Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Perdita Paradizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elParadizo perdita)
Paradise Lost
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroJohn Milton
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
Eldondato1667
LokoLondono
EldonejoSamuel Simmons
Trajtoj
Ĝenropoemo
 
Roluloj
SatanoAdamoDio PatroDio FiloRafaelĉefanĝelo MiĥaeloBelialoAzazeloMamonoMoloĥoEvaGabrielovd
vdr

LaPerdita Paradizo (origina titolo:Paradise Lost), publikigita en1667, estas la blankversaepopeo deJohn Milton, kiu rakontas labiblian epizodon de lafalo de la homo, nome la tento deAdamo kajEva sugestita deSatano kaj ilia forpelado el laedena ĝardeno.

Ĝi estis publikigita unuafoje en1667, en dek libroj aŭ kantoj: sekvis dua eldono, de1674, dividita ĉi-foje en 12 libroj (imito de laEneado dePublio Virgilio Marono) kun etaj revizioj de la teksto kaj aldono de notoj pri la versado.

La celo de la poemo, kiel esprimite en la unua libro, estaskonsciigi la homon pri la eternaDia providenco (I, 26) kaj komprenigi la motivojn de la konflikto inter tia eterna Providenco kaj lalibera volo.

La precipa protagonisto estasSatano, lafalinta anĝelo. Milton portretas Satanon ambicia kaj orgojla estulo, kiu defias laĉiopovan Dion, nome sian tiranecan kreinton, kaj militas kontraŭ laparadizo, sed estas venkita kaj surteren faligita.[1]

Alia lia celo, komplementa al la unua, estis: provi alproksimigi lapaganan tradicion al tiu kristana kielVilhelmo Ŝekspiro, Milton taksis, laŭ iuj kritikistoj, la kristananteologion nesufiĉa por enteni en la historio paganismon, kristanismon kaj la grekan klasikan penson: li multe admiris la klasikaĵaron sed li intencis transiri eĉ ilin. En la poemo travideblas lia religia kredo: estante sekvanto dearianismo, li montras ne kredi je laSankta Triunuo kaj refutas lafaton kajantaŭdestinismon[2]. Lia legado de Biblio ignoras la komunajn interpretajn kriteriojn, pro kiuj Dio rezultas antropomorfe militema, kolerema.

La rakontata evento

[redakti |redakti fonton]
Sankta Mikaelo forigas la falintajn anĝelojn, ilustraĵo deGustave Doré (1866),

La plej longa libro estas la 9-a kun 1187 versoj, dum la plej mallonga estas la 7-a kun 640 versoj. Ĉiu libro estas antaŭata de resumo titolitaLa Temo. La poemo, sekvante la eposan tradicion de la aristotelaj unuecoj, plonĝas tujin medias res ("en la mezon de la eventoj"), dum la antaŭfakto alestiĝos en la libroj V-VI.

La verko de Milton rakontas du eventojn: tiu de Satano kaj tiu de Adamo kaj Eva. En la "Pandemonio", Satano devas elingigi ĉiujn siajn retorikajn sagacojn por bridi kaj ordigi siajn sekvantojn, helpata de siaj fidelaj leŭtenantojMamono kajBelzebubo.

Ĉe la fino de la diskuto, Satano pretiĝas venenigi la teron ĵus kreitan.

Adamo kaj Eva prezentas malsaman eventon. Ili naĝas, unuan fojon en lakristana literaturo, en kutima familia vivo antaŭ ol vepriĝi en lapeko: ili montras pasiojn, personecon kaj seksaltiron; Adamo ne estas pentrata kiel heroa rolulo, kaj kun sia edzino ekspertas novan specon de sensa-seksa forto kiujn antaŭe ili ne sentis. Ili baraktas inter la konscio pri la peko kaj la espero esti pardonitaj kaj, fone, ili travidas la elaĉetinton... kaj ili sin trovas ekstere de la Edena ĝardeno.

Precipaj roluloj

[redakti |redakti fonton]

Satano

[redakti |redakti fonton]
Satano alvokas siajn legionojn, deWilliam Blake (1804).

Li estas glorinda kiel vera heroo kaj luktas por venki siajn proprajn dubojn kaj feblojn, kaj sukcesas atingi sian celon, nome korupti la homan specion. Satano surfaciĝas la plej interesa kaj fascina inter la personoj de laperdita Paradizo, precipe pro siaj komplekseco kaj ruzo. Certasence li similas al la figuro deJago en la dramoOtelo de Ŝeskspiro. Oni vidas en tiu persono la ofenditanAĥilon, la ruzojn de deOdiseo, la vojaĝon deEneo; aliaj travidas en Satano la spiriton de la angla respublikana revolucio…

Dekomence Satano estas konvinkita, ke li venkos Dion, kaj li sukcesas siaflanken treni trionon de la anĝeloj. La venko, koncedita de Dio, tamen, limiĝas altiri la homojn al la ribelo kontraŭ la dia ordo, en kiu tamen estas travidigita la homa peko el kiu la sama homo, helpata de Dio mem, estos kapabligita sin liberigi.

Adamo kaj Eva

[redakti |redakti fonton]
Satano observas la karesojn de Adamo kaj Eva (1808).

Adamo estas forta, inteligenta kaj raciema, sed ankaŭ montranta malperfektaĵojn kiel ĉiuj homoj kaj krome, kiel sekvo de la peka falo, li konstatas, ke lia pura racio kaj lia intelekto estas ĉe li febligitaj, ‘’’’kaj ke ne plu kapablas senĝene konversacii kun la anĝeloj’’’, kion li jam estis farinta kun la ĉefanĝeloRafael. Lia difektiĝinta punkto estas ankaŭ la amo al Eva: li konfidas alRafael ke lia altiro estas nerezistebla, nevenkebla.

Eva, la patrino de ĉiuj vivantoj,malsupera al Adamo en intelektaj fakultoj (ĉar la viro estas konsiderata pli proksima al Dio. Dotita per tenereco kaj perdolĉa afabla inklino, Eva estas ja jes inteligenta, sed, malsame al Adamo, estas malpli dezirema lerni: ŝi, fakte, ne emas partopreni en la konversacioj kun ĉefanĝelo Rafael.[3]

Fine, la pekinta paro post la peko spertas fortan unuiĝemon, sin sentas unu komplementa al la alia: subtiuaspekte ŝajnas, ke la falo riveliĝisfelix culpa! (feliĉa kulpo).

Dio

[redakti |redakti fonton]
Jesuo Kristo prezentita enLa Kreado de la homo, deJohn Baptist Medina (1688).

Kiel lahebreaDio, la Miltona Dio konturiĝas ĉioscia, ĉieĉeesta kaj ĉiopova: tio komprenigas, ke li antaŭscias la estontajn eventojn, kiujn li ne determinas (se tio estus la konscio delibera volo estus trompo). Tamen, li aperas pli kiel personigo de abstraktaĵoj ol reala estulo; li similas al enkarniĝo de puraj ideoj, kiuj ne markas la amon al la homo priskribitan en la deklaroj de Jesuo. Sed esploristoj malsame opinias kaj citas versajn elementojn, kiuj liveras pli evangelian fizionomion de Dio, kiel faris literaturistoWilliam Empson (1906-1984), kiu klarigis multajn demandojn pri la Dio de Milton per influa verko, kiu portas lian nomon.

La Filo

[redakti |redakti fonton]

Jesuo La Difilo estas, laŭ Milton, la manifestiĝo de Dio en la agado, la fizika kunligo inter la Patro kaj lia kreo, formanta kun Li iun Dion perfektan kaj kompletan. La filo personigas la amon kaj la kompaton kaj aŭtonome decidas morti por la homaro, por ĝin elaĉeti. Pere de la homa formo, la Filo, descendanta de Adamo, estos dua Adamo, kiu savas ĉiujn homojn same kiel la unua ĉiujn mortkondamnigis.

Neniu aludo al la Sankta Spirito. Milton, kiel ariana ne estis triunuista.

Kompilado

[redakti |redakti fonton]

Milton komencis la Perditan Paradizon en1658, dum la lastaj jaroj de laangla respubliko, kies internaj luktoj influis la literaturan priskribon pri la Infera koncilio de la 2-a libro.

Milton kreis la tutan verkon estante komplete blinda kaj bezonantakopiistojn pagendajn, dum li asertis, ke dumnokte dia spirito diktadis la versojn, kiujn matene li recitis al la kopiistoj. Estas diskutate, ĉu li povis sugesti ankaŭ la interpunkcion.

Kunteksto

[redakti |redakti fonton]

Sendube la influoj sur laPerdita Paradizo inkluzivas laBiblion, lapuritanan edukadon kaj religian perspektivon propran de Milton, kaj plue la latina poetoVirgilio.

Sekve Milton verkis laRekonkeritan Paradizon, en kiu li versas pri la tento de Kristo provokita de Satano: la fararo de la elaĉetinto formas la bazon por la rekonkero de la paradizo por la homaro.

Reagoj kaj kritikoj

[redakti |redakti fonton]

Tiu poemo estas taksata de literaturistoj ĉefverko de laangla literaturo, kiu grave influis ankaŭ aŭtorojn de aliaj lingvoj.

Kritikoj naskiĝis, ĉe iuj esploristoj, pro la fakto, ke Satano estas pentrata kiel admirinda heroo; sed alian tamen juĝas senefika en la leganto tiun aspekton, ĉar tiu diablo fine estos venkita kaj reduktita al “serpento”.

Iuj opiniis, ke per tiu verko Milton iamaniere intencus oponi al la komenciĝantalaikismo, sed (rebatis aliaj) tio ne kredeblas en aŭtoro, kiu distanciĝis el la komuna religia kredo inkliniĝante al arianismo.[4]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. William Blake (1757-1827), granda admiranto de Milton kaj ilustristo de la lia poemo, diris pri li: “Li senscie partianiĝis por la diablo”.
  2. kiuj, tamen, estas dogmoj de iuj reformitaj eklezioj, ne akceptitaj de la plej granda parto de la kristanaj eklezioj.
  3. Al iuj esploristoj ne plaĉas tiu malsupereco de la virino kaj engaĝiĝas malkovri en la poemo faktajn kontraŭpoziciojn; aliaj lin absolvas ĉar funde la teksto obeas al la tiama publika opinio.
  4. Voltero estis senkompata akuzanto de Milton: tiu estus ĉerpinta la poeman temon kaj strukturan enhavon el la “Adamo” de Giovanni Battista Andreini (Florenco 1578 -Reggio nell'Emilia 1654) kiun la angla aŭtoro povis legi dumvojaĝe enItalio en 1638.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • angleWilliam Blake,The Marriage of Heaven and Hell, Londra 1793
  • Serafino della Salandra,Adamo caduto, a cura di Flavio Giacomantonio, Cosenza, Effesette, 1987.
  • Flavio Giacomantonio,Adamo Caduto and Paradise Lost: A Vexed Question, Cosenza, Effesette, 1988.
  • Flavio Giacomantonio,John Milton e il Paradiso perduto: Il dramma dell'essere ed eroicità, perversione, miseria di Satana, Cosenza, "Quaderni dell'Accademia cosentina", 22, 2003.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Perdita_Paradizo&oldid=8873475"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp