Kiam la kontinentoj alproksimiĝis por formi la Pangeon, ili formis ĉe la koliziaj linioj faltojn nomemontarojn, el kiuj kelkaj ankoraŭ ekzistas, kiel laApalaĉoj kajUralo. Tiuj fruaj faltoj estas pli maljunaj ol la junaj montarlinioj kielAlpoj enEŭropo, laRoka Montaro enNord-Ameriko, laAndoj enSud-Ameriko aŭHimalajo enAzio. Surbaze de la plurmilionjaraerozio, la Apalaĉoj kaj Uralo estas hodiaŭ ankoraŭ alrondigitajtrunkomontaro.
La grandegaoceano, kiu ĉirkaŭis Pangeon, ricevis la nomonPantalaso „Panthalassa”. Krom tio ekzistis ankoraŭ laTetismaro.
Pangeo dividiĝis antaŭ 220–150 milionojn da jaroj enMezozoiko (Erdmittelalter) je du superkontinentoj kiel je la norda kontinentoLaŭrazio (Nord-Ameriko kajEŭrazio) kaj je la sudaGondvano.