Lapankreato estasventraglando, kiu troviĝas malantaŭ lastomako, kaj kies funkcio estas sekrecii senkoloran sukon, bonefikan aldigesto. Ĝi ankaŭ produktas kelkajnhormonojn.
En homoj, la pankreato estas malgranda longaorgano konektita al laduodeno. Ĝi estas kovrita dehista kapsulo, kiu partigas la glandon enlobetojn. La plejparto de la pankreato konsistas el pankreatajekzokrino-ĉeloj kaj iliaj duktoj aranĝitaj en amasoj nomatajacinoj. La ĉeloj estas plenaj je sekreciajgranuloj enhavantaj la digestajnenzimojn (ĉefetripsinon,ĉimotripsinon,pankreatan lipazon, kajamelazon), kiuj estas eligataj perekzocitozo en lalumenon de la acino. De tie, la sekrecioj amasiĝas en enlobetajn duktojn, kaj poste en la ĉefan pankreatan dukton, kiu drenas rekte al la duodeno.
Enfiksitaj tra la ekzokrina histo estas malgrandaj amasoj da ĉeloj nomatajinsuletoj de Langerhans, kiuj estas laendokrino-ĉeloj de la pankreato, kaj kiuj sekreciasinsulinon,glukagonon, kaj kelkajn aliajn hormonojn. La insuletoj enhavas kvar malsamajn tipojn de ĉeloj -- alfa-ĉelojn (produktantajn glukagonon), beta-ĉelojn (la plej nombrajn, produktantajn insulinon), delta-ĉelojn (produktantajnsomatostatinon), kaj gama-ĉelojn (produktantajnpolipeptidon kun nekonata funkcio). vd.Diabeto
Inflamoj montriĝas antaŭ ĉio en la formo de digestaj problemoj (malbona sorbado de nutraĵoj,diareo) kaj manko deinsulino (sukera diabeto). Nur kiam proksimume 90 % de la pankreato estas detruita sin anoncas gravaj malhelpoj de funkcioj.Pankreatito estas nebakteria inflamo pro aktiviĝo de liberiĝintaj digestajenzimoj en la pankreato kaŭzante memdigestiĝon.Pankreata karcinomo (pankreatakancero) estas grava malsano de la pankreato.