24: 39-75. [Hungara kun angla resumo]PDF plena teksto
  • Hugueney, Marguerite; Berthet, Didier; Bodergat, Anne-Marie; Escuillié, François; Mourer-Chauviré, Cécile & Wattinne, Aurélia (2003): La limite Oligocène-Miocène en Limagne: changements fauniques chez les mammifères, oiseaux et ostracodes des différents niveaŭ de Billy-Créchy (Allier, France) [The Oligocene-Miocene boundary in Limagne: faunal changes in the mammals, birds and ostracods from the different levels of Billy-Créchy (Allier, France)] [Franca kun angla resumo].Geobios36(6): 719–731.COI:10.1016/j.geobios.2003.01.002 (HTML resumo)
  • Johansson, Ulf S. & Ericson, Per G.P. (2003): Molecular support for a sister group relationship between Pici and Galbulae (Piciformes sensu Wetmore 1960).Journal of Avian Biology34(2): 185–197.COI:10.1034/j.1600-048X.2003.03103.xPDF plena tekstoArkivigite je 2018-10-04 per la retarkivoWayback Machine
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri).Zool. Scripta35(2): 149–186.COI:10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • Lovette, Irby J.& Bermingham, Eldredge (2000):c-mos Variation in Songbirds: Molecular Evolution, Phylogenetic Implications, and Comparisons with Mitochondrial Differentiation.Molecular Biology and Evolution17(10): 1569–1577.PDF plena teksto
  • Mayr, Gerald & Manegold, Albrecht (2006): A Small Suboscine-like Passeriform Bird from the Early Oligocene of France.Condor108(3): 717-720. [Angla kun hispana resumo]DOI:10.1650/0010-5422(2006)108[717:ASSPBF]2.0.CO;2HTML resumo
  • Manegold, Albrecht; Mayr, Gerald & Mourer-Chauviré, Cécile (2004): Miocene Songbirds and the Composition of the European Passeriform Avifauna.Auk121(4): 1155–1160. [English with Spanish abstract]DOI:10.1642/0004-8038(2004)121[1155:MSATCO]2.0.CO;2Senbilda HTML plena tekstoArkivigite je 2006-06-26 per la retarkivoWayback Machine
  • Noriega, Jorge I. & Chiappe, Luis M. (1991): El más antiguo Passeriformes de America del Sur. Presentation at VIII Journadas Argentinas de Paleontologia de Vertebrados ["The most ancient passerine from South America"]. [Spanish] Abstract inAmeghiniana28(3-4): 410.Google Books plena teksto
  • Noriega, Jorge I. & Chiappe, Luis M. (1993): An Early Miocene Passeriform from Argentina.Auk110(4): 936-938.PDF plena tekstoArkivigite je 2008-12-17 per la retarkivoWayback MachineDjVu plena tekstoArkivigite je 2010-08-05 per la retarkivoWayback Machine
  • Roux, T. (2002): Deux fossiles d'oiseaux de l'Oligocène inférieur du Luberon ["Two bird fossils from the Lower Oligocene of Luberon"]. [Franca]Courrier Scientifique du Parc Naturel Régional du Luberon6: 38–57.
  • Trevor H. Worthy; Tennyson, A.J.D.; Jones, C.; McNamara, J.A. & Douglas, B.J. (2007): Miocene waterfowl and other birds from central Otago, New Zealand.Journal of Systematic Palaeontology5(1): 1-39.COI:10.1017/S1477201906001957 (HTML resumo)

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Ernst Mayr, "The Number of Species of Birds",The Auk, Volumo 63, Numero 1 (Januaro, 1946), p.67. Arkivita ella originalo je 2012-09-01. Alirita 2008-11-19 .
  2. Johansson & Ericson (2003)
  3. Vidu ekzemple. Boles (1997), Manegoldet al. (2004), Mayr & Manegold (2006)
  4. Boles (1997)
  5. Worthyet al. (2007)
  6. La lasta komuna praulo de ĉiuj kantobirdoj havis tre verŝajne tre longan voston. Vidu del Hoyoet al. (2003, 2004).
  7. Specimeno Av 504 de la muzeo deSenckenberg. Ebena dekstra mano de paseroforma eble 10 cm longa. Se suboscine, eble pli proksima al laKotingedoj ol al laEŭrilaimedoj: Roux (2002), Mayr & Manegold (2006)
  8. Huguenetet al. (2003), Mayr & Manegold (2006)
  9. Specimenoj Av 487-496;SMNS 86822, 86825-86826;MNHN SA 1259–1263 de la muzeo deSenckenberg:tibiotarsus restaĵoj de eta, eble baza paseroforma: Manegoldet al. (2004)
  10. Gálet al. (1998-1999, 2000)
  11. Dekstrahumero, eble suboscina: Noriega & Chiappe (1991, 1993)
  12. La unualoke menciita eĉ ne havas agnoskitajn subspeciojn, dum la lasta estas unu el la plej partikularaj birdoj vivantaj nuntempe. Bonkvalitaj fotoj de laBarboparuo estas ekzempleĉi tieArkivigite je 2007-10-16 per la retarkivoWayback Machine kajĉi tie.
  13. Ericson, P. G. P., L. Christidis, A. Cooper, M. Irestedt, J. Jackson, U. S. Johansson, & J. A. Norman. 2002.A Gondwanan origin of passerine birds supported by DNA sequences of the endemic New Zealand wrens. Proceedings of the Royal Society of London Series B 269:235–241.PDF[rompita ligilo]
  14. F. Keith Barker, Alice Cibois, Peter Schikler, Julie Feinstein< & Joel Cracraft:Phylogeny and diversification of the largest avian radiation. PNAS, July 27, 2004, Vol. 101, no. 30,PDFArkivigite je 2016-04-11 per la retarkivoWayback Machine
  15. Edwards, Scott V. and John Harshman. 2008.Passeriformes. Perching Birds, Passerine Birds. Version 24 June 2008.in The Tree of Life Web ProjectArkivigite je 2012-06-01 per la retarkivoWayback Machine
  16. del Hoyoet al. (2003-)
  17. Lovette & Bermingham (2000), Ciboiset al. (2001), Barkeret al. (2002, 2004), Ericson & Johansson (2003), Beresfordet al. (2005), Alströmet al. (2006), Jønsson & Fjeldså (2006)
  18. Gill, F, D Donsker, P Rasmussen (2022). IOC World Bird Names (version 12.2). Disponebla ĉehttp://www.worldbirdnames.org/
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Portala ikonoPortalo pri Birdoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Paseroformaj_birdoj&oldid=9126218"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp