Lapankuko estasdolĉaĵo tipa de la celebroj deKaresmo kajSankta Semajno enHispanio, krom enKantabrio, kie oni kuiras ilin dumKristnasko. Konsistas el peco depano (kutime malnova de kelkaj tagoj, jam seka) kiu estas trempita en lakto aŭ vino kun mielo kaj spicoj, kaj, post esti metita enovo, estasfritita enpato plena jeoleo. Ĝin oni bonodorigas laŭ gusto per diversaj ingrediencoj: nomecinamo aŭlikvoro, kaj oni dolĉigas ĝin permielo,siropo aŭsukero. Estas nutraĵo de malriĉa deveno kiu tuje satigas la manĝanton kaj ties uzado estas kutima enKaresmo, epoko kiam la katolikoj tradicie ne manĝas viandon. En la hispana ili nomiĝas "torrijas" [torIĥas].
EnNederlando kajFlandraBelgio, ĝi nomiĝaswentelteefje (ruliĝhundineto) aŭgewonnen brood (gajnita pano). EnValona Belgio, ĝi estaspain perdu (perdita pano), kiel en Francio.
En landoj kie oni parolas angle ĝi nomiĝasfrench toast (franca toasto) aŭegg bread (ovopano).