Pandemio (de lagreka πανδημία = tut-popola) estas plur-regiona aŭ eĉ tutmonda disvastiĝo de iuinfektamalsano, kiu suferigas la homajnpopulaciojn. Kontraste alepidemio, ĝi ne estas limigita al iu preciza regiono, sed al multajkontinentoj aŭ eĉ tutmonde. Disvastigitaendemiamalsano kiu estas stabila laŭ terminoj de kiom multaj personoj malsaniĝas pro tiu ne estas pandemia.
Pandemioj praktike eblas nur pro la modernaj ebloj de rapida interkontinentavojaĝado. Antaŭ la grandskalaaviadila vojaĝado la informo pri epidemioj kutime estis pli rapida ol ties ekster-regioniĝo, kaj je bezono eblis bari epidemiojn perkvaranteno.
Krome,gripaj pandemioj ĝenerale ekskludas kazoj de sezona gripo. Tra la historio estis nombraj pandemioj, kiaj devariolo kaj detuberkulozo. Pli ĵusaj pandemioj estas la pandemio deHIV-Aidoso same kiel la gripaj pandemioj de1918 kaj de2009 de H1N1. LaNigra morto estis amasmortiga pandemio, kiu mortigis ĉirkaŭ 75 milionojn da personoj. La plej malfrua pandemio estas laKronvirusa malsano de 2019.
Pandemio estasepidemio okazanta sur skalo kiu transiras internacie landlimojn, kutime influante grandan nombron da homoj.[1]
LaMonda Organizaĵo pri Sano (MOS, aŭ WHO en angla) havas ses-fazan klasifikon kiu priskribas la proceson preter kiu nova gripaviruso moviĝas de la unuaj malmultajinfektoj en homoj al pandemio. Tio komenciĝas per la viruso plejparte infektantebestojn, kun kelkaj kazoj kie bestoj infektas homojn, poste moviĝas tra la areoj kie la viruso komencas disvastigi rekte inter homoj, kaj finiĝas kun pandemio kies infektoj de la nova viruso disvastiĝas tutmonde kaj ĝi estos ekster kontrolo ĝis ĝi finiĝas.[2]
Malsano aŭ sankondiĉo ne estas pandemio nur ĉar mortigas multajn homojn; ĝi devas esti ĝeneraligita kaj ĝi ankaŭ devas esti infekta. Ekzemple,kancero kaŭzas multajn mortojn, sed ne estas konsiderita pandemio ĉar la malsano ne estas infekta aŭkontaĝa.
En virtuala gazetara aŭdienco en majo 2009 pri la gripa pandemio, d-ro. Keiji Fukuda, helpa ĝenerala direktoroad interim por sansekureco kaj vivmedio ĉeMOS (WHO) diris "facila maniero pripensi pandemion ... devas diri: pandemio estas tutmonda ekapero. Tiam vi eble demandos al vi: "Kio estas tutmonda ekapero"? Tutmonda ekapero signifas ke oni vidas kaj la disvastiĝon de laagento ... kaj poste oni vidas malsanajn aktivecojn aldone al la disvastiĝo de la viruso."[3]
En planado por ebla gripa pandemio, laMOS (WHO) publikigis dokumenton pri pandemia preteckonsilado en 1999, reviziita en 2005 kaj en februaro 2009, kun difinaj fazoj kaj konvenaj agoj por ĉiu fazo en asistantamemoraĵo titolitaWHO pandemic phase descriptions and main actions by phase. La revizio de 2009 inkluzivas difinojn de pandemio kaj la fazojn kondukantaj al ĝia deklaro estis finpretigita en februaro 2009. La pandemia viruso H1N1 de 2009, estis nek ĉe la horizonto en tiu tempo nek menciita en la dokumento.[4][5] Ĉiuj versioj de tiu dokumento rilatas al gripo. La fazoj estas difinitaj per la disvastiĝo de la malsano; severeco kajmorteco ne estas menciitaj en la nunaMOS (WHO)-difino, kvankam tiuj faktoroj antaŭe estis inkluditaj.[6]
La sanigaj sukcesoj de la kelkaj pasintaj jardekoj estas rimarkindaj. Antaŭe,Aidoso signifis relative rapidan suferoplenan morton, sed dank al modernamedicino kaj novajkuraciloj la infektitoj vivas dum jardekoj. Oni parolas pri la baldaŭa finigo demalario, malsano kiu mortigas duonmilionon da homoj ĉiujare, plejparteinfanoj.Vakcino kontraŭ laEbola malsano kaj du novaj kuraciloj por flegi la infektitojn, montris sian efikecon en laDemokratia Respubliko Kongo. Antaŭe, Ebola estis mortiganta ĝis 90% de siaj viktimoj, nuntempe la ciferoj de lastatistiko inversiĝis.
Tamen enseptembro 2019 la anaro de la Tutmonda Gvatkomitato pri Prepareco (angleGlobal Preparedness Monitoring Board) transdonis al laŝtatestroj ĉe laĜenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj raporton, en kiu lafakuloj avertis, ke la mondo estas danĝere nepreparita por la sekva pandemio, kiu povus mortigi ĝis 80 milionojn da homoj kaj okazigi grandegajn ekonomiajn perdojn.
La COVID-19(aŭ 武汉肺炎pneŭmonito deVuhano aŭ 中国病毒 Viruso deĈinio), estasinfekta malsano, ke ĉarSARS-CoV-2[11]. La unua Paciento estas 70-jaro ĉirkaŭ, probable infektita la1-an de decembro 2019.[12] En 30-a de sama monato, doktoroLi Wenliang kaj lia sep kolegoj sendis mesaĝon priKOVIM-19 sur ĉinasocia reto, sed loka politikisto deklaris ke la mesaĝo estas malvero.[13] La 7-an de februaro 2020, li mortis en Vuhano de komplikaĵoj kaŭzitaj de KOVIM-19.
Simptomoj de COVID-19 inkludasfebro,tuso,laceco,anosmio. Serioza malsano povas kaŭzi morton. Sed la tuta proporcio de morto povas esti inter 0.1%~20%, kaj estas malsama inter landoj.[14]
La origino de viruso havas multe da teoriojn,[15] inkluzive de infektis elvespertoj kajmanisuloj al homo aŭ eskapo de agento ellaboratorio. Sed la ĉinia aŭtoritato ne nur rifuzis la esploron por origino de viruso, sed rifuzis kunhavigisdatumojn.[16]
Mapo de la infektoj en la mondo per lakronvirusa tipoSARS-CoV-2 elUhano (nigraj landoj pri kiuj estis nombritaj pli ol 10 milionoj da infektitoj, la 25an de aŭgusto 2021)
Pandemioj kaj rimarkindaj epidemioj tra la historio
"Socia distancado - nek nova nek nurhoma" - video de la jutuba kanaloScivolemo pri socia distancado en la homa kaj nehoma mondo.
Tra la historio okazis kelkaj signifaj pandemioj, kiuj estis registritaj en la socioj kiuj estis infektitaj. Tiuj ĝenerale estiszoonozoj kiuj okazis kunmalsovaĝigo debestoj, kiel ekzemplegripo kajtuberkulozo. Okazis kelkaj precipe signifaj epidemioj kiuj meritas mencion super la "nura" detruo de urboj:
Pesto de Ateno, 430 a.K.E. eventualetifo mortigis kvaronon de la atenaj soldatoj, kaj kvaronon de la loĝantaro dum kvar jaroj. Tiu malsano mortige malfortigis la hegemonion deAteno, sed la absoluta severeco de la malsano malhelpis ĝian pli larĝan disvastiĝon; t.e. ĝi mortigis siajngastigantojn kun rapideco pli granda ol ili povis disvastigi ĝin. La preciza kialo de la pesto estis nekonata dum multaj jaroj. En januaro 2006, esploristoj de laUniversitato de Ateno analizisdentojn elprenitajn deamastombo sub la grandurbo, kaj konfirmis la ĉeeston debakterioj respondecaj por tifo.[17]
Antonina Pesto, 165-180-a. Eventualevariolo alportita al laitala duoninsulo fare de soldatoj revenantaj de laProksima Oriento; ĝi mortigis kvaronon de tiuj infektitaj, kaj ĝis kvin milionojn entute.[18] Ĉe la alteco de dua ekapero, nome Pesto deCipriano (251-266), kiu eble estis la sama malsano, laŭdire 5 000 homoj tage mortis en Romo.
Pesto de Justiniano, de 541 ĝis 750, estis la unua registrita ekapero de laBubona pesto. Ĝi komenciĝis enEgiptujo, kaj atingisKonstantinopolon post printempo, mortigante (laŭ la bizanca kronikistoProkopio) 10 000 tage ĉe ĝia alteco, kaj eble 40% de la loĝantoj de la grandurbo. Lapesto daŭriĝis por elimini kvaronon al duonon de lahoma loĝantaro kiun ĝi frapis ĉie en la konata mondo.[19][20] Ĝi igis ke la populacio deEŭropo falis proksimume je 50% inter 550 kaj 700.[21]
Nigra morto, de 1347 ĝis 1453. La tuta sumo de mortoj tutmonde estas taksita je 75 milionoj da homoj.[22] Ok cent jarojn post la lasta ekapero, la pesto revenis al Eŭropo. Komencante en Azio, la malsano atingismediteranean kajokcidentan Eŭropon en 1348 (eventuale de italaj komercistoj fuĝantaj de batalado enKrimeo), kaj mortigis laŭtakse 20 ĝis 30 milionojn da eŭropanoj en ses jaroj;[23] nome triono de la tuta loĝantaro,[24] kaj ĝis duono en la plej malbone trafitaj urbaj areoj.[25] Ĝi estis la unua el ciklo de eŭropajpestepidemioj, kiuj daŭris ĝis la 18-a jarcento.[26] Ekzistis pli ol 100 pestepidemioj en Eŭropo en tiu periodo.[27] La malsano ripetiĝis enAnglio ĉiun duan al kvinan jaron de 1361 ĝis 1480.[28] Ĉirkaŭ la 1370-aj jaroj, la loĝantaro de Anglio estis reduktita je 50%.[29] LaGranda pesto de Londono de 1665-66 estis la lasta grava ekapero de la pesto en Anglio. La malsano mortigis ĉirkaŭ 100 000 homojn, 20% de la loĝantaro de Londono.[30]
Aztekoj mortantaj pro variolo,Florenca Kodekso (kompilita en 1540–1585)
Renkontoj inter eŭropaj esploristoj kaj loĝantaroj en la resto de la mondo ofte lanĉis lokajn epidemiojn de speciala severeco. Malsano mortigis parton de la indiĝena loĝantaro de laKanariaj insuloj en la 16-a jarcento (Guanĉoj). Duono de la indiĝena loĝantaro de la insuloHispaniolo en 1518 estis mortigita pervariolo. Variolo ankaŭ elrabisMeksikon en la 1520-aj jaroj, mortigante 150 000 enTenoĉtitlano sole, inkluzive de laimperiestro, kajPeruon en la 1530-aj jaroj, helpante laeŭropajn konkerintojn.[34]Morbilo mortbatis pli ol du milionojn da meksikaj indiĝenoj en la17-a jarcento. En 1618-1619, variolo forviŝis 90% de laindianoj de laGolfo de Masaĉuseco.[35] Dum la1770-aj jaroj, variolo mortigis almenaŭ 30% de la indianoj de laPacifika nordokcidento.[36] Variol-epidemioj en 1780-1782 kaj 1837-1838 alportis ruiniĝon kaj drastan senpopoliĝon inter laPreriindianoj.[37] Kelkaj kredas ke la morto de ĝis 95% de la indianaindiĝena loĝantaro de laNova Mondo estis kaŭzita demalnovmondaj malsanoj kiel ekzemple variolo, morbilo, kaj gripo.[38] Dum jarcentoj, eŭropanoj evoluigis altajn gradojn daimuneco al tiuj malsanoj, dum laindiĝenaj popoloj ne havis tianimunecon.[39]
Esploristoj konkludis kesifiliso estis portita de laNova Mondo al Eŭropo post la vojaĝoj deKristoforo Kolumbo. La trovoj indikis ke eŭropanoj povus esti portintaj lanevenerajntropikajn bakteriojn hejmen, kie la organismoj eblemutaciis en pli mortigan formon en la malsamaj kondiĉoj de Eŭropo.[46] La malsano estis pli ofte mortiga ol ĝi hodiaŭ estas. Sifiliso estis grava murdinto en Eŭropo dum laRenesanco.[47] Inter 1602 kaj 1796, laNederlanda Orienthinda Kompanio sendis preskaŭ milionon da eŭropanoj por labori en Azio. Finfine, nur malpli ol unu triono faris sian vojon reen al Eŭropo. La plimulto mortis pro malsanoj.[48] Malsano mortigis pli britajn soldatojn enHindio ol militado.[49]
De kiam ĝi iĝis ĝeneraligita en la 19-a jarcento, ĥolero mortigis dekojn de milionoj da homoj.[60]
Launua-ĥolera pandemio de 1816-1826 estis dekomence limigita al lahinda subkontinento, kie la pandemio komenciĝis enBengalo, poste disvastiĝis en tuta Hindio. Ĉirkaŭ la jaro 1820 10 000 britaj soldatoj kaj sennombraj hindianoj mortis dum tiu pandemio.[61] Ĝi etendis ĝisĈinio,Indonezio (kie pli ol 100 000 homoj mortis sur la insuloJavo sole) kaj laKaspia Maro antaŭretiriĝado. Mortoj en Hindio inter 1817 kaj 1860 estas taksitaj superaj al 15 milionoj da personoj. Pliaj 23 milionoj mortis inter 1865 kaj 1917. Mortoj derusianoj dum simila periodo superis du milionojn.[62]
Tria pandemio de 1852-1860 plejparte tuŝisRusion, kun pli ol unu miliono da mortoj. Ĉie enHispanio, ĥolero kaŭzis pli ol 236 000 mortojn en 1854-55.[67] Ĝi perdigis 200 000 vivojn en Meksiko.[68]
Kvara pandemio de 1863-1875 disvastiĝis plejparte en Eŭropo kaj Afriko. Almenaŭ 30 000 el la 90 000pilgrimantoj alMekko iĝis viktimoj de la malsano. Ĥolero perdigis 90 000 vivojn en Rusio en 1866.[69]
En 1866, ekzistis ekapero en Nordameriko. Ĝi mortigis proksimume 50 000 nordamerikanojn.[66]
Kvina pandemio de 1881-1896 kostis inter 1883-1887 ĉirkaŭ 250 000 vivojn en Eŭropo kaj almenaŭ 50 000 enAmeriko. Ĥolero perdigis 267 890 vivojn en Rusio (1892);[70] 120 000 en Hispanio;[71] 90 000 enJapanio kaj 60 000 enIrano.
En 1892, ĥolero poluis la akvoprovizadon deHamburgo, kaj kaŭzis 8 606 mortojn.[72]
Sesa pandemio de 1899-1923 havis nur malmulte da efiko en Eŭropo pro progresoj en la kampo depublika sano (popolsano), sed Rusio estis malbone trafita denove (pli ol 500 000 homoj mortantaj pro ĥolero dum la unua kvarono de la20-a jarcento).[73] La sesa pandemio mortigis pli ol 800 000 enBarato. La ĥolera epidemio de 1902-1904 perdigis pli ol 200 000 vivojn enFilipinoj.[74]
Sepa pandemio de 1962-66 komenciĝis enIndonezio, nomitaEl Tor post la trostreĉiĝo, kaj atingisBangladeŝon en 1963,Baraton en 1964, kajSovetunion en 1966.
Gripo (influenco) estas epidemia infekta kaj kontaĝamalsano, kaŭzata deultraviruso. Ĝi ofte asociiĝas kun diversajmikroboj kaj kaŭzas febron,kataron,tuson,doloron de kapo kajmuskoloj. Komplikaĵoj estas enspirorganoj, endigesta, aŭ lanerva sistemo. En popola parolo oni nomas ofte lamalvarmumon kun mildaj simptomoj gripo. Gripo (influenco) estas de ĉiu konata malsano, kiun oni kutime ne traktas kiel tre danĝera. Pli atentas pri la gripo kuracistoj, bone konantaj ĝiajn danĝerajn komplikiĝojn kiel ekzemplepneŭmonio kajencefalito, precipe ĉe infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj kun kronikaj malsanoj. Plej forte timas griponvirusologoj kajepidemiologoj, ĉar ili tre bone scias, ke la gripviruso povas kaŭzi vastegajnepidemiojn, kiuj povas endanĝerigi la tutanhomaron.
La greka kuracistoHipokrato, la "Patro de Medicino", kiel la unua priskribisgripon en 412 a.K.E.
La unua-gripa pandemio estis registrita en 1580 kaj ekde tiam gripo-pandemioj okazis ĉiujn 10-an ĝis 30-an jarojn.[75][76][77]
La gripa pandemio de 1889-1890, ankaŭ konata kielrusa gripo, estis unuafoje raportita en majo 1889 enBuĥaro,Uzbekio. Antaŭ oktobro, ĝi atingisTomsk kajKaŭkazon. Ĝi rapide disvastiĝis okcidente kaj trafisNordamerikon en decembro 1889,Sudamerikon en februaro-aprilo 1890,Hindion (Barato) en februaro-marto 1890, kajAŭstralion en marto-aprilo 1890. La subtipoj H3N8 kaj H2N2 da la gripa A-viruso estis identigitaj kiel eblaj kialoj. Ĝi havis tre altan atak- kaj morto-procentaĵon, kaŭzante ĉirkaŭ unu milionon da mortoj.[78]
La "hispana gripo", 1918-1919, estis unuafoje identigita frue en marto 1918 en usonsoldata trejnejo en Camp Funston,Kansaso. Antaŭ oktobro 1918, ĝi disvastiĝis por iĝi tutmonda pandemio sur ĉiuj kontinentoj, kaj poste infektis koncerne unu trionon de lamonda loĝantaro (aŭ ≈500-miliono de la tutmonda loĝantaro).[79] Nekutime mortiga kaj virulenta, ĝi finiĝis preskaŭ same rapide kiel ĝi komenciĝis, malaperante tute post 18 monatoj. En ses monatoj, estis proksimume 50 milionoj da mortintaj;[79] kelkaj taksoj metis la sumon de tiuj mortintoj tutmonde je dufoje tiu nombro.[80] Proksimume 17 milionoj mortis enBarato, 675 000 en Usono[81] kaj 200 000 en laUnuiĝinta Reĝlando. La viruso ĵus estis rekonstruita fare de sciencistoj ĉe la CDC el restaĵoj konservitaj per laAlaskapermafrosto. LaH1N1 viruso havas malgrandan, sed decidan strukturon kiu estas simila al la hispana gripo.[82]
La "A-gripo", 1957-58. H2N2-viruso kaŭzis proksimume 70 000 mortojn en Usono. Unue identigite en Ĉinio en fino de februaro 1957, la azia gripo atingis Usonon antaŭ junio 1957. Ĝi kaŭzis proksimume 2 milionojn da mortoj tutmonde.[83]
La "hongkonga gripo", 1968-69. H3N2 kaŭzis proksimume 34 000 mortojn en Usono. Tiu viruso estis unue detektita enHonkongo frue en 1968, kaj atingis Usonon post tiu jaro. Tiu pandemio de 1968 kaj 1969 mortigis ĉirkaŭ unu milionon da homoj tutmonde. Virusoj de gripo A (H3N2) daŭre cirkulas hodiaŭ.
La morto de rusa komponistoPjotr Iljiĉ Ĉajkovskij estis tradicie atribuita al ĥolero, plej probable li estis trafita de ĝi pere de trinkado de poluita akvo kelkajn tagojn antaŭe,[84] "ĉar la akvo ne estis boligita kaj ĥolero estis atakanteSankt-Peterburgon, tia teorio estas tre verŝajna ...."[85] La patrino de Ĉajkovskij ja mortis pro ĥolero,[86] kaj lia patro malsaniĝis je ĥolero, sed rekuperiĝis.[87] Kelkaj fakuloj, tamen, kiaj la anglamuzikologo kaj fakulo pri Ĉajkovskij David Brown kaj la biografiisto Anthony Holden, teoriis ke lia morto estissinmortigo.[88]
Post latertremo de 2010, enHaitio okaziseksplodo de ĥolero, lokigita ĉe loka bazo deUnuiĝintaj Nacioj. Tio estis la plej malbona ĥolera eksplodo en ĵusa historio, same kiel la plej bone dokumentita ĥolereksplodo en moderna publikasansistemo.
La eŭropa epidemio de ĥolero en1834 estas fono de la romanoLe Hussard sur le toit deJean Giono, en franca regionoProvenco.
La epidemio de 1947 enEgiptio estas la fono de la filmo deJussef Chahine "La sesa tago" (la sesa tago de la malsano decidas pri saviĝo aŭ morto) kunDalida kiel ĉefa aktorino.
↑Stéphane Barry and Norbert Gualde, enL'Histoire n° 310, Junio 2006, pp. 45–46, diras "between one-third and two-thirds"; Robert Gottfried (1983). "Black Death" enDictionary of the Middle Ages, volume 2, pp.257–67, diras "between 25 and 45 percent".
↑Brown,Man and Music, 430–32; Holden, 371; Warrack,Tchaikovsky, 269–270.
↑Meumayr A. (1997)Music and medicine: Chopin, Smetana, Tchaikovsky, Mahler: Notes on their lives, works, and medical histories. Med-Ed Press, p. 282–3. (resumante variajn teoriojn laŭ kiuj kio mortigis la komponistonĈajkovskij, inklude la ideon de lia frato Modest ke Ĉajkovskij trinkis ĥoler-infestitan akvon la tagon antaŭ li malsaniĝis).
American Lung Association. (2007, Aprilo), Multidrug Resistant Tuberculosis Fact Sheet. As retrieved from www.lungusa.org/site/pp.aspx?c=dvLUK9O0E&b=35815 29a de Novembro, 2007.
Larson E (2007). "Community factors in the development of antibiotic resistance". Annu Rev Public Health 28: 435–47. doi:10.1146/annurev.publhealth.28.021406.144020.PMID 17094768.[1]Arkivigite je 2022-01-20 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 6an de Septembro 2015
Bancroft EA (October 2007). "Antimicrobial resistance: it's not just for hospitals". JAMA 298 (15): 1803–4. doi:10.1001/jama.298.15.1803.PMID 17940239.[2] Alirita la 6an de Septembro 2015