Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Paralakso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo de paralakso

Paralakso ĝenerale estas ŝanĝo de aspekta loko de iu objekto relative al malproksima fono pro moviĝo de vidpunkto.

Enastronomio, la fenomeno estas uzata por mezuri distancojn. Pro la grandaj distancoj en laspaco, ĉi tiu metodo povas esti uzata nur por relative proksimajsteloj, aŭ por laplanedoj de lasunsistemo.

AstronomoGiovanni Cassini estis la unua kiu provis mezuri distancon al planedo uzante la paralaksan metodon. En 1672 li mezuris la distancon alMarso sendante sian asistanton Richter alFranca Gujano, por fari samtempan mezuradon de la pozicio de Marso kontraŭ la fono de malproksimaj steloj.

Uzante la distancon interParizo kaj Franca Gujano kiel bazlinion, li povis determini ke la distanco en la tempo de mezurado estas 21 700 Terradioj.[1]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. http://tonic.physics.sunysb.edu/~dteaney/F12_mystery/lectures/l6notes.pdf

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Paralakso&oldid=8581154"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp