Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Panamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panamo
República de Panamá
Panama Respubliko

Flago de Panamo

Blazono de Panamo

DetalojDetaloj
Nacia himno:Himno Istmeño
Istma Himno
Nacia devizo:Pro Mundi Beneficio
Bonfare al la mondo
Situo
suverena ŝtato(–)
respubliko
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboPanamurbo
Oficiala(j) lingvo(j)hispana
Uzata(j) lingvo(j)hispana lingvo, Northern Embera, panama signolingvo, Catio, Guaymí, Buglere, Teribe, San Miguel Creole French, San Blas Kuna, Border Kuna
Plej ofta(j) religio(j)katolikismo (85%)
protestantismo (10%)
aliaj (5%)
Areo75,517 km²
- % de akvo2,9 %
Loĝantaro3.322.576 (2010) (2025)
Loĝdensoĉ. 44 loĝ loĝ./km²
Horzono-5
Interreta domajnopa
LandokodoPA
Telefona kodo507
Plej alta punktoVolcan Baru
Plej malalta punktoKariba Maro
Politiko
Politika sistemoPrezidenta respubliko
ŜtatestroJosé Raúl Mulino
ĈefministroJosé Raúl Mulino
Nacia tago3-a de novembro
Sendependiĝo disdeKolombio3-a de novembro1903
Ekonomio
Valutobalboo (PAB)
MEPlaŭ 2006
– suma$31,41 miliardo
– pokapa$ 10.300
 
Membro de
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(1998–)
Monda Organizaĵo pri Komerco(1997–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1997–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj(1996–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1996–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1967–)
Internacia Evoluiga Asocio(1961–)
Interpol(1958–)
Internacia Financa Korporacio(1956–)
Unesko(1950–)
Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj(1948–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1946–)
Unuiĝintaj Nacioj(1945–)
Internacia Telekomunika Unio(1914–)
Universala Poŝta Unio(1904–)
International Regional Organization for Agricultural Health(en)Traduki
Monda Organizaĵo pri Sano
Organizaĵo por la Malpermeso de Atomkernaj Armiloj en Latina Ameriko kaj la Karibaj Insuloj
Banko Centramerika por Integriĝo Ekonomia
Grupo pri Teraj Observoj
Traktato pri Atoma NedisvastigoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr

Panamo (hispane Panamá), oficialePanama Respubliko (hispane:República de Panamá) estas la plej suda lando enCentra Ameriko. Ĝi situas en laistmo liganta Nord- kaj Sudamerikon, kaj havas limojn kunKostariko okcidente,Kolombio oriente,la Kariba Maro norde, kajla Pacifika Oceano sude.

Esplorita kaj okupita de laHispanoj dum la 16-a jarcento, Panamo sendependiĝis deHispanujo en 1821 kaj aliĝis al la unuiĝo deNova Granado,Ekvadoro, kaj Venezuelo, nomeGranda Kolombio. Kiam Granda Kolombio disiĝis en 1831, Panamo kaj Nova Granado restis unuopaj. Pli poste Nova Granado fariĝis laKolombia Respubliko. Per la subtenado deUsono, Panamo disiĝis de Kolombio en 1903, ebligante la konstruadon de laPanama Kanalo inter 1904 kaj 1914. En 1977 traktaton subskribis ambaŭ landoj por transdoni la kanalon al Panamo je la fino de la 20-a jarcento.

Nuntempe, la enspezoj de la Kanalo estas granda parto de la PanamaMEP. Panamo estas la plej rapide kreskanta ekonomio kaj la plej granda pokapa konsumanto en Centra Ameriko. En 2010 oni trovis Panamon la 4-a plej alta jeindico de homa disvolviĝo inter la latinamerikaj landoj kaj la 54-a en la mondo. La panama ĝangalo abundas je tropikaj plantoj, bestoj kaj birdoj -kelkaj, el kiuj troviĝas en neniu alia loko.

LaPanama Kanalo plifaciligas la komunikiĝon inter laPacifika Oceano kaj laAtlantika Oceano kaj tre influas la tutmondan komercon.

Marko sur bildo

lago Bajano
vulkano Baruo

Ĉefaj informoj

[redakti |redakti fonton]

Nomo

[redakti |redakti fonton]

La vorto Panamo havas indiĝenan originon, plej verŝajne de la lingvo Cueva.[1] Ekzistas multaj signifoj donataj al la nomo de la lando, tamen estas ofte plej akceptata la signifo "abundo da fiŝoj kaj papilioj"

Kelkaj historiistoj opinias, ke ĝi venas de la nomo de la majesta arbo, loke nomata "Panamá" (Sterculia apetala).

Historio

[redakti |redakti fonton]
Colón, Panamo
EnPanamurbo
Tradicia panama konstruaĵo
Lamonteto Ancón apud Panamurbo

Antaŭhispana Periodo

[redakti |redakti fonton]

La panama istmo formiĝis antaŭ proksimume 3 milionoj da jaroj, kiam la terkolo inter Nord- kaj Sudameriko tute eloceaniĝis. Post tio, tre malrapida transmigrado de bestoj okazis. La ekzisto de la Panama istmo tre influis la disiĝon de homoj, agrikulturo kaj teknologio tra la amerika kontinento.

Antaŭ ol la eŭropanoj malkovris la kontinenton, Panamo estis enloĝata de indiĝenaj popoloj nome Ĉibĉa, Ĉoko' kaj Kueva. El kiuj la Kueva estis la plej vasta grupo. Oni kalkulas, ke kiam la hispanaj konkerantoj alvenis, la indeĝenaj loĝantoj nombris ĉirkaŭ 200,000.

La indiĝenaj popoloj estis forbuĉitaj inter 1510 kaj 1535 dum la hispanoj koloniigis la regionon. Hodiaŭ oni malmulte konas pri la Kueva kaj ilia lingvo.

De Konkera Periodo Ĝis 1799

[redakti |redakti fonton]

En1501 la istmo estis vizitata unuafoje de la hispanaj konkerantoj dum la vojaĝo deRodrigo de Bastidas. Bastidas navigis tra la kariba bordo de la nuna provinco deKolono kaj la insuloj de la indiĝena regiono deKuna Yala. Unu jaro poste, dum sia kvara vojaĝo,Kristoforo Kolumbo, atingis la atlantikan bordon de la istmo. La 2-an de novembro li alvenis al bela golfeto de la nuna provinco de Kolono kaj nomis ĝin Portobelo aŭ Bela Haveno.

La doloriga irado de Vasco Núñez de Balboa de la atlantika ĝis la pacifika oceano en 1513 elmontris al la tuta mondo, ke Panamo ja estis la vojo inter la oceanoj, kaj panamo rapide fariĝis la renkontpunkto por vojaĝantoj kaj komercantoj en la amerika parto deHispana Imperio. Oron kaj arĝenton oni portis ŝipe de Sudameriko, trans Panamo, alvenante fine al Hispanujo. La vojon oni nomisCamino Real aŭ Reĝa Vojo. Tamen kutime la popolo nomis ĝinCamino de Cruces (Kruca Vojo) pro la granda kvanto de tomboj.

Santa María la Antigua del Darién estis la unua urbo fondita de la hispanoj en la ĉeftero de la amerika kontinento. Ĝin fondis Vasco Núñez de Balboa en1510. Ĝi estis la ĉefurbo de la antikva teritorio de Castilla de Oro. La 15-an de Aŭgusto 1519 Pedrarias Dávila fondis Panamurbon, tiam nomata Nuestra Señora de la Asunción de Panamá. Ĝi estis la unua hispana urbo situanta ĉe la bordo de la Pacifika Oceano kaj tuj fariĝis la novan ĉefurbon de Castilla de Oro.

Panamo estis parto de la Hispana Imperio dum 300 jaroj (1538-1821). La kolonia vivmaniero estigis en la panamanoj naciecan senton kaj kompleksan disbranĉitan socioaranĝon.

En 1671 la pirato Henry Morgan priŝtelis kaj forbruligisPanamurbon - la dua plej grava urbo en la amerika parto de la Hispana Imperio tiutempe. Tamen oni poste rekonstruis la urbon proksime al la origina loko.

19-a Jarcento

[redakti |redakti fonton]

Dum la hispanamerikaj militoj por sendependeco okazis ĉie en Latinameriko, ankaŭ Panamurbo pretigis sin por sendependiĝo. Tamen, iliaj planoj estis plirapidigitaj de laGrito de La Villa de Los Santos (Krio de la Sanktula Vilaĝo), farita de la loĝantoj en Azuero sen informi al la Panamurbanoj. LaGrito de La Villa de Los Santos deklaris la regionon sendependa de la hispanoj. Ambaŭ Veraguas kaj la ĉefurbo malŝatis la okazon sed malsame. Veraguas konsideris ĝin perfido, dum la ĉefurbo konsideris ĝin neefika.

En1821 Panamo jam estisnacio kun propra identeco kaj sendependiĝis deHispanio per efika subaĉeto de la soldataro. Hispanujo ne reagis perforte. Tuj post la sendependiĝo, Panamo unuiĝis alKolombio.

Postkolonia Panamo

[redakti |redakti fonton]

Dum la unuaj 80 jaroj post la sendependiĝo de Hispanujo, Panamo estis dividaĵo de Kolombio. La panamana loĝantaro kelkfoje provis sin disdividi de la respubliko sed tio fiaskis.

En1903, sub la premo deUsono, kiu planis konstrui laPanaman Kanalon, Panamo sendependiĝis de Kolombio kaj ekestis unuopa lando. Tion difinis la Hay/Bunau-Varilla traktato, kiun krome donis al Usono regon sur landstrio 16 kilometrojn larĝa kaj 80 kilometrojn longa, kie ili konstruu kanalon. En la jaro 1914 Usono finis konstrui la 83 kilometrolongan kanalon, kiu apartenis al Usono laŭ la traktato. Poste, dum la 1960-a jardeko la panamanoj ekpremis Usonon por renegoci pri la traktato.

De 1903 ĝis 1968 Panamo estis konstitucia demokratio regata de komercocela oligarkio. Dum la 1950-aj jaroj, la panamana militistaro komencis spiti la oligarkian politikan regon kaj en 1968 la militistaro gvidata de la leŭtenanto kolonelo Omar Torrijos Herrera renversis la tiaman prezidanton Arnulfo Arias Madrid.

La militistaro pravigis siajn agojn deklarante ke Arias Madrid celis oficialigi diktatoran reĝimon en la lando. Post la eko de la reĝimo de Torrijos, multaj ekonomiaj kaj politikaj ŝanĝoj okazis en la lando. La konstitucio de 1972 deklaris Torrijos kiel supra gvidanto de la Panamana revolucio. Torrijos estis tre polemika figuro, tamen lia plej signifa ago estis la traktato Torrijos-Carter, kiun li subskribis kun Usona prezidento Jimmy Carter en 1977. La traktato transdonis la kanalon al Panamo je la fino de la 20-a jarcento.

Torrijos mortis en 1981, kaj post li, ekregis generalo Manuel Noriega. La reĝimo de Noriega estis krima kaj tre kontraŭata de la panamanoj. Li ricevis altajn enspezojn pro drog- kaj homtrafikado kaj monlavado. La diktatoreco unue apogita de la Usona registaro ordonis la mortigon de centoj da panamanoj kaj instigis multajn aliajn eksterlanden.

La 19-an de decembro, 1989 Usona prezidentoGeorge H. W. Bush decidis perforti Panamon, deklarante ĝin necesa por sekurigi la vivojn de la panamanoj, demokration, kaj homrajtojn. La oficiala pravigo de la invado estis tio ke la traktato Torrijos-Carter permesis al Usono agi tion necesan, se ĝi konsiderus la kanalon malsekura. La invado sukcesis forpreni Noriega de Panamo kaj ekde tiam la politika sistemo en la lando estas stabila.

Memorinda dato:9a de januaro1964

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Naturo

[redakti |redakti fonton]

Politiko

[redakti |redakti fonton]

LaPrezidanto de Panamo estas laŝtatestro de Panamo. La prezidanto estas elektata per rekta popolbaloto por kvinjara periodo. Sama prezidanto ne povas esti elektata por sinsekvaj periodoj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Sosa, J. kaj Arce, E. Compendio de historia de PanamáArkivigite je 2007-10-26 per la retarkivoWayback Machine, paĝo 7

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Panamo&oldid=9190487"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp