Parizo (franceParis [paRI]) estas laĉefurbo kaj la plej grandaurbo de Francio. Ĝi troviĝas ĉe la bordoj de lariverego Sejno, nordcentre de Francio. Tiu vasta metropolo konsistigas unufrancan departementon (la 75-an), kaj estas plie la ĉefurbo de laPariza Regiono (alinomitaÎle-de-France), kiu grupigas Parizon kaj la parizajn ĉirkaŭurbojn. La franca institutoINSEE taksis ke Parizo havis 2 153 600 loĝantojn en2004[1]. Sed la urba areo de Parizo, kiu etendiĝas fore preter la limoj de la ĉefurbo, havas hodiaŭ proksimume 12 067 000 loĝantojn[2], tio estas preskaŭ unu kvinono de la Francoj. Parizo, kvankam ampleksa, restasfranca komunumo, samkiel la aliaj pli malgrandaj urboj aŭ vilaĝoj de Francio, kaj do havasurbestron.
Famkonata tra la tuta mondo pro sianovklasika arkitekturo, siaj emblemaj monumentoj kaj sia kultura influo, Parizo estas grava urbo koncerne mondan historion, sed ankaŭ multe trapasata centro koncerne internaciajn transportadojn. Ĝi havas superan influon priartoj,modo kajkuirarto, disponas multajnmuzeojn aŭ galeriojn kaj proponas intensan noktan vivon al siaj vizitantoj. La plej rekonebla simbolo de Parizo estas la 324 metrojn altaEiffel-Turo, ĉe la maldekstra bordo de la Sejno. Parizo, kromnomita « la Urbo Lumo » (la Ville Lumière) ekde la19-a jarcento, estas ofte konsiderita kiel la plej romantika urbo de la mondo[3]. Ĝi estas plie la plej vizitita urbo de la mondo[4], kun pli ol 30 000 000 turistoj ĉiujare.
La regiono de Parizo estas la plej dinamikaekonomia centro de Francio. Ĝi produktas pli ol unu kvaronon de la franca riĉeco, kunMEP atinginta 478,8 miliardojn € en2005[5]. Danke alLa Défense, unu el la plej vastaj negocaj kvartaloj enEŭropo, Parizo grupigas la sidejojn de la plej grandaj francaj firmaoj, samkiel oficejojn de gravaj internaciaj firmaoj. Parizo estas plejofte rigardita kiel unu el la gravaj mondaj urbegoj[6], parte ĉar ĝi gastigas la sidejojn de pluraj internaciaj organizoj, ekzempleUNESCO,OEKE aŭ la malpli formalaklubo de Parizo.
Vidaĵo el la supro de la katedralo Dipatrino de Parizo.
Centre de lapariza baseno (vasta sedimentaebenaĵo), Parizo troviĝas ĉe nordinklinita buklo de la riveregoSejno, kaj inkludas du loĝatajn insulojn: lainsulo Cité, kiu estas la koro kaj la lulilo de la urbo, kaj lainsulo Saint-Louis. Krome estas inter aliaj neloĝata insulo nomeInsulo de cignoj. Parizo posedas plurajn elstarajn montetojn, el kiuj la plej alta estasMontmartre (130 metroj super mara nivelo).
Lakomunuma teritorio de Parizo, ekskluzive de laboskoj de Boulogne kajVincennes, kovras ovalon havantan mezuron je 86 928km². La lasta plivastigo de la komunumo, per la anekso de ĉirkaŭaj teritorioj en1860, donis al Parizo ĝian nuntempan formon sed ankaŭ kreis la subdividon de la ĉefurbo en la aktualajdudek arondismentoj. Laareo de Parizo, 78 km² en 1860, atingis 105,40 km² en1929 pro la aldono de la du boskoj de Boulogne (okcidente) kaj Vincennes (oriente).
La urba areo etendiĝas ekde la limoj de la komunumo ĝis areo multe pli granda ol Parizo propre (proksimume 26-oble pli vasta), laŭ neregula, tentakla kresko ĉe la bordoj de la riveroj Sejno,Marno (sudoriente kaj oriente) aŭOise (nordokcidente kaj norde): tiu areo proksime de Parizo estas kromnomita « malgranda krono » (petite couronne) kaj inkludas ladepartementojnHauts-de-Seine (92),Seine-Saint-Denis (93) kajVal-de-Marne (94). Pli fore, la urba denseco rapide falas, kaj la pejzaĝo ĉefe konsistas el forstoj, agroj kaj dispelitaj satelitaj urboj: tiu « granda krono » (grande couronne) enhavas la departementojnSeine-et-Marne (77),Yvelines (78),Essonne (91) kajVal-d'Oise (95) kaj kovras areon de14 518 km², tio estas 138-oble la teritorio de Parizo.
Parizo havasoceanan klimaton, influitan de laGolfa Marfluo. La urbo tial ĝuas mezvarman veteron, kaj tre malofte spertas varmegajn aŭ fridegajn temperaturojn. La averaĝasomera temperaturo estas ĉirkaŭ 24[[Celsius|°C]], kaj la averaĝavintra temperaturo estas proksimume1°C. La rekordo de la plej alta temperaturo, registrita je la28-a de julio1948, estis40,4°C. La plej malvarman,−23,9°C, atingis Parizo je la10-a de decembro1879[7]. Sed pli freŝdate, laPariza Regiono ja spertis ekstremajn temperaturojn, precipe dum laeŭropa varmego de 2003 kaj dum la tre frida vintro komence de2006.
Pluvo povas okazi je iu ajn periodo de la jaro, kaj Parizo estas famkonata pro siaj subitaj ekpluvegoj. La urbo spertas averaĝan jaran pluvoprecipitadon po proksimume 641,6 mm[8].Neĝo estas relative malofta kaj kutime aperas dumjanuaro aŭfebruaro, kiuj estas la du plej malvarmaj monatoj, kvankam neĝo povas fali tiel malfrue kielaprilo. Preskaŭ neniam ĝi amasiĝas sufiĉe por krei tavolon daŭrintan pli ol unu tago.
Monato
Jan
Feb
Mar
Apr
Maj
Jun
Jul
Aŭg
Sep
Okt
Nov
Dec
Jaro
Avĝ alta temperaturo [[Celsius|°C]] ([[Fahrenheit|℉]])
Laŭ lainternacia fonetika alfabeto, oni prononcas la nomon de Parizo kiel /paʁi/ en lafranca lingvo, aŭ kiel /ˈpæris/ en laangla. Parizo heredis sian nomon de lagaŭla triboParisii. Pli precize, la franca vorto «Paris» estas fakte progresa transformo de lalatinaCivitas Parisiorum («urbo de la Parisii»). Tiun devenon oni ankaŭ povas trovi en la nomo de proksimaj urboj, ekzempleCormeilles-en-Parisis aŭFontenay-en-Parisis. La urbo, konita kielLutetia [lutecia] dum laRomia imperio, ekadoptis sian nuntempan nomon ekde la fino de la romia periodo.
Sed oni ne estas certa pri la deveno de la vortoParisii mem, kaj estas multaj hipotezoj pri tio: ĝi eble devenas de la gaŭla vortokwar («ŝtonminejo»), pro la multnombraj minejoj de laPariza Regiono. Ekzistas cetere legendo, kiu rilatigas la nomon de Parizo al la enabismigita mita urboYs. La historiistoMaurice Druon sugestas, ke la nomo devenas de la alia gaŭla vortopar («ŝipo»), ĉar la urbo origine ŝuldas sian prosperon al akvo: la riĉeco de Lutetia estis garantiita de ĝiaj ŝipistoj (la «nautes»), kies barko konsistigas la centran emblemon de lablazono de Parizo.
Plie, Parizo ricevis je la komenco de la20-a jarcento la kromnomonPaname [panam]: tiuslanga vorto freŝdate regajnis influon inter la junuloj. Alia kromnomo de Parizo estas «La Urbo-Lumo» (la Ville Lumière), ĉefe pro la centra rolo de la urbo dum laJarcento de la Lumoj sed ankaŭ pro la frua instalo de publika lumigo en la stratoj.
La plej fruaj spuroj de seninterrompaj loĝejoj sur la teritorio de Parizo datiĝas de ĉirkaŭ −4200[9].Keltaj enmigruloj ekalvenis al la regiono kaj enloĝiĝis ekde −250. Inter tiuj ĉi, la triboParisii, kiu ĉefe konsistis el boatistoj kaj komercistoj, fondis etan vilaĝon apud lariverego Sejno je la sama periodo.
La konkera movo de laRomianoj, direkte al okcidento, atingis laparizan basenon je la jaro −52[10]. Antaŭ la fino de la jarcento, lainsulo Cité kaj lamonteto Sainte-Geneviève sur la maldekstra bordo fariĝis la du partoj de la romia urboLutetia (franceLutèce). Lutetia progrese plivastiĝis dum la jarcentoj de la romia superrego, kaj fariĝis prospera urbo kun palacoj,forumo, banejoj,temploj, teatrejoj kaj unuamfiteatro[11].
Samkiel aliaj romiaj urboj, malnova Lutetia estis strukturita laŭ regula plano, per kvadratoj proksimume unu kilometron longaj: lacardo (la ĉefa norda-suda akso) kongruis kun la nuntempastrato Saint-Jacques, kaj ladecumani (orienta-okcidenta akso) estis paralela al la aktualabulvardo Saint-Germain. La « nula punkto », tio estas la centro de la plano, verŝajne troviĝis je la sukokcidenta kojno de la forumo, kiu hodiaŭ kongruas kun la 172-a kaj 174-a konstruaĵoj de la strato Saint-Jacques, la plej alta loko de la monteto Sainte-Geneviève[12].
La falo de laRomia imperio kaj laĝermanaj invadoj de la3-a jarcento kaŭzis provizoran malprosperon al la urbo: je la jaro400, Lutetia estis jam forlasita de plejmulto el siaj loĝantoj, kaj ĝi transformiĝis en malgravan militistan urbeton, alpremitan antaŭ la haste konstruitaj ĉirkaŭmuroj desia centra insulo[13]. La urbo reakiris sian antaŭromian nomonParis je la fino de la romia ĉeesto.
Ĉirkaŭ la jaro500, Parizo fariĝis laĉefurbo de lafranka,merovida reĝoKlodvigo la 1-a, kiu mendis la unuan katedralon kaj la unuan abatejon. Post la morto de Klodvigo, la franka reĝlando estis subdividita, kaj Parizo fariĝis la centro de multe malpli granda ŝtato. Je la alveno de lakarolida dinastio (9-a jarcento), Parizo estis tial ankoraŭ nur bastiono de etafeŭda graflando. Sed la grafoj de Parizo progrese plifortiĝis, kaj finfine akiris pli grandan potencon ol la reĝoj deFrancia occidentalis.Eŭdo, grafo de Parizo, estis elektita kiel reĝo anstataŭ la – ankoraŭ vivinta – reĝoKarlo la Dika, precipe pro la bonfamo akirita de la grafo dum la defendo de la urbo kontraŭ lavikinga sieĝo de885-886. Kvankam lainsulo Cité sukcese rezistis al la Vikingoj, plejmulto el la nedefendita maldekstra bordo estis detruita. Anstataŭ rekonstrui tie, la marĉoj norde de la insulo estis drenitaj, kaj Parizo eketendiĝis sur la dekstra bordo de laSejno. En987,Hugo Kapeto, grafo de Parizo, estis elektita kielreĝo de Francio kaj fondis lakapetidan dinastion, kiu faris el Parizo la ĉefurbo de Francio.
Ekde1190, la reĝoFilipo Aŭgusto enŝlosigis Parizon per vasta ĉirkaŭmuro, kiu etendiĝis sur la du bordoj kaj kies okcidenta fortikaĵo estis laLuvro. Li plie redaktis la ĉarton de laUniversitato de Parizo en1200: tio altiris vizitantojn el la tutaEŭropo. Dum tiu periodo, la urbo ellaboris geografian distribuon de la kvartaloj laŭfunkcie, kiu postvivas ĝis hodiaŭ: la centra insulo gastigis la registaron kaj laekleziajn instituciojn, la maldekstra bordo fariĝis klera centro danke al la universitato, kaj la dekstra bordo disvolviĝis kiel komerca kaj negoca centro ĉirkaŭ la vendejoLes Halles.
Parizo perdis sian ĉefurban statuton dum laCentjara milito, ĉar la urbo estis okupita deBurgonjo (tiam aliancano deAnglio), sed regajnis sian titolon kiamKarlo la 7-a rekaptis ĝin en1437. Kvankam Parizo estis denove la ĉefurbo, la reĝa familio preferis resti dumtempe en siaj kasteloj de laluara valo. Dum lafrancaj militoj pri religio, Parizo estis potenca centro de lakatolika partio kaj spertis violentegajn okazaĵojn, precipe lamasakro de la Sankta Bartolomeo en1572. La reĝoHenriko la 4-a reinstalis la reĝan kortegon en Parizo en1594, post kiam li kaptis la urbon kaj konvertis al katolikismo. Okaze de laFrondo, la Parizanoj ribelis kontraŭ la junaLudoviko la 14-a, kaj la reĝa familio fuĝis el la ĉefurbo en1648. Tio konvinkis Ludovikon transloĝigi la kortegon alVersailles en1682. Unu jarcento poste, Parizo fariĝis la centro de lafranca revolucio, unue per la okupo de la prizonoBastille je la14-a de julio1789 kaj pliposte per la proklamo de larespubliko en1792.
Laindustria revolucio, laDua Franca Imperio kaj la lastaj jardekoj de la19-a jarcento alportis al Parizo la plej drastajn metamorfozojn en ĝia historio. Ekde1840, la disvolviĝo defervojoj ebligis abundan alvenon da enmigruloj, altiritaj de la multnombraj industriaj postenoj en la ĉirkaŭurboj. La urbo plie spertis masivan renovigo dum la reĝado deNapoleono la 3-a, danke al labarono Haussmann: li nivelis multnombrajn mallarĝajn, serpentajn kaj mezepokajn stratojn por krei novan reton kun larĝaj avenuoj kajnovklasikaj fasadoj. Tiel naskiĝis la famkonata vizaĝo de moderna Parizo.
Laĥoleraj epidemioj de1832 kaj1849 ambaŭ frapis la loĝantaron de Parizo: tiu de 1832 sole mortigis 20.000 Parizanojn (el 650.000)[14]. Parizo ankaŭ forte suferis dumsia sieĝo, fine de laFranca-Prusa Milito de1870. La sekvintaPariza Komunumo, en1871, kaŭzis milojn da mortoj: multaj administraj centroj, kaj do multaj arkivoj cetere brulis.
Sed Parizo resaniĝis el tiuj okazaĵoj tiel rapide, ke ĝi kapablis gastigi la famajnInternaciajn Ekspoziciojn de la fino de la jarcento. LaEiffel-Turo estis konstruita deGustave Eiffel okaze de la centjarfesto de la franca revolucio, dum laInternacia Ekspozicio de1889, kiel « provizora » demonstro de la prodaĵoj de arkitektura inĝenio. Ĝi fakte restis la plej alta konstruaĵo en la mondo ĝis1930, kaj estas hodiaŭ la plej famkonata monumento de la ĉefurbo. La unua vojlinio de lametroo de Parizo aperis okaze de laEkspozicio de1900, kaj konsistigis tiam intereson por vizitantoj el la tuta mondo. Tiu periodo plifortigis Parizon kiel grava centro por la turista industrio.
Okaze de laUnua mondmilito, Parizo estis la centro de la alianca militstrebo: la ĉefurbo evitisgermanan invadon, ĉefe danke al la franca-britavenko de la Marno en1914. En1918 kaj1919, Parizo gastigis la paradojn de la venkintaj aliancaj armeoj, sed ankaŭ la pacajn traktadojn, kiuj finiĝis per latraktato de Versailles. Je la periodo inter la du mondmilitoj, Parizo fariĝis famkonita pro siaj artaj kaj kulturaj komunecoj, kaj pro sia tumulta nokta vivo. La urbo tiam enhavis miksadon da artistoj el la tuta mondo, ekzemple la ekzilitarusa komponistoIgor Stravinski, lahispanaj pentristojSalvador Dalí kajPablo Picasso, aŭ eĉ lausona verkistoErnest Hemingway.
Enjunio1940, nur kvin semajnoj post la komenco de la germana invado deFrancio, parte evakuita Parizo estis kaptita de lanaziaj militistoj, kiuj konservis ĝin ĝis laliberigo de la ĉefurbo je la25-a de aŭgusto1944, fare de la 2-a franca divizio de lageneralo Leclerc. La centro de Parizo spertis preskaŭ neniun detruon dum laDua mondmilito, ĉar ne ekzistis tie strategiaj celoj por la aliancaj aeroplanoj (la plej gravaj fabrikejoj troviĝis en la ĉirkaŭurboj). Plie, lageneralo von Choltitz rifuzis obei ordon deHitler, laŭ kiu ĉiuj monumentoj de Parizo estis detruendaj antaŭ germana retiriĝo.
Post la Dua mondmilito, Parizo ĝuis disvolviĝon ne plu spertitan ekde la komenco de la jarcento. La ĉirkaŭurboj plivastiĝis grandege, precipe per la konstruo de vastaj kolektivaj loĝejoj por la plej malriĉaj (lacités), kaj per la ekstarigo de la negoca kvartaloLa Défense. Nova rapida metroa reto, laRER, estis kreita por konekti la ĉirkaŭurbojn pli bone kun la centro. Cetere, reto de aŭtoŝoseoj disvolviĝis proksime de Parizo, kaj strukturiĝis ĉirkaŭ la rapidvojoPériphérique, kiu ĉirkaŭas la ĉefurbon.
Ekde1970, multaj proksimaj – precipe orientaj aŭ nordaj – ĉirkaŭurboj de Parizo spertis malindustriigon, kaj la antaŭe prosperajcités progrese fariĝis getoj por la enmigruloj, kaj senlaborecaj abismoj. Je la sama periodo, la komunumo de Parizo propre (ene de laPériphérique ringo), la okcidentaj kaj la sudaj ĉirkaŭurboj sukcese transformis sian ekonomian strukturon, ekde tradiciaj fabrikejoj ĝis altvaloraj servoj kaj altteĥnologia industrio: tio generis tie grandan riĉecon por la loĝantoj, kies enspezo po kapo viciĝas inter la plej altaj en Francio. Konsekvence, la kreskinta fosaĵo inter tiuj du areoj de la ĉefurbo kaŭzis periodajn tumultojn ekde1980, ekzempletiu de 2005, kiu plejparte koncentriĝis en la nordaj ĉirkaŭurboj.
Je la 13-a de novembro 2015, 129 personoj mortis en diversajteroristaj atencoj en Parizo. Ekzistis 352 vunditoj. En pafado ĉe la restoracio Petit Cambodge (Eta Kamboĝo) en la 10-a distrikto de Parizo mortis almenaŭ 4 personoj. Dua pafado okazis kelkajn minutojn poste en la teatroBataclan, kie la teroristoj prenis almenaŭ 100 ostaĝojn el kiuj granda parto estis poste mortigitaj. Eksplodo okazis en trinkejo proksima de la Stadiono de Francio, kie estis mortigitaj aŭ vunditaj 10 personoj. La tuta mondo estis kortuŝita de tiuj eventoj.
La devizo de Parizo estasFluctuat nec mergitur (frapita per fluo sed ne subakvigita). Ĝi elvokas laScilicet, ŝipo bildigita sur la pariza blazono kaj simbolo de la potenca korporaciokomerciston de la akvo, kiu regis la urbon dum la mezepoko.La patrono de Parizo estasSainte-Geneviève.
Moderna Parizo estas la rezulto de vasta renoviigo iniciatita de labarono Haussmann, meze de la19-a jarcento. Dum la antaŭaj jarcentoj, la franca ĉefurbo ĉefe konsistis el labirinto de mallarĝaj stratoj kaj el domoj partelignaj. Ekde1852, la granda urbanizo de la barono nivelis aŭ detruis multajn el tiaj stratoj, kelkfoje eĉ kompletajn kvartalojn, por krei larĝajn avenuojn ĉirkaŭitajn denovklasikaj, ŝtonaj domegoj, kies vivkomforto pli taŭgis por la mezklasuloj (labourgeoisie). Plejmulton el tiu « nova » Parizo oni povas ankoraŭ vidi hodiaŭ, kaj ĝi konformiĝas al pluraj simplajarkitekturaj reguloj: unue, laŭ la tiam ellaborita regulo pri « alliniigo », oni antaŭdefinis precizan pozicion por ĉiuj novaj domegoj en iu strato, cele al la konservo de egalmezura larĝeco. Plie, la alto de ĉiu domego estis determinita laŭ la larĝeco de la apuda strato. Tiuj planoj spertis malmultajn ŝanĝojn ekde laDua Imperio, precipe koncerne la starigon de pli altaj konstruaĵoj: tial Parizo ŝajnas hodiaŭ urbo tre plata en komparo kun aliaj mondaj metropoloj, escepte de kelkaj monumentoj.
La neŝanĝeblaj bordoj de Parizo, la striktaj reguloj pri konstruadoj kaj la manko de disvolvebla lando kune kontribuis al stranga fenomeno, konita kiel la « muzeigo » de la ĉefurbo: ĉar Parizo strebas al la konservo de sia historia estinteco, la nuntempaj reguloj pri urbanizo grandege malfaciligas la starigon – ene de la komunumo propre – de pli larĝaj konstruaĵoj aŭ terinstalaĵoj, tamen bezonaj por gastigi kreskantan loĝantaron. Konsekvence, plejmulto el la gravaj institucioj aŭ ekonomiaj konstruaĵoj de Parizo jam troviĝas en la ĉirkaŭurboj, aŭ planas transloĝiĝi tie. Inter ili, oni povas mencii la internacian negocan kvartalon enLa Défense, la pograndan vendoplacon de manĝaĵoj enRungis, sed ankaŭ gravajn famkonatajn lernejojn (Polytechnique,HEC,ESSEC,INSEAD, ktp…), laborejojn kun internacia renomo (enSaclay aŭÉvry), la plej vastan stadionon (laStadiono de Francio) aŭ eĉ kelkajn ministrejojn kiel tiu pri transportoj. La Naciaj Arkivoj de Francio planas transloĝiĝi al la nordaj ĉirkaŭurboj antaŭ2010.
Parizo entenas multnombrajn malsamajn kvartalojn, kaj ĉiuj havas apartajn spiriton, rolon aŭ loĝantaron. Antaŭ la13-a jarcento, Parizo estis jam klare dividita laŭ almenaŭ kvar partoj: lainsulo Cité kaj tri malaperitaj areoj sur la dekstra bordo, tio estasSaint-Jacques de la Boucherie,Verrerie kajGrève. Post la starigo de la ĉirkaŭmuro deFilipo Aŭgusto, novaj kvartaloj progrese disvolviĝis, precipe ĉirkaŭpreĝejoj:Sainte-Opportune,Saint-Germain-l'Auxerrois,Saint-Eustache...
En1790, Parizo jam havis 48 oficialajn kvartalojn, kaj 32 novaj kvartaloj pliposte aperis okaze de la plivastigo de la komunumo en1860: ekde tiam, la franca ĉefurbo entenas 80 administrajn kvartalojn, kiuj ja ne ĉiam kongruas kun la ĉiutaga percepto de la Parizanoj. Danke al leĝo ellaborita en2002, Parizo cetere disponas 121 « kvartalajn konsiliojn » (Conseils de quartier), kie ĉiu urbano povas debati aŭ proponi lokajn ideojn rilate al sia kvartalo.
Hodiaŭ, oni kutime diferencigas la du centrajn insulojn, la dekstran kaj la maldekstran bordojn. Jen nur kelkaj el la tre diversajkvartaloj de Parizo:
Ekzistis malnovtempe multaj parizaj insuloj sur laSejno, sed oni progrese kunuigis plejmulton el ili. Hodiaŭ estas nur du najbaraj insuloj, kiuj konsistigas la centron de Parizo.
La plej okcidenta,insulo Cité (île de la Cité), estas la vera koro kaj origino de antikvaLutetia. Ekde laromia periodo, la okcidenta pinto de la insulo gastigis palacon, dum la orienta parto estis dediĉita alreligio, precipe post la konstruo de lakatedralo Dipatrino de Parizo kaj de la malsanulejoHôtel-Dieu. Inter tiuj du areoj etendiĝis ĝis la mezo de la18-a jarcento loĝejoj kaj butikoj. Ekde tiam estis starigitaj variaj konstruaĵoj rilataj aljuro, ekzemple lapolica prefektejo, laJustica Palaco de Parizo kaj la tribunalo pri komerco.
Lainsulo Saint-Louis, ekskluzive dediĉita al loĝejoj, estis unue uzita por la pastiĝo de brutaro kaj por la stokigo deligno. Ĝi estas unu el la plej fruaj ekzemploj de planita franca urbanizo: la insulo estis tute mapita kaj rekonstruita je la epoko deHenriko la 4-a. Ene de la bruema pariza centro, Saint-Louis ŝajnas hodiaŭ kvieta kvartalo, kun mallarĝaj stratoj kaj beletaj restoracioj por la turistoj.
Pli ĝenerale, la kvartalo entenas multajn majestajn, nobelajn domegojn de la17-a kaj18-a jarcentoj. Ekde1840, la norda flanko de la strato Rivoli formas longan serion da masivaj konstruaĵoj kun arkadoj kaj kolonoj, kiuj gastigas la plej turistajn butikojn aŭ noktklubojn de la centro de Parizo.
LaElizeaj Kampoj (franceChamps-Élysées), en la8-a arondismento, estis origine ĝardena promenejo de la17-a jarcento, antaŭ fariĝi pliposte larĝa avenuo kunliganta laplacon de la Konkordo kaj laTriumfan Arkon centre de l'placo Charles-de-Gaulle. Ĝi estas unu el la plej popularaj turistaj centroj de la ĉefurbo, kaj entenas multnombrajn luksajn butikojn. Tiu strato estas ofte rigardita kiel « la plej bela avenuo de la mondo ». Laavenuo Montaigne, proksime al laElizeaj Kampoj, ankaŭ gastigas prestiĝajn firmaojn de la luksindustrio, ekzempleChanel,Louis Vuitton,Dior aŭGivenchy. LaMalgranda Palaco (france:Petit Palais) estas arta muzeo en la 8-a arondismento. Ĝi estis konstruita por laUniversala Ekspozicio de Parizo (1900), ĝi nun gastigas la Belartan Muzeon de urbo Parizo (Musée des beaux-arts de la ville de Paris). Lokita apud Avenuo de la Elizeaj Kampoj, ĝi frontas unu el la flankoj de laGranda Palaco, ankaŭ konstruita por la ekspozicio de 1900.
Laplaco de la Konkordo (place de la Concorde), en la 8-a arondismento, situas je la eko de la Elizeaj Kampoj. Ĝi malnovtempe nomiĝis « placoLudoviko la 15-a », kaj estis cetere la loko, kie oni ekzekutis la kulpigitojn per la famagilotino dum lafranca revolucio. Majestaobelisko, alportita elEgiptio en1829 kaj donacita de la paŝaoMuhammad Ali, hodiaŭ stariĝas centre de la placo: ĝi estas iasence la plej malnova monumento de Parizo. Sur la placo, ĉe la du flankoj de la strato Royale, ekzistas du identaj konstruaĵoj: la maldekstra entenas la francan ministrejon pri maro, dum la dekstra estas la luksahotelo Crillon. La apudaplaco Vendôme estas same famkonita pro siaj laŭmodaj, luksaj hoteloj (precipe lahotelo Ritz), sed ankaŭ pro siaj ĵuvelistoj. Tie cetere troviĝas la ministrejo pri justico. Lapreĝejo La Madeleine staras en eminenta loko oriente de la 8-a arondismento, atingebla rekte el la placo de la Konkordo.
Laplaco Châtelet (esperante « kasteleto »), kore de la ĉefurbo en la1-a arondismento, estis origine fortreso sur la dekstra bordo, kiu gardis la nordan finon de ponto el lainsulo Cité. Ĝi estas la deveno de la unua vera disvolviĝo de Parizo sur tiu flanko de laSejno. Apud Châtelet etendiĝas la kvartaloLes Halles, kiu estis malnovtempe la centra, pogranda vendoplaco porviando kaj manĝaĵoj. Ekde la1970-aj jaroj kaj la kreado de nova vendoplaco enRungis, Les Halles aliformiĝis en gravan butikan centron, organizitan ĉirkaŭ vastametroa/RER stacio (la plej granda enEŭropo). La malnova kvartalo estis detruita en1971 kaj anstataŭita de la hodiaŭaForum des Halles (galerio da butikoj). Lacentro Georges Pompidou, muzeo pri moderna arto, situas proksime.
Oriente de la placo Châtelet stariĝas laurbdomo de Parizo. La nuna konstruaĵo datiĝas de la fino de la19-a jarcento, sed tie situas la municiparo de la urbo depost la14-a jarcento.
La montetoMontmartre, en la norda18-a arondismento, estas historia kaj turista centro elstarita de labaziliko de la Sankta Koro. La historio de Montmartre estas antaŭ longe stampita de avangardaj artistaj komunecoj, kaj la kvartalo, kun siaj beletaj kafejoj kaj siaj mallarĝaj stratoj, ĝuasromantikan spiriton kiu tre plaĉas al turistoj.
Laplaco Bastille nomiĝas tiel pro malnova, hodiaŭ malaperita kastelo kiu gardis la orientan pordon de Parizo kaj pliposte fariĝis la famamalliberejo Bastille, invadita de la pariza popolo je la14-a de julio1789. Kvankam la prizono estis detruita antaŭ longe, la placo Bastille restas grava politika simbolo kaj estas do ofte uzata por variajmanifestacioj. Krom la alta « kolono de Julio » je la centro de la placo (por honoro al larevolucio de julio 1830), la plej okulfrapa vidindaĵo estas laoperejo Bastille, kies arkitektura stilo aŭ spektakloj estas pli modernaj ol la klasikaoperejo Garnier.
Oriente de la placo ekas laFaubourg Saint-Antoine, kvartalo famkonata depost pluraj jarcentoj pro siaj manfaritaj mebloj kaj pro siaj metiistoj.
Le Marais, en la3-a kaj4-a arondismentoj, estas laŭmoda kaj riĉa kvartalo de la dekstra bordo. Ĝi estas tradicie tre tolerema areo de Parizo, ĉefe pro la ĉeesto de vastajgeja kajjuda komunecoj. Centre de la kvartalo situas la belaplaco de la Vogezoj, kiu entenas kelkajn el la plej malnovaj konstruaĵoj de la ĉefurbo.
Lokita apud laBelarta Lernejo de Parizo, la kvartalo Saint-Germain estas famkonata pro sia intensaarta vivo. Multaj artaj galerioj estas viziteblaj en lastrato Bonaparte aŭ lastrato Seine. Saint-Germain-des-Prés estas nepre altklasa, burĝa kvartalo, kiel montras la lukso de siaj butikoj aŭ restoracioj.
Lahotelo de la Invalidoj (17-a jarcento) kaj la militista akademio de Parizo (laÉcole Militaire), kiu datiĝas de la18-a jarcento, estis konstruitaj sur la maldekstra bordo por simetrigi la pli rapidan disvolviĝon de la dekstra bordo. La Invalidoj, eksa militistamalsanulejo, restas la pensiono de kelkaj maljunaj militistoj, sed cetere fariĝis turista vidindaĵo kiam ĝi ricevis la cindrojn deNapoléon Bonaparte en1840. Parto de la hotelo gastigasmuzeon dediĉitan al lafranca armeo depost1905.
Okcidente de la Invalidoj etendiĝas la militista akademio kaj la vasta parkoChamp-de-Mars. La plej fama vidindaĵo de Parizo, laEiffel-Turo, situas je la norda ekstremaĵo de la parko, antaŭ laSejno: ĝi estis konstruita por lainternacia ekspozicio de1889 farGustave Eiffel, kaj gastigas proksimume ses milionojn da vizitantoj ĉiujare.
Plioriente, ĉe la bordo de la Sejno troviĝas la eksa stacidomoGare d'Orsay kiu kunligis Parizon kunOrléans. Ĝi fermis en1933 kaj aliformis je1986 en lamuzeon Orsay, dediĉitan al 19-a jarcenta arto.
Sur lainsulo Cité troviĝas la plej malnovaj kaj plej emblemaj monumentoj. La katedralo Dipatrino de Parizo,gotikstila, estis konstruita ĉefe inter la12-a kaj la13-a jarcentoj, sed oni ĝin renovigis en la19-a jarcento. La katedralo simbolas la centron ne nur de Parizo, sed ankaŭ deFrancio: ĉiujn francajn vojdistancojn oni kalkulas surbaze de ĝia fronta skvaro. La eksa palacoConciergerie restis reĝa loĝejo ĝisKarlo la 5-a, dum la dua duono de la14-a jarcento: parto de la konstruaĵo poste fariĝismalliberejo, kie oni ekzemple enkarcerigis eminentajn nobelojn dum lafranca revolucio. LaSankta Kapelo, apud Conciergerie, estas rigardita kiel mirlaboro de la gotika movado. Laponto Neuf, ĉe la okcidenta pinto de la insulo, estas la plej malnova ponto de Parizo: ĝi datiĝas deHenriko la 4-a.
Ekzistas ankaŭ rimarkindajklasikstilaj monumentoj en Parizo: la kapelo de launiversitato Sorbonne, centre de laLatina Kvartalo, estis konstruita komence de la17-a jarcento. LaLuvro, malnovtempe reĝa loĝejo kaj hodiaŭmuzeo, estis plibeligita en la17-a jarcento kaj sekve plurfoje renovigita. La hotelo de la Invalidoj, kun sia fama origita kupolo, estis starigita deLudoviko la 14-a, kiu deziris doni kadukulejon al siaj vunditaj militistoj: ĝi nun entenas la tombon deNapoleono. LaPanteono, kies konstruado datiĝas de la fino de la18-a jarcento, fariĝis dum la revolucio civilan templon, kie oni grupigis la postrestaĵojn de la plej eminentaj francoj. Lapreĝejo La Madeleine okupas elstaran lokojn en la 8-a arondismento.
LaGranda Moskeo de Parizo (france: Grande Mosquée de Paris) estas la plej granda moskeo en Francio kaj la tria plej granda de Eŭropo. Ĝi estis fondita post la unua mondmilito kiel danko al islamaj soldatoj de francaj kolonioj. La moskeo estis konstruita enmudeĥara stilo, kaj ĝiaminareto estas 33 metrojn alta. La prezidentoGaston Doumergue ĉeestis ĝian inaŭguron en 1926.
Kiam ili estis kreitaj deNapoleono en1804, la ĉefajtombejoj de Parizo ankoraŭ situis ĉe la eksteraj limoj de la urbo. Antaŭe, plurajparizaj preĝejoj posedis siajn proprajn tombejojn, sed oni decidis fermi ilin en1786 pro nesufiĉa salubreco. Ĉiuj ostorestaĵoj de la paroĥaj tombejoj estis translokitaj en malnovajn subterajn ŝtonminejojn, tiam ekster Parizo, sed hodiaŭ situantaj sub laplaco Denfert-Rochereau en la14-a arondismento. Tiu subsurfaca amastombejo estas konita kiel la "katakomboj de Parizo".
Ĉefa universitato pariza estasSorbono. LaCité internationale universitaire de Paris (en Esperanto: Internacia universitata kvartalo de Parizo) estas la plej granda kampuso en Francio, kiu troviĝas en la 14-a arondismento, en la kvartalo Montsouris/Dareau.
HEC Paris estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Jouy-en-Josas kaj Doha. Ĝi estis fondita en la jaro 1881.
LaAkademio de Moralaj kaj Politikaj Sciencoj (franceAcadémie des sciences morales et politiques) estas franca klera societo. Ĝi estis fondita en 1795, malfondita en 1803 kaj restarigita en 1832. Ĝi estas unu el la kvin akademioj de la Instituto de Francio kun sidejo en Parizo.
LaUsona Universitato de Parizo (angleThe American University of Paris, akronime AUP, franceUniversité américaine de Paris) estas privata (senprofitcela) kaj sendependa akademia institucio situanta en Parizo.
La Katolika Instituto de Parizo (franceInstitut catholique de Paris, akronime ICP), konata kiel laKatolika Universitato de Parizo (latineUniversitas catholica Parisiensis; neformale referencita kiel laCatho), estas privata universitato situanta en Parizo.
LaUniversitato Panteono-Assas (franceuniversité Panthéon-Assas, ankaŭ ofte nomata "Assas" aŭ "Paris II") estas publika franca universitato, la ĉefa posteulo de la Jura Fakultato de la Universitato de Parizo. Assas estas la ĉefa jura universitato en Francio. 80% de la tuta studentaro studas en la juraj fakoj, 11% de la tuta nombro studas en la administradaj kaj ekonomiaj fakoj.
Lametroo de Parizo entenas 16 liniojn, plejparte subterajn, kaj 213 kilometrojn da vojoj. La metroreto fariĝis unu el la simboloj de la ĉefurbo: kompare kun aliaj internaciaj urbegoj, ĝi montriĝas precipe densa kaj ĝuas tre homogenan arkitekturon influitan de lasecesia stilo. La unua linio de la pariza metroo estis konstruita iom antaŭ laInternacia ekspozicio de1900, kaj estis inaŭgurita iom poste. Sekve, la reto rapide disvolviĝis ene de la komunuma teritorio ĝis ladua mondmilito. Post paŭzo inter1950 kaj1970 pro la kreskego deaŭtomobiloj, pluraj ekzistantaj linioj estis plilongigitaj ĝis proksimaj ĉirkaŭurboj. La lasta, senpilota kaj aŭtomata14-a linio estis inaŭgurita en1998.
La pariza metroo hodiaŭ veturigas proksimume 4,5 milionojn da vojaĝantoj ĉiutage (1,365 miliardo por la tuta jaro2005. Ĝi disponas302 metrostaciojn (entute 383 haltejojn), inter kiuj 62 proponas konektvojojn al aliaj linioj. Koncerne la nombron da vojaĝantoj, la metroo de Parizo estas la kvara plej grava de la tuta mondo, postMoskvo (2,5 miliardoj),Tokio kajMeksikurbo.
LaStadiono Parko de Princoj, aŭ franclingveStade Parc des Princes, estas renoma kaj tradicia stadiono en la urbo Parizo: laŭ la stato de somero 2016 ĝi principe povas gastigi 49 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj, sed en internaciaj futbalmatĉoj antaŭvidiĝas maksimume 44 283 spektantoj. La stadiono estis inaŭgurita je la 18-a de julio 1897 kielvelodromo, ekde 1899 ankaŭ uziĝis kiel futbala stadiono, kaj nun estas posedata fare de la futbala kluboParis Saint-Germain.
En 1968 kaj 2005 laFederacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020PokaloBillie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj deteniso, okazis en Parizo.
Parizo disponas pli ol 2.400 kilometrojn da subterajkloakoj[15], cele al la elĵeto de la rubaj akvoj de la urbo. Plejmulto el tiuj kloakoj ankoraŭ datiĝas de la fino de la19-a jarcento, kaj rezultas el la streboj de la barono Haussmann kaj de la inĝenieroEugène Belgrand por plibonigi la – tiam tre malsanigajn – vivkondiĉojn en la ĉefurbo. Seninterrompe prizorgitaj de speciala dungitaro, la kloakoj de Parizo estas administritaj ekde la fino de la20-a jarcento far komputila, reta sistemo, konita kiel « "G.A.AS.PAR" »[16]: ĝi kontrolas la distribuon de akvo en Parizo, kaj eĉ la elfluokvanton de laSejno tra la ĉefurbo.
En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, elĈina Murego al insuloSrilanko. Poste aperas la japana pentristoHokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon elAzio. Kaj poste venas la vico deFidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centraEŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estasMaria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orientaEŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Parizon per kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj alLuvro kaj alVersajlo, dum pli atentaj priskriboj al laEjfelturo kaj al laTriumfa Arko:
„
Superŝvebante preter Atomiumo Brusela,
simbolo de l'esploroj en mikrokosmo kaŝita,
ili alvenas baldaŭ al la Pariza ĉefurbo
kaj nun la sciencisto al la nomado parolas:
-Jen staras Ejfelturo, matematike perfekta
konstruo, manifesto de la supera logiko
de homo; ĉio en ĝi plenekvilibre fariĝis.
Jen tie, antaŭ Luvro la Piramido Kristala.
Versajlo, sunimpona, kie paradas alee
kreaĵoj de artistoj, kaj jen la Arko Triumfa,
centro de flama stelo, la dekdupinte radia,
ĉar dekdu avenuojn en stela formo ĝi plektas.[17]”
„ La Biblioteko de la Komerca Ĉambro, 16 rue de Chateaubriand, enhavas la Esperanto-bibliotekon de la estinta Centra Oficejo. Antaŭ laUnua Mondmilito Parizo estis kvazaŭ la centro de la Esperantista agado, kie agadisCarlo Bourlet,Théophile Cart,Hippolyte Sebert kaj aliaj, aperisla Revuo kajLingvo internacia, funkciis la Centra Oficejo. - La 1O-a UK estus devinta okazi en Parizo, ekde la 2-a de aŭgusto 1914, sed pro la militeksplodo ĝi ne okazis; aliĝis 3739 anoj el 50 landoj. La24-a UK inter la 30 julio kaj la 6-a de aŭgustro 1932 gastigis 1618 kongresanojn el 36 landoj. En ĝi okazis nuligo de la Helsinki-kontrakto. - En la urbo okazis pluraj internaciaj katolikaj Esperanto-kongresoj, la 1-a en 1910 (fondo deIKUE, la katolika Esperanto-ligo, la 10-a en 1925 (la unua esperantlingva prediko en la katedraloNotre Dame de Paris). ”
En Parizo,4bis, strato La Ĉerizejo (Rue de la Cerisaie) en la4-a arondismento (metroa stacio "Bastille"), staras la sidejo deEspéranto France, kiu estas ankaŭ la sidejo de ĝia loka klubo de Esperanto en Parizo. Ĉe la adreso132, boulevard Vincent-Auriol, en la13-a arondismento, (metroa stacio "Nationale") staras la sidejo deSAT-Amikaro.SAT en67, avenuo Gambetta, en la20-a arondismento, havas sian sidejon.