Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Panna cotta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panna cotta kun fraga saŭco

Panna cotta (f.) (itale „kuirita laktokremo“) estasnorditaladeserto elkremo,sukero kajgelateno. Ofte oni aldonasvanilon.

Por prepari la deserton oni malrapidevarmigas la kremon kaj la sukeron (kune kun vanila bastoneto) kaj lasas kuiri tion ĝis kvarona horo. Poste oni aldonas tiom da gelanteno, ke post la malvarmiĝo la maso tenas sian formon. Gravas ke la tuto ne fariĝas tro firma. La tuton oni verŝas enmuldilojn kaj post solidiĝo oni renversigas la tuton sur desertteleroj.

„Panna cotta“ estas plej ofte servata kune kun fruktsaŭcoj au kuiritaj fruktoj.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Panna_cotta&oldid=8396768"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp