La urboPapenburg situas en la nordokcidento deGermanio, en la pleja okcidento de lafederacia landoMalsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 38556 loĝantojn sur areo de118,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de328 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kunSurwold,Neulehe kajLehe kajRhede, kaj norde limas al la najbaradistrikto Leer. Proksimas la riveroEmso kaj la limo alNederlando.
Papenburg estas la plej norda urbo de ladistrikto Emsland, kaj troviĝas proksime al la pli grandaj urbojLeer kajOldenburg.
La urbocentron karakterizas pluraj kanaloj, kiuj donas "nederlandecan" aspekton al ĝi. La urbo estas konata interalie pro la ŝipfarejoMeyer (Meyer Werft), kiu produktas luksajn kaj grandegajn ŝipojn porkrozadoj.
Kaj en la urba teatrejo kaj en la urbohalo sursceniĝas teatraĵoj, klasikaj koncertoj, kabaredaĵoj, ĵazo, prelegoj kaj artaj ekspozicioj. Krome en la urbo ekzistas kvinhala kinejo, ekspoziciejo en bieno Altenkamp (en urbopartoAschendorf), subĉiela muzeo en urbopartoObenende kaj – en Germanio unika – interaktiva muzeo en urbopartoUntenende, kiu nomiĝas "Papenburga Tempostokejo" (germanePapenburger Zeitspeicher).
La urbokerno kun multaj historiaj domoj el ruĝaj kaj blankaj brikoj, pluraj kanaloj kaj moveblaj pontoj vere memorigas pri Nederlando. La urbo estas la plej malnova kaj plej longamarĉa setlejo de Germanio.