Foje nomataj pandano-palmoj, tiuj plantoj ne estas proksime parencaj alpalmarboj. La specioj varias de malgrandaj arbedoj kun alto de malpli ol 1 metro, al mezgrandaj arboj kun alto de 20 metroj, tipe kun larĝakanopeo, peza frukto, kaj modera kreskorapideco[6]. Latrunko estas forta, larĝe multbranĉa, kaj markata de multaj foliocikatroj. Ili ofte havas multajn dikajnapogilradikojn proksime de la bazo, kiuj disponigas subtenon ĉar la arboj kreskas pintpeze kun folioj, frukto, kaj branĉoj. Lafolioj estasrimeno-formaj, variante laŭspecie kun longo de 30 centimetroj al 2 metroj, kaj kun larĝo de 1,5 centimetroj al 10 centimetrojn. La pandanoj estasdioikaj, kun masklaj kaj femalajfloroj produktataj sur diferencaj plantoj. La floroj de la maskla arbo estas 2–3 cm longaj kaj bonodoraj, ĉirkaŭataj de mallarĝaj blankajbrakteoj. La femala arbo naskas florojn kaj sferformajn fruktojn kiuj ankaŭ estas brakteo-ĉirkaŭataj. La fruktoj estas sferformaj, kun diametro de 10–20 cm, havas multajnprismosimilajn sekciojn, kaj ŝajnas esti kiel la frukto deananaso. Tipe, la frukto kiu komence estas verda, estiĝas hele flava aŭ ruĝa kiam ĝi maturiĝas. La frukto de iuj specioj estas manĝeblaj. Pandanofruktoj estas manĝataj de bestoj inkluzive dekiropteroj,ratoj,kraboj,elefantoj kajvaranoj, sed la plimulto de la specioj estas primare disvastigataj pere de akvo[7].
Ili estas multnombraj , palmosimilaj, dioikaj arboj kaj arbedoj de la tropikoj de laMalnova Mondo, vegetante ekde la mara nivelo al 3 300 m. La adventivaj radikoj estas grandaj kaj ofte disbranĉigataj; la pintoj havas kronon de mallarĝaj dornaj folioj[4][5]. Ili havas kulturan, sanan kaj ekonomian gravecon en la pacifika regiono, kaj estas sole superataj dekokosoj ĉeatoloj[8][9].
↑angleR. E. Vaughan & P. O. Wiehe (1953). “The genusPandanus in the Mascarene Islands”,Journal of the Linnean Society of London, Botany55 (356),p. 1–33.doi:10.1111/j.1095-8339.1953.tb00001.x.